Ĉiam denove ripteiĝas la demando de nombro da esperantistoj. Kiom da homoj parolas la romaan lingvon? Kiom da romaoj estas en la mondo? En Eŭropo oni daŭre ripetas iun ciferon de inter 10 kaj 15 milionoj da romaoj en Eŭropo. Neniu precize scias kiel oni atingis tiun ciferon. En Slovenio ekz. oni havas diversajn kriteriojn. Laŭ la oficiala ŝtatnombrado ekzistas nur ĉirkaŭ 5000 romaoj en Slovenio. Laŭ nombro de petataj sociaj helpoj (informoj en socihelpaj institucioj) diras ke ekzistas iom pli ol 10.000. Sed ekzistas multaj kiuj nek agnoskas tion nek petas helpon, do verŝajne estas pli. Kiom da ili parolas la romaan? Ni lasu flanke la fakton ke oni parolas minimume 4 lingvojn bazitajn je ĝenerale romaa lingvo, kiuj ofte inter si tiom diferencas ke ili ne povas inter si kompreniĝi, restas la fakto ke 60-80% de aŭtoktonaj romaoj (kiuj loĝas en Slovenio jam plurajn generaciojn) ne plu parolas iun ajn romaan lingvon, sekve lingve estas multe malpli da romaoj. Sed landoj kiel Bulgario, Rumanio, Hungario en kiuj la nombroj estas multe pli altaj havas multe pli malfacilan taskon efektive scii kiom da romaoj estas kaj kiom da ili efektive parolas iun romaan lingvon. Do la difino de nombro estas ege malfacila. Pri Esperanto la problemo estas eĉ multe pli granda. Kio estas esperantisto? Tiu kiu lernis unu lecionon aŭ tiu kiu flue parolas la lingvon? Tiu kiu pagas kotizon al iu E-societo sed ne parolas la lingvon aŭ tiu kiu nenie membras sed korespondas kun esperantistoj… Laŭ iuj peraj kalkuloj oni konstatas ke ekzistas inter 500.000 kaj unu miliono da homoj kiuj iel aktive okupiĝas pri Esperanto. Kiam ni organizas iun ajn retan kampanjon por subteno, neniam reagas pli ol 5000 personoj. Kompreneble ke ekzistas multaj kiuj ne havas komputilojn, sed tamen ne temas pri 95% da esperantistoj sen komputiloj. Preciza respondo ne estas ebla, sed proksimumas la siatempa klarigo de Bernard Golden: ekzistas ĉirkaŭ 10.000 ege lingve kapablaj kaj aktivaj esperantistoj (movadanoj), ekzistas ĉirkaŭ 100.000 movade neaktivaj esperantistoj sed uzantaj la lingvon de tempo al tempo kaj ekzistas ĉirkaŭ unu miliono da diversspecaj subtenantoj (kiuj lernetis iom kaj simpatias kaj eble kelkfoje en la vivo subtenas E-on diversmaniere).