La 24-an kaj la 25-an de aprilo okazis en Kopenhago Jara kunveno de la Dana Esperanto Asocio. Sabaton posttagmeze okazis enkonduka programo en kiu mi havis du prelegojn (pri "Meritoj de Zamenhof por vivanteco de Esperanto" kaj "Al EU mankas lingvo de identeco") kaj d-ro Aleksander Melnikov unu prelegon (pri Esperanto-kulturo). Cheestis kvindeko da personoj el Danlando kaj Svedio. Vespere okazis koncerto de junaj danaj kanzonistoj kies unu kanton mi baldau ankau aperigos chi-loke.
Dimanchon okazis la jarkunveno en kiu oni traktis la laborplanon kaj la raportojn.
Mi estis agrable surprizita pri vigla junulara agado en Danio. Partoprenis sabaton grupo da gejunuloj (deko da ili), shajne multe engaghitaj en muzika agado sed chiuj tre bone regis Esperanton. Mi do ne timas pri la estonto de tiu movado. Mi multe diskutis kaj babilis kun la prezidantino de Dana E-Asocio sinjorino Ileana Schroeder, kiu malgrau shia sufiche alta agho estas ege aktiva kaj kun multaj interesaj ideoj kaj iniciatoj. DEA uzas por sia agado tre belajn ejojn de Kulturdono en Kopenhago. Ili havas por la konstanta uzo du oficejojn kaj unu klaschambron kaj povas laubezone uzi ankau plurajn pli grandajn ejojn por kunvenoj kaj kulturprogramoj.
La urba agentejo por promocio de Kopenhago kontaktis DEA kaj proponis inviti UK-on al tiu urbo por la jaro 2014.
Send a message
Search for members
Luizo says: