En sia prelego prof. Elmar Altvater el Berlin organizita de la Verduloj de Graz (Aŭstrio) la 11-an de marto 2009 interalie asertis:

La nuna financa krizo estas la plej granda krizo de kapitalismo entute. Ĉiuj grandaj banksistemoj (usona, germana…) estas bankrotaj, ĉar la bankoj havas sufiĉe malpli da reala kapitalo kompare kun la tiel nomata »venena« kapitalo (valorpaperoj de bankrotaj entreprenoj, kreditoj kovritaj per senvalorajhoj…). Ekz. Usona banka sistemo havas la realan katitalon je valoro de 1.400 miliardoj da eŭroj dum la venena kapitalo estas pli ol 2.000 miliardoj… Simile estas ĉe aliaj. La ŝtatoj eluzis dum unuaj du monatoj de 2009 jam 8% de la ŝtata jara enspezo por kovri la bankajn minusojn kaj simple perdis tiun monon sen ia ajn efiko.

Naftoprezoj atingis pli mali-sian pinton. Estos ĉiam malpli da laboro, sekve malpli da elspezo da oleo, do la prezoj malkreskos, sekve malkreskos la gajnoj de tiuj kiuj produktas nafton. Jam ekzistas 200 milionoj da senlaboruloj en la industria mondo kaj tio daŭre kreskos. 90% de la loĝantaro en neevoluinta mondo vivas sub baza homdigna nivelo, unu miliardo da homoj malsatas. En evoluintaj landoj (Eŭropo, Norda Ameriko) vivas 45 milionoj da homoj sub la baza dignonivelo. La krizo havas sian financan, ekonomian, socian kaj moralan aspektojn. Ĝi fariĝas ĉiam pli ankaŭ morala krizo. La disproporcio inter la kresko de gajnoj en reala produktado kaj la financbanka gajnado ege kreskis inter la okdekaj jaroj kaj nun: la reala produktado kreskis je ĉirkaŭ 5-oblo dum la financa sektoro kreskis 25-oble. Tio minacas la kompletan eksplodon de la sistemo. Ĝuste pri tio skribis Marx en sia Kapitalo kaj tre precize antaŭvidis tiaspecan krizon. Profesoro Altvater diras: Necesas unue precize diagnozi la malsanon por povi kuraci ĝin. La analizmetodoj de Marx montras ke nun temas pri la plej granda krizo de kapitalismo kaj Altvater jese respondas la demandon: Ĉu venis la fino de kapitalismo? Iu demandis: Ĉu Marx parolis ankaŭ pri vizio kiel solvi tion? Prof. Altvater respondis ke vizion devas havi tiuj kiuj devas kuraci la malsanon. Erarego estus, post kiam ni konstatas la nunajn tendencojn al rapida eksplodo de la sistemo, diri ke simple tiel la afero pluevoluos al katastrofo. Nia generacio baze de reala diagnozo ke la sociekonomia sistemo de kapitalismo havas kanceron, devas decidi kiel kuraci la staton kaj ne permesi ke okazu la katastrofo.

Sed prof. Altvater ne parolis pri alia grava kaŭzo de la rapidiĝanta eksplodo. Ĉiuj gravaj ŝanĝoj (bedaŭrinde preskaŭ ĉiam per revolucioj, ribeloj kaj militoj) okazas pro iu socia malekvilibro, plej ofte pro tio ke la reganta elita tavolo ne volas dividi la regpovon (decidrajton, suverenecon) kun ekestanta nova potenctavolo aŭ pro iu tro granda ekspluatado. La burĝan revolucion kaŭzis kresko de la riĉeco de la novfabrikantoj kaj komercistoj, sekve la kresko de ilia potenco, kiu ne havis la paralelon en ilia politika povo. La jugoslavan militon kaŭzis kresko de riĉtavolo ekster la komunisma regelito ktp.
La informadika revolucio kunkreis novan tavolon kun enorma potenco kaj nekontento pro la manko de politika povo: la informadikistojn. Ilia povo estas ke ili povas detrui la nunan vivmanieron, ili povas penetri en sekretojn de Pentagono, ili povas detrui banksistemojn, ili povas detrui energifluon, ili povas haltigi la elektron - ĉar ja ĉio nun dependas de la administrado far komputiloj - kaj ilin administras fakuloj kun specifa scio, intelektuloj kutime ankaŭ pli konsciaj pri la katastrofa misevoluo de la mondo rilate la globalisman novliberalisman kapitalismon, rilate la ekologian ekvilibron de la mondo, rilate la klimatŝanĝojn. Ĉiam pli la fakuloj estas interligitaj en konsciaj asocioj kaj ĉiam pli ili fariĝas organizita forto postulanta rajton en la decidado pri monda ordo kaj necesaj ŝanĝoj en ĝi. Ankaŭ la movadoj kia ATACK konsistas el intelektuloj inter kiuj multegaj estas informadikistoj.

La tendencoj kiuj jam nun forte sentiĝas – ekz. alia rolo de mono (ĉiam pli da servoj ni ricevas en interreto senpage), la laboro hejme ĉe komputiloj, la rapidegaj akiroj de informoj, la malaperado de klasikaj laborpostenoj… Ĉio tio jam montras ke la ĝisnuna ekonomi-organiza strukturo de la homa socio troviĝas antaŭ revoluciaj ŝanĝoj, pli grandaj ol en la tempo de la burĝa revolucio de la 18-a jarcento.

Se la nunaj politikaj potenculoj, kies potenco fontas en financa forto, ne baldaŭ komprenos ke ili devos dividi la politikan povon kun tiu nova tavolo de informadikistoj, tiam la evoluintajn landojn atendas vera katastrofo (la malevoluintaj ĉiukaze havas nenion kaj povas perdi nenion).

La frazo de prof. Altvater, ke la vizion devas havi nia generacio, kiu troviĝas antaŭ la defio de sanigo de la forte malsana homara socio, estas la esenca. Tio signifas, ke estas la jena alternativo: aŭ ĉio detruiĝos per terura eksplodo (tria mondmilito?!), ĉar la nunaj potenculoj en atomarmile posedantaj ŝtatoj ne volos interkonsenti pri la radikalaj ŝanĝoj necesaj, aŭ post plia premo de la ĉiam pli kriza stato ili komprenos la neceson sidiĝi kune kun la informadikistoj, serioze ellabori planon pri radikalaj ŝanĝoj en la homara socia kaj ekonomia strukturo.

Ili devas krei novan strukturon kaj vojon kiel ĝin enkonduki iom post iom estingante la nunan. Forigi la mondon de novliberalisma kapitalismo de deviga kaj daŭra kresko, forigi la mondon de laborpostenoj, ŝanĝi la rolon de mono, forigi la hiperproduktadon kiu rapide sufokas la naturon, ebligi rapidan akiron de vivdigna vivo en mondaj partoj kiuj nun vivas en mizero…

Se la gvidantaro de la nunaj grandpotencaj ŝtatoj komprenos ke pasis ilia tempo kaj ke ili devos cedi al ĉi tiuj postuloj, se do oni akceptos tiun novan planon kaj komencos ĝin iom post iom efektivigi, la riĉa mondo havos problemojn, sed ne katastrofon. Sed se ili neniel volos cedi, mi bedaŭras – la homaro sin mem neniigos.