"Mortintaj retpaĝoj bezonas urĝan savon"
de Redakcio — Laste modifita: 2014-04-23 21:13


Gravaj Esperantaj retpaĝoj ofte malaperas post la forpaso de iliaj kreintoj, atentigas Darío Rodríguez. Laŭ li necesus, ke esperantistaj organizaĵoj entreprenu paŝojn por ilia konservo, dum tio eblas.

Estas alarme konstati, kiel la esperantistaro neglektas gravan fenomenon. Multaj valoraj retpaĝoj pri esperantaj temoj estas kreitaj fare de izolaj esperantistoj, ofte maljunaj. Kaj tiuj paĝoj forpasas samtempe kun iliaj kreintoj, ĉar heredantoj ĉesas pagi la luprezon al la entreprenoj, kiuj gastigis tiajn personajn paĝojn. Gravaj esperantaj institucioj devus atente eviti tiun malaperon, savante tiujn paĝojn, kaj gastigante ilin en siaj retaj serviloj.

Mi memoras pri unu ĝojiga tiaspeca savado: la valorega kolekto de elektronikaj libroj de Franko Luin transiris al sekura servilo – tamen indus ke ĝi estu ankaŭ gastigata en pluraj aliaj serviloj.

Mi konstatis ekzemple la dolorigan malaperon de la Baza Radikaro de Wouter F. Pilger. La Scienca kaj Teknika Esperanto Biblioteko (STEB) de Eventoj.hu donas jenan ligilon por tiu paĝo: pilger.home.xs4all.nl/breo-au8.htm. Sed kiam oni iras al tiu adreso, aperas la timinda indiko "Eraro 404-Paĝo ne trovata".

Ĉi-kaze, la konsterna malapero de tiu juvelo estas riparebla: ekzistas mirakla servo en la reto kiu konservas malaperintajn paĝojn: Internet Archive Wayback Machine. Mi kopiis en la serĉo-fenestreton de tiu paĝo la ligilon al Baza Radikaro kaj feliĉege la verko de Pilger ekaperis klikante sur ligilo trovebla en la kalendaro tie aperanta (tiu sistemo ree kaptas la perditan paĝon periode: ĉi-kaze laste la 26an Decembro 2013).

Ĉar STEB savis aliajn valorajn terminarojn de Pilger, mi sugestas al Szilvási ke li reprenu la Bazan Radikaron el la menciita servilo kaj sekurigu ĝin en sia propra servilo. Indus konservi ĝin ankaŭ en aliaj korporaciaj esperantaj serviloj. La arkivita versio troviĝas ĉi tie.

Darío Rodríguez

("LIBERA FOLIO")