En la mateno, letero de l' fantomo ilin memorigis pri la limtempo.

"Faru kiel la lastan fojon", afable skribis la F. de l' O. "Ĉio iris glate. Donu al sinjorino Giry la koverton, en kiu vi enŝovu la dudek mil frankojn."
Kaj tiun mesaĝon akompanis la kutima koverto. Sufiĉis nur plenigi ĝin.

Tiu operacio devis esti farita tiun vesperon mem, duonhoron antaŭ la spektaklo.Do proksimume duonhoron antaŭ ol leviĝos la kurteno sur tiu fama reprezentado de Faŭst, ni eniras la direktoran administrejon.

Rikardo montras la koverton al Moncharmin kaj kalkulas antaŭ li la dudek mil frankojn, kiujn li enŝovas en tiun koverton sen fermi ĝin.
"Kaj nun, voku sinjorinon Giry", li petas.

Oni venigis la maljunulinon.

Ŝi eniris kaj bele klinsalutis. La virino daŭre surhavis sian robon el nigra tafto, kies koloroj iĝis rusta kaj lila, kaj sian ĉapelon kun plumoj fulgokoloraj.

Ŝi ŝajne estis bonhumora kaj tuj diris :
"Bonan vesperon, sinjoroj. Ĉu eble denove por la koverto ?"
"Jes, sinjorino Giry", tre afable respondis Rikardo, "por la koverto... kaj ankaŭ por alia afero..."
"Je via dispono, sinjoro direktoro... Je via dispono !... Kaj kiu estas tiu alia afero, mi petas ?"

"Unue, sinjorino Giry, mi havas etan demandon."
"Faru laŭ via plaĉo, sinjoro direktoro. Sinjorino Giry ĉeestas por respondi al vi."
"Vi ja daŭre bone interkonsentas kun la fantomo, ĉu ?"
"Oni ne povus pli bone, sinjoro direktoro... oni ne povus pli bone !"
"Ho ! Pri tio ni estas tre kontentaj !... Diru, sinjorino Giry", aldonis Rikardo per tono de grava konfidenco, "nu, inter ni... oni povas ja tion diri al vi...Vi ne estas stultulino."

"Sed, sinjoro direktoro !" ekkriis la lokigistino haltigante la plaĉan balancadon de la du fulgokoloraj plumoj sur sia ĉapelo, "kredu, ke pri tio neniu iam dubis !"
"Ni samopinias kaj tial bone interkonsentos... Tiu legendo pri la fantomo estas bona ŝerco, ĉu ne ?... Nu, kaj ĉiam inter ni... tio ja sufiĉe daŭris..."

Sinjorino Giry rigardis la direktorojn kvazaŭ ili parolus ĉine.

Ŝi alproksimiĝis la skribtablon kaj diris iom malkviete:
"Kion vi signifas?... Mi ne komprenas vin..."
"Ha! Vi ja bone komprenas nin! Ĉiaokaze necesas, ke ni komprenu unu la alian...Kaj unue vi tuj diru, kiel li nomiĝas."
"Kiu do?"
"Tiu, de kiu vi estas la komplico, sinjorino Giry!"
"Ĉu mi estas la komplico de l' fantomo?... La komplico pri kio?"

"Vi faras ĉion, kion li volas!"
"Ho!... Li ne estas tre ĝena, kredu min."
"Kaj li daŭre donas al vi trinkmonon, ĉu?"
"Pri tio mi ne plendas!"
"Kiom li donas al vi por alporti ... tiun koverton?" "Dek frankojn." "Ho! Estas malmulte!" "Kial do?"
"Tion mi diros poste, sinjorino Giry. Nuntempe ni deziras scii por kiu kaŭzo ... eksterordinara... vi tutkore dediĉiĝas al tiu fantomo prefere al alia ajn... Ne por cent groŝoj aŭ dek frankoj oni povus ricevi la amikecon kaj sindonemon de sinjorino Giry!"

"Estas ja vere!... kaj certe tiun kaŭzon mi povus diri al vi, sinjoro direktoro! ... Ĝi certe ne estas malhonora!... eĉ male!"
"Pri tio mi ne dubas, sinjorino Giry."
"Nu, jen... sed al la fantomo ne plaĉas, se oni raportas liajn aferojn..."
"Ha!Ha!..." ridaĉis Rikardo.

"Sed nur min tio koncernas!..." plu diris la maljunulino. "Nu, tio okazis en la loĝio n°5... Iun vesperon, mi trovis tie letereton por mi... ian mesaĝon skribitan per ruĝa inko... Tiun noton, sinjoro direktoro, mi ne bezonas legi al vi... tiun mi konas parkere kaj neniam forgesos eĉ se mi vivus cent jarojn!"

Kaj sinjorino Giry, rekte kiel stango, deklamas la leteron kun tuŝanta elokvento:

"Sinjorino,
1825 – fraŭlino Ménétrier, korifeo, iĝis markizino de Cussy;
1832 – fraŭlino Maria Taglioni, dancistino, iĝis grafino Gilbert des Voisins;
1846 – sinjorino Sota, dancistino, edziniĝis kun unu frato de l' reĝo de Hispanio;
1847 – Lola Montez*, dancistino, morganate edziniĝis kun la reĝo Ludoviko de Bavario** kaj iĝis grafino de Landsfeld;
1848 – fraŭlino Maria, dancistino, iĝis baronino de Hermeville;
1870 – Tereza Hessler, dancistino, edziniĝis kun Don Fernando, frato de l' reĝo de Portugalio..."

Rikardo kaj Moncharmin aŭskultas la maljunulinon, kiu samtempe antaŭeniras en sia laŭvica elnomado de tiuj gloraj geedziĝoj, vigliĝas, elrektiĝas, iĝas aŭdaca, kaj fine, inspirita kiel orakolino sur ŝia tripiedo***, eligas per orgojloplena voĉo la lastan frazon de la profeta letero:

"1885 – Meg Giry, imperiestredzino!"

Senforta pro tiu supera strebo, la lokigistino falas sur sian seĝon dirante:
"Sinjoroj, tio estas subskribita "La Fantomo de l' Operejo"!... Mi jam aŭdis pri la fantomo sed nur duone kredis tion. De tiu tago, kiam li sciigis al mi, ke mia eta Meg, la karno de mia karno, la frukto de mia ventro iam iĝos imperiestredzino, tion mi tute kredis!"

Fakte, ja ne bezonis longe ekzameni la ekzaltitan fizionomion de sinjorino Giry por kompreni, kion oni sukcesis ricevi de tiu bela inteligenteco per tiuj du vortoj:
"Fantomo" kaj "imperiestrino"...

Sed kiu do tenis la fadenojn de tiu ekstravaganta marioneto?... Kiu?...


*Lola Montez : eo.wikipedia.org/wiki/Lola_Montez
**Ludoviko de Bavario : eo.wikipedia.org/wiki/Ludoviko_la_1-a_(Bavario)
*** orakolino: (en la mitologia Greka mondo : Pitia aŭ Pizia) : eo.wikipedia.org/wiki/Pizia


--------------------------------------------------DAŬRIGOTA--------------------------------------