Rigardu foje en la stratoj de via urbo, eble eĉ en via propra strato, en via propra domo, en via propra vestoŝranko. Ĉu ĝi estas gaja aŭ bunta? Ĉu koloroj ĝojigas vian ĉirkaŭaĵon? Aŭ... ĉu sterile blankaj, brunaj, grizaj, nigraj 'koloroj' superregas kaj tristigas - eĉ deprimigas - vian ĉirkaŭaĵon?

Estas science pruvita ke koloroj influas la humuron, do ankaŭ la feliĉo-senton. Kompreneble, vi ne povas farbi la stratojn de via urbo, sed pripensu foje kiamaniere vi povas gajigi vian ĉirkaŭaĵon, simple uzante pli da koloroj. Multkolora revuo estas tiom pli alloga ol griza ĵurnalo. Bunta klaŭno estas multe pli amuza ol nigrakostuma oficisto. Pensu pri tio, venontan fojon kiam vi aĉetas vestaĵojn, murpaperon aŭ farbon. Ankaŭ floroj povas gajigi vian domon aŭ laborejon!