En januara numero de Eŭropa Bulteno aperis starpunkto de EEU pri la strategio de EU por la nova jardeko ĉe http://www.gazetejo.org/eo/ node/1974. Ĝin kopiis Lu en la listo de EDE kj al tio U.Mathias reagis jene:
Kara Lu,
bone, ke evidente ankaŭ vi trovas la artikolon diskutinda. Eble ĝi
unuavide aspektas bele - sed min ĝi tuj memorigis pri la "eŭropa
ŝovinismo", pri kiu parolas Per Aarne Fritzon en sia reago al Zlatko
en Libera Folio.
Cetere, ĝis nun mi pensis, ke nur ekstremaj dekstruloj avertas pri
tio, ke jam baldaŭ pli ol duono de la loĝantoj de Germanio estos
islamanoj. Mi mem ne kredas je tio.
Amike
Ulrich Mathias
Jen mia respondo:
Tiuj kiuj havas kanceron kaj ne volas KREDI ke ili ĝin havas, sendube
mortos pro ĝi. Sociologio jam de longe konstatis ke popoloj kies
naskokvanto estas sub 2,1 (kie du personoj generas averaĝe malpli ol
2,1 novajn) estas kondamnitaj aŭ al ekstermo aŭ al tio ke alia popolo
havos plimulton dum malpli ol unu generacio. Kaj ĉiuj autoktonaj
eŭropaj popoloj havas inter 1,2 kaj 1,6.
Kio rilatas la ŝovinismon, tio estas malnova nekompreno inter forta
popolo kaj ŝovinisma popolo. Por ke iu ŝtato estu efika por siaj
civitanoj, ĝi devas esti ekonomie forta kaj tio postulas ankaŭ
sistemon kiel defendi sian ekonomian forton. Kial EU vastiĝadas?
Simple por esti pli forta. Por esti forta ĝi devas evoluigi kredon de
la loĝantaro ke ĝi estas tre valora pro siaj kvalitoj (moralaj
kvalitoj aŭ valoroj), do iun ideologion. Kaj nun necesas distingi
fortan kaj memkonscian popolon pretan defendi siajn valorojn
(posedantan patriotismon) disde ŝovinisma popolo kiu kredas sin super
la aliaj kaj tiusence prenas al si la rajton dikti al aliaj kaj subigi
ilin. Ĉiam en la historio la linio inter la du ne estis facile
videbla kaj ĉiam estas danĝero ke iu forta kaj patriotisma popolo
transiru tiun linion al ŝovinismo. Estas la tasko de ĉiuj politikoj -
malebligi tion. Oni havas nur du alternativojn: aŭ tendenci al
evoluigo de forta kaj patriotisma popolo kun la danĝero iam
transpaŝi al ŝovinismo aŭ malfortigi sian popolon kaj lasi ĝin al
la faŭko de iu pli forta.
Bone. Mi havas du filojn diversaĝajn. La pli aĝa lernas en la lernejo, la malpliaĝa iras al infanĝardeno.
La duono de la samgrupanoj/samklasanoj de ambaŭ estas islamanoj. Ni loĝas en sufiĉe burĝa kvartalo kun relative malmultenombraj enmigrintoj. Imagu la aferstaton aliloke.
La rimarko de ZT - Pajo pri la obstina nekredo estas ĝusta kaj trafa.
Lars Sözüer has replied to Zlatko Tišljar - Paj…Vi estas iom tro sengarda en via vortelekto!
Salutas vin Lars, filo de islamanoj.
Homoj kiuj firme kredos ke ili estas europanoj kaj ke tio estas bona, tiel kondutos.
Europo ne vidas tion kion diris Geremek: Ni kreis Europon, nun ni devas krei Europanojn.
Paŭl has replied to Zlatko Tišljar - Paj…Lars Sözüer has replied to PaŭlSign-in to write a comment.