Kiam okazas problemo, gravas laŭeble plej rapide kune trovi la solvon. Tio estas la pozitiva aliro.
Poste oni kompreneble devas kontroli kiel estiĝis la situacio kaj lerni el ĝi.
Insulti kaj kulpigi unu la alian estas la negativa aliro kiu kreas malamikecon kaj pli grandan streĉon, kiu siavice estigas malpli bonan etoson kaj pligrandigas la riskon je pliaj problemoj estonte.
Paco kaj racio estas la plej bonaj rimedoj por eviti kaj solvi problemojn!