En la listo de EDE ŝajne oni trovis min kiel ĉefmalamiko de tutmondismo far grupo kiu nekontenta pri malsukceso de EDE en la lastaj balotoj volas krei novan partion tutmondisman. Jen mia reago al la diskuto en tiulisto.

Evidente ekestis akra konfrontiĝo inter la idealistoj de la internidea
koncepto kaj homoj kiuj klopodas apliki Esperanton pli vaste ol nur
en la rondeto de esperantistoj.
Internaideistoj komprenas la ideologion tiel kiel Zamenhof ĝin difinis
en siaj poemoj: esperantistoj estas speciale elektita popolo kiu
faligos la murojn de miljaroj kaj kreos pacon en la mondo per sia
mirakla lingva rimedo. Tiu koncepto estas grava kaj verŝajne estos
grava ankoraŭ sufiĉe longan tempon, ĉar ĝi kaŭzis ke ekestis la
E-popolo kun firma kredo pri sia rolo kaj tio ebligis ke kreiĝis
aparta kulturo, kiu siavice evoluigadis la lingvon. Sen iracia kredo
(identeco, apartensento) Esperanto ne ekvivus kaj ne fariĝus vigla
lingvo uzata en multaj sferoj de la vivo. Kaj pro tiu kredo ni havas
homgrupon (diasporan popolon), kiu kondutas kiel iu ajn diaspora
popolo.
Sed la internaideistoj ne komprenas ke NE TEMAS PRI TUTMONDECO, sed
temas pri vivteno de kelkdekmila popoleto kiu vivas dise tra la mondo,
sed neniel reprezentas la tutan mondon. Inverse, ĝi estas grupo kies
ideojn evidente ne tre ŝatas granda plimulto de la homaro. Kaj tiu
popoleto, cetere kiel ĉiuj aliaj, neniel ŝatas la ideon, ke ĝi mem
povus malaperi. Imagu, se Esperanto fariĝus vere tutmonda (uzus ĝin
ĉiuj), la E-movado ne plu havus sencon kaj ĝi malaperus. Tiam krimuloj
kaj ĉiuspecaj malmoraluloj de la mondo uzus Esperanton! Ho ve! Tian
rolon al nia bela esperanto ni ne povas imagi.
Sed kompreneble, ni ne povas agnoski al ni tion. Ni ne volas kredi ke
Esperanto ne estas tutmonda sed nur tutesperantista. Ankaŭ judoj,kiam
ili ne havis ŝtaton, havis multe pli da solidaro kaj idealismo ol ili
havas nun.
Mi mem malgraŭ ĉio estas ankaŭ tia esperantisto kaj mi mem ĝuas ĉiujn
kvalitojn de tiu homoazo en la monda loĝantaro. Ankaŭ mi havas multajn
bonegajn amikojn, ankaŭ mi ŝatas E-literaturon, ankaŭ mi fieras pri
ĉio kion kreas la E-komunumo (popolo), ankaŭ mi batalas por reklami
E-on, gvidas kursojn senpage, iras al kongresoj pagante tion el la
propra poŝo...
Do ankaŭ mi ne ŝatus se tiu e-mondeto malaperus...
Sed bedaŭrinde mi travivis militon en Jugoslavio kiu ebligis al mi
kompreni, ke tia fermita memtrompa societo ne povas konduki al la
tutmonda uzo de Esperanto, ĝuste pro tio ke ni estas tro sektecaj kaj
parolante pri E subkomprenas ke aliaj homoj devas kompreni la mondon
tiel kiel ni ĝin komprenas. Ni ne volas ke homoj lernu E-on sed ke ili
fariĝu esperantistoj, ke ili kantu nian himnon kaj svingu nian flagon.
Homoj kiuj ne travivis ĉi-militon, ne pro tio ke ĝi estis pli aŭ
malpli terura ol aliaj militoj, sed pro tio ke ĝi okazis en la
informadika erao kiam unuopulo kiel mi kapablis liberiĝi de la eduko
kiu enplantis en nin la nacian pensmanieron, ne povas kompreni ke:
Esperanta ideologio estas bonintence (Zamenhof ja mem kredis je ĝi kaj
sekve ne demagogiis) malvera. Komuna interkompreniĝado per la sama
lingvo ABSOLUTE NE KONTRIBUAS AL PLI PACAJ iNTERHOMAJ RILATOJ. En
Jugoslavio serboj, kroatoj, bosnianoj kaj montenegranoj parolis la
saman lingvon kaj tre bone interkompreniĝadis. Ne nur ke tio ne helpis
por pacigo, sed inverse: komprenente sin pli bone oni povis uzi pli
terurajn metodojn de torturado en la milito. Sed preskaŭ samtempe
okazis la terura genocido en Burundio kaj Ruando. Ankaŭ tie la tutsioj
kaj hutuoj parolas la saman kirundan lingvon - sed ili tiel terure
malamis sin ke pli nekredeblan genocidon la mondo neniam vidis. Unu
miliono da mortigitoj dum 3 monatoj. Eĉ Pol Pot ne mortigis tiom da
homoj dum tiel mallonga periodo. Ĉu vi volas ke mi citu plu: Stalin
mortigis pli ol 10 milionojn da samlingvaj rusoj, pro ideologiaj
diferencoj. Dum la ĉina interna milito mortis pli ol 50 milionoj da
ĉinoj mortigitaj de aliaj ĉinoj....
Ĉu vi ankoraŭ kredas ke unu lingvo pacigos la homaron?
Cetere mi konas esperantistojn kiuj volonte mortigus min, se ili
havus okazon, pro tio ke mi ne povu enmiksiĝi en la interesojn de etaj
komunumetoj en kiuj ili regas... Ankaŭ inter ni ofte regas forta
malamo pro malsamaj opinioj malgraŭ la komuna lingvo.
Mi tial klopodas agi pli pragmatisme kaj prezenti E-on en alia
maniero... Proponi ĝin por la samo, kion nun havas esperantistoj, do
por ke pro ĝi iu grupo sentu sin tre identece, sed ke tiu grupo estu
multe pli granda kaj potenca por poste povi forte influi al la
tutmondo... Eŭropanoj havu ĝin kiel lingvo de komunikado kaj
apartensento al sia eŭropismo... Kiam 500 milionoj da homoj uzos ĝin
ĉiutage kaj legos en ĝi librojn, rigardos filmojn, ferios kaj amos,
tiam ili ligos ĝin al sia tuteŭropa identeco kaj batalos por ĝi, kaj ĝi
estos rimedo por evoluigi la eŭropan kulturon. Tio ebligos ke ĝi havos
la gravecon de lingvo pli forta ol nun estas la angla kaj sekve aliaj
popoloj lernos ĝin pro utilo tiel kiel oni nun lernas la anglan... Nur
tiam ĝi fariĝos tutmonda internacia lingvo kvankam ankoraŭ ne
ununura... Ĝi plu konkurencos kun la angla en Norda Ameriko kaj
Aŭstralio, kun la rusa en eksteritorio de Sovetunio, kun la hispana
en Sudameriko, kun la franca en iamaj francaj kolonioj, kun la araba
en multaj arabaj ŝtatoj kaj kun la ĉina...
Sed tiam ĝi estos grava monda lingvo kaj estos verŝajne la plej
potenca konkuranto pro sia simpleco...
Tiun vizion mi havas.
Sed tiam malaperos la eta popoleto de esperantistoj pri kio ankaŭ mi
bedaŭras, sed mi devas esti sufiĉe verama al mi mem kaj diri: mi tamen
kredas ke Zamenhof ne intencis krei etan esperantistan kelkdekmilan
popolon kiu ekzistu mil jarojn senkonsidere pri tio ke la aliaj homoj
en la mondo ne volas transpreni ties vivkoncepton, sed ke li vere
kreis ĝin por multe pli da homoj sur la terglobo.
Mi konsentas: se ĉiuj espeantistoj akceptus mian pensmanieron kaj ne
plu inter ni estus sensuspektaj idealistoj dum intertempe ne okazus iu
serioza prospero en oficialigado de E en eŭropaj ŝtatoj, estiĝus
serioza danĝero por Esperanto. Tial mi ne kontraŭstaras la
idealisto-movadon de la nuntempo, sed mi klopodas aktivi por kreskigi
homgrupon kiu agados realisme, politike en la nunaj eŭropaj
cirkonstancoj. Povas esti ke mi malpravas, kaj ke la ideo pri
esperanto por eŭropismo simple ne sukcesos (se venkos la angla kaj
detruos la ideon de komuna Europo post kelkaj jardekoj), tiam sen
fanatika kredo je interna ideo esperanto povus malaperi. Do vivu la
kredo pro kiu ni estas eternaj kvankam etaj.
Zlatko