20a ĈAPITRO : La vicgrafo kaj la Perso.

Tiam Raŭlo memoris, ke lia frato, dum iu vespera spektaklo, montris al li tiun saĝan homon, pri kiu oni sciis nenion – krom ke oni parolis pri li kiel "la Perso"...
Laŭ onidiro li estis perso kaj loĝis en malnova eta apartamento en la strato Rivoli.*

Vestita per ĉapo el astrakano, la viro kun ebona haŭto kaj jadkoloraj okuloj kliniĝis super Raŭlon.

"Sinjoro de Chagny, mi esperas, ke vi ne rivelis la sekreton de Erik?"
"Kaj kial do mi hezitintus perfidi tiun monstron, sinjoro? " arogante respondis Raŭlo, provante liberiĝi de tiu tedulo. "Ĉu li estas do via amiko?"
"Mi esperas, ke vi diris nenion pri Erik, sinjoro, ĉar la sekreto de Erik estas la sekreto de Kristina Daae! Kaj paroli pri unu signifas paroli pri la alia!"

"Ho! sinjoro!" diris Raŭlo pli kaj pli malpacience, "vi ŝajne scias pri multaj aferoj, kiuj interesas min. Tamen mankas al mi la tempo por aŭskulti vin!"
"Refoje, sinjoro de Chagny, kien vi tiom rapidas?"
"Ĉu vi ne divenas? Sekurigi la vivon de Kristina Daae..."
"Tiukaze, sinjoro, restu ĉi tie!... ĉar Kristina Daae estas ĉi tie!"

"Ĉu kun Erik?"
"Kun Erik!"
"Kiel vi scias tion?"
"Mi ĉeestis la spektaklon, kaj neniu en la mondo krom Erik povus organizi tian rabon!..."
Li aldonis kun profunda suspiro: "Ho! mi rekonis la spertan manon de l' monstro!..."

"Ĉu vi ja konas lin?"
La Perso ne respondis, sed Raŭlo aŭdis plian suspiron.

"Sinjoro!" diris Raŭlo, "mi ne scias, kion vi intencas fari... sed ĉu eble vi farus ion por mi?... mi volas diri : por Kristina Daae...?"
"Jes, eble, sinjoro de Chagny. Kaj jen kial mi aliris al vi."
"Kion vi povas fari?"
"Provi konduki vin al ŝi... kaj al li!"
"Sinjoro, jen projekto, kiun mi jam vane provis ĉi-vespere... sed se vi faros al mi tiun servon, mia vivo apartenos al vi!... Sinjoro, unu plian informon : la polica komisaro ĵus sciigis al mi, ke Kristinan forrabis mia frato, grafo Filipo...."

"Ho! sinjoro de Chagny, tion mi tute ne kredas!"
"Ne estas eble, ĉu ne?"
"Mi ne scias, ĉu tio eblas, sed oni konsideru kiel okazis tiu rabo. Kaj laŭ mia scio, sinjoro grafo Filipo neniam praktikis magion."

"Vi ĝuste argumentas, sinjoro, kaj mi estas ja stultulo!... Ho! sinjoro! Ni rapidu! Ni hastu! Mi plene fidas vin!... Kial mi ne kredus vin, kiam nur vi kredas min?!... kiam nur vi ne mokridetas, dum mi parolas pri Erik!"

Dirante tion, la juna viro, kies manoj brulis de febro, per spontanea movo ekprenis la manojn de la Perso. Ili estis malvarmegaj.

"Silenton!" ordonis la Perso dum li haltis por aŭskulti la forajn bruojn de l' teatro kaj la plej etajn krakojn en la muroj aŭ en la apudaj koridoroj. "ni ne plu diru tiun nomon ĉi tie. Ni diru: "Li", tiel ni malpli riskos altiri lian atenton..."

"Nu, ĉu vi opinias, ke li troviĝas tre proksime?"
"Ĉio eblas, sinjoro... se nun li ne estas kun sia viktimo en la domo ĉe la Lago..."
"Ha! Ankaŭ vi konas tiun domon, ĉu? Se li ne estas en tiu domo, li eble troviĝas en tiu muro, tiu planko, tiu plafono! Kiu scias?... Kun la okulo kontraŭ la serurtruo! La orelo en tiu trabo..."

Petinte, ke Raŭlo mallaŭtigu sian paŝobruon, la Perso kuntrenis lin laŭ koridoroj, kiujn la juna viro neniam vidis eĉ kiam Kristina gvidis lin tra tiu labirinto.

"Nur ke Darius jam alvenis!" diris la Perso.
"Kiu estas Darius?" demandis la juna viro dum la kurado.
"Li estas mia servisto..."

Ili troviĝis tiam meze de vera placo senhoma, en iu grandega ĉambro, kiun malbone lumigis lampeto.

La Perso haltigis Raŭlon kaj mallaŭte – tiom mallaŭte, ke Raŭlo penis aŭdi – li demandis:
"Kion vi diris al la komisaro?"
"Mi diris, ke la ŝtelisto de Kristina Daae estas la Muzikanĝelo, alinome la Fantomo de l' Operejo; ke li vere nomiĝas...."

"Ŝŝ !... Ĉu la komisaro kredis vin?"
"Tute ne!"
"Li iom opiniis, ke vi freneziĝas, ĉu ne?"
"Jes."
"Despli bone!" trankviliĝis la Perso.

Kaj ili daŭrigis la kuradon.
Irinte supren kaj malsupren plurajn ŝtuparojn nekonatajn de Raŭlo, ambaŭ viroj troviĝis fronte al pordo, kiun la Perso malfermis per eta ĉefŝlosilo, kiun li eltiris el poŝo de sia veŝto.

Same kiel Raŭlo, la Perso kompreneble estis vestita per frako. Tamen, se Raŭlo portis cilindran ĉapelon, la Perso surhavis ĉapelon el astrakano, kiel mi jam rimarkigis. Tio estis kontraŭaĵo de la elegantec-kodo, kiu regis la kulison, kie nepras la cilindra ĉapelo; sed en Francujo oni permesas ĉion al alilandanoj : vojaĝkaskedon al la angloj, ĉapon el astrakano al la persoj.

"Sinjoro," diris la Perso, "via cilindra ĉapelo ĝenos vin dum la ekspedicio, kiun ni planas... Vi prefere lasu ĝin en la tualetejo..."
"Kiu tualetejo?" demandis Raŭlo.
"Nu, tiu de Kristina Daae!"

Pelante Raŭlon tra la pordo, kiun li ĵus malfermis, la Perso montris antaŭ li la tualetejon de l' aktorino.
Raŭlo ne sciis, ke oni povas veni al Kristina per alia vojo ol tiu, kiun li kutime sekvis.
Li troviĝis tiam ĉe la fino de l' koridoro, kiun li ĉiufoje komplete laŭiris antaŭ ol frapi je la pordo de la tualetejo.

"Ho! sinjoro, kiel bone vi konas la Operejon!"
"Malpli bone ol li!" humile respondis la Perso.
Kaj li enirigis la junan viron en la tualetejon de Kristina. Ĝi estis tia, kian Raŭlo forlasis ĝin antaŭ kelkaj momentoj.

Referminte la pordon, la Perso direktis sin al tre maldika tabulo, kiu apartigis la tualetejon disde iu apuda vasta formetejo. Li aŭskultis kaj laŭte tusis.

Oni tuj aŭdis, ke io moviĝis en la formetejo.
Post kelkaj sekundoj iu frapis je la pordo de la tualetejo.


* la strato Rivoli : eo.wikipedia.org/wiki/Strato_Rivoli