LA FANTOMO DE L' OPEREJO (50)

Ĉapitro 13 : La liro de Apolono




Tiel ili alvenis al la tegmentoj. Sur tiuj ĉi ŝi glitis senpeze kaj senpene kvazaŭ hirundo. Ili ĉirkaŭrigardis la senhoman lokon inter la tri kupoloj kaj la triangula frontono. Ŝi forte spiris super Parizo, kies tutan vastan valonon oni ekvidis laborantan.

Ŝi rigardis Raŭl-on kun fido.
Ŝi vokis, ke li venu apud ŝin, kaj tute supre ili iris flankalflanke sur la stratoj el zinko, sur la avenuoj el giso. Ili admiris sian ĝemelan silueton en la vastaj rezervujoj plenaj de senmova akvo. Tie, dum la varma sezono, la knaboj de la danckurso – dudeko da knabetoj – plonĝas kaj lernas naĝi.

La ombro, kiu daŭre sekvis ilin, ekaperis malantaŭ ili. Ĝi platigis sin sur la tegmentoj, kun movoj de nigraj flugiloj kuŝiĝis ĉe la vojkrucoj de stratetoj el fero, rondirante akvujojn kaj silente ĉirkaŭirante la kupolojn.

La kompatindaj infanoj tute ne suspektis tiun ĉeeston, kiam finfine ili sentime sidiĝis sub la alta protekto de Apolo, kiu per gesto el bronzo levis sian mirindan liron meze de fajranta ĉielo.

Ilin ĉirkaŭis brulanta printempa vespero. Malrapide preterpasis nuboj, kiuj ĵus ricevis de la sunsubiro sian fajnan robon el oro kaj purpuro ŝvebantan super la gejunuloj.

Kristina diris al Raŭl :
"Baldaŭ pli fore kaj pli rapide ol la nuboj ni iros al la fino de la mondo, kaj vi forlasos min, Raŭl… Sed kiam alvenos la tempo, ke vi venu por min kunpreni, se mi ne plu konsentos sekvi vin, nu Raŭl, forrabu min."

Kun kiom da forto, ŝajne direktita kontraŭ ŝi mem, ŝi diris tion, dum ŝi nerve alpremiĝis al li ! La juna viro tute surpriziĝis.

"Ĉu vi ja timas ŝanĝi vian decidon, Kristina ?"
"Mi ne scias", ŝi respondis kun nerva kapskuo. "Li estas demono !"
Kaj ŝi tremetis. Kun ĝemo ŝi alpremiĝis en liaj brakoj.

"Nun mi timas reiri loĝi kun li « sub la tero »..."
"Kio altrudas vin reiri tien, Kristina ?"
"Se mi ne reiros al li, povos okazi grandaj malfeliĉoj !… Sed mi ne plu povas !… Mi ne plu povas ! Mi ja scias, ke oni kompatu la homojn, kiuj loĝas « sub la tero »… sed tiu estas vere tro malbela ! Tamen proksimiĝas la momento : restas al mi nur unu tago, kaj se mi ne venos, li mem venos serĉi min per sia voĉo. Li kuntrenos min kun li, al li, sub la tero, kaj li genuiĝos fronte al mi kun sia mortokapo. Li diros, ke li amas min ! Kaj li ploros. Ha !… tiuj larmoj, Raŭl ! Tiuj larmoj en la du nigraj truoj de lia mortokapo !… Mi ne plu eltenos vidi flui tiujn larmojn..."

Ŝi fortege tordis al si la manojn dum Raŭl, same trafita de kontaĝa malespero, premis ŝin kontraŭ sian koron.
"Ne ! Ne ! Vi ne plu aŭdos lin diri, ke li amas vin ! Vi ne plu vidos liajn larmojn flui ! … Ni fuĝu !… Kristina, ni tuj fuĝu !"
Kaj li volis jam kuntiri ŝin.

Sed ŝi haltigis lin.

"Ne ! Ne !", ŝi diris dolore balancante la kapon. "Ne nun !… Estus tro kruele… Lasu lin aŭdi min kanti ankoraŭ morgaŭ vespere, unu lastan fojon… kaj ni foriros… Noktomeze venu serĉi min en la tualetejon; precize je noktomezo.
Dume li atendos min en la manĝoĉambro de la lago… Ni estos liberaj kaj vi forprenos min !.. eĉ se mi rifuzos, tion vi promesu al mi, Raŭl… ĉar mi antaŭsentas, ke ĉifoje, se mi reiros tien, eble neniam mi revenos..."

Ŝi aldonis : "Vi ne povas kompreni !..."

Ŝi vespiris kaj ŝajne aŭdis kvazaŭ respondan vespiron malantaŭ si.
"Ĉu vi ne aŭdis ?" Ŝiaj dentoj klakis.

"Ne !" asertis Raŭl. "Nenion mi aŭdis..."

"Estas tro terure tiel senĉese tremeti", ŝi konfesis. "Kaj tamen ĉi tie ni tute ne endanĝeriĝas : ni estas ĉe ni, ĉe mi, en la ĉielo, subĉiele, taglume. La suno flamas, kaj la noktaj birdoj ne ŝatas rigardi la sunon !.. Lin mi neniam vidis en la taglumo… Tio devas esti malbelega !..." ŝi balbutis kaj turnis sin al Raŭl kun deliraj okuloj.

"Ha ! La unuan fojon, kiam mi vidis lin !… Mi kredis, ke li estis mortonta !..."
"Kial ? " demandis Raŭl, vere timigita de la tono, kiun prenis tiu stranga kaj mirinda konfidenco… "Kial vi kredis lin mortontan ?"

"ĈAR MI VIDIS LIN !"

---------------------------------------------DAŬRIGOTA---------------------------------------------