Mi partoprenis en neesperantista internacia aranĝo »Senioroj aktivantaj« organizita de greka organizo ECOSE, kiun partoprenis 6 grupoj el 6 landoj. La renkontiĝo okazis en hispana urbeto Los Palacios y Vilafranka fine de marto 2009. Ĉeestis sesdeko da pli ol 55-jaraj eŭropaj civitanoj el Grekio, Bulgario, Rumanio, Latvio, Francio kaj Slovenio. Granda plimulto de la partoprenintoj ne sciis la anglan, sed ĉiu grupo havis tradukiston kiu bone regis la anglan. Dum la angla servis kiel perilo de informoj, do por ion komuniki, ĝia uzo por mi ne estis problema. Eĉ mi mem klopodis uzi tiun limigitan sciokvanton de la angla, kiun mi posedas kun simpatio. Neniu el ni estis anglo aŭ irlandano kaj la angla – kia ajn – estis neŭtrala rimedo por nia komunikado.

Sed la antaŭlastan tagon ni havis renkontiĝon kun loka junularo (inter kiuj ankaŭ neniu bone parolis la anglan) kaj la ĉeforganizantino volis iom krei komunan atmosferon ĉar ja kunligi junajn kaj maljunajn estas malfacile efektivigebla tasko. Tiusence ŝi preparis kanton por komuna kantado kun tuteŭropa enhavo, kontraŭrasisma kaj kontraŭdiskriminacia. Kanti tekston kun enhavo rilata al eŭropaj valoroj kune en grupo de junaj kaj maljunaj el 7 landoj – ne estas konversacio kaj komunikado. Ĉiuj tradukistoj tradukis al siaj grupanoj la enhavon. Kanti ion himnokarakteran kio klopodas elvoki emociojn kaj krei atmosferon de kuneco – tio rilatas al klopodo elvoki komunan identecon.

Kaj kompreneble, la organizantino preparis la anglalingvan tekston, prezentante la kanton per komputila projekciado surmure. En tiu momento mi sentis fortan koleron. Uzi en tiu situacio la anglan por mi estis teruraĵo – tio signifis rompi la belan atmosferon kiu ja kreiĝis inter la homoj per komuna aktivado – uzi ne-neŭtralan anglan estis por mi ŝoko. Por mi estus nur du solvoj por organizantoj kiuj ne estas esperantistoj: aŭ uzi la latinan aŭ la lingvon de la hejmuloj – en tiu kazo la hispanan.

En tiu aranĝo mi do forte eksentis en praktiko tion kion mi jam multfoje klopodis klarigi. Ĉiu lingvo plenumas komunikan (racian) kaj identecan (emocian) funkcion por grupo en kiu ĝi ekestis kaj kreskis. Homoj kiuj ne apartenas al tiu grupo kaj lernis la lingvon uzas ĝin en diversaj situacioj kiel komunikilon kaj ne sentas emocion uzante ĝin kun la popolanoj de tiu lingvo. Tamen, se oni iom pli da tempo restadas en la koncerna lando kaj legas literaturon en tiu lingvo, oni akiras pli aŭ malpli da identeco, ŝato, emocio por tiu popolo, oni eksentas ke oni ankaŭ ekapartenas al tiu grupo.

Se vi lernis la anglan, sed ne vivis en Usono aŭ alia anglalingva lando kaj vi ne tre multe legis la uson-anglan literaturon, vi ne identiĝos kun tiuj popoloj, sed se vi loĝis kelkajn monatojn aŭ jarojn en Usono, Britio, Irlando, Aŭtralio… vi certe akiros kvanton da amikoj tie, vi ekŝatos certajn aspektojn de tiea vivo, partojn de tieaj valoroj (ideologio) kaj vi parte fariĝos Anglo, Usonano, Aŭstraliano… Tiam vi ne nur batalos por la angla lingvo sed ankaŭ por la usonaj aŭ anglaj politikaj kaj ideologiaj vidpunktoj.

Se iu lernis iom da Esperanto sed ne amikis kun esperantistoj kaj ne legis poemojn de Zamenhof kaj ne diskutis pri la interna ideo, ne kantis himnon en UK, ne vidis E-flagon, li paroletos Esperanton kaj ĝi servos al li nur kiel komunikilo. Li neniel identiĝos kun la E-movado kaj ne sentos iun apartenon al grupo kiu kunkreskigas la E-kulturon. Tiuj kiuj lernis sufiĉe por ekbabili en babilejoj, por iri al renkontiĝoj kaj aŭdi la himnon, diskuti pri graveco de Esperanto, pri ĝia literaturo ktp, fariĝos homoj kiuj emocie ekrilatos al tiu ĉi lingvo kaj sentos sian identecon kun la esperantistoj.

Ĉar oni ne facile distingas inter tiuj du funkcioj de lingvo, oni ne facile povas klarigi al neesperantistoj kiuj parolas la anglan, ke ili ne uzas ĝin nur kiel komunikilo, sed ke oni ĉiam pli enamiĝas al ĝi kaj valoroj de popolo en kiu ili kunvivis lernante la lingvon. Tiel oni kunfariĝas emocie Usonanoj aŭ Angloj (paralele kun aparteno al siaj aliaj antaŭaj identecoj – nacia, regiona, loka, religia…)kaj plenumas la laboron de Usonanoj: adorante la lingvon kaj ties popolon kaj ties »majestan« rolon en la historio, oni batalas por ĝia disvastigado. Nuntempe jam pli da homoj kiuj ne estas ties denaskuloj parolas la anglan ol estas kvanto da denaskuloj (denaksuloj ĉirkaŭ 400 milionoj kaj nedenaskuloj preskaŭ duoble pli). Tiu grandega amaso da adorantoj faras multe pli ol Usonanoj kaj Angloj mem por disvastigi kaj la anglan lingvon kaj la ideologion de Usono. Inverse pri Esperanto. Pro manko da mono kaj eblecoj informadi ni atingas ne multajn lernantojn kaj malmultaj el ili atingas la nivelon de identeco. Laŭ mia sperto estas ne pli ol 5% da homoj inter tiuj kiuj komencis lerni E-on kaj kiuj atingis la stadion de aparteno kaj identeco kun la E-movado. Tio sufiĉas por ke nia movado daŭre ekzistu, sed ne sufiĉas por ke ĝi disvastiĝadu.