Dum miaj dokumentaj esploroj rilate al esperantista movado, mi trovis belajn artajn sigelmarkojn (glumarkojn) kun diversaj ornamaĵoj kiuj havas enskribojn Kocourek, Vieno kaj Praha. Laŭ la nomo Kocourek, mi pensis ke la pentristo(gravuristo) estas el Ĉehio. Kvankam estis tro malfacile esplori inter ĉehuloj, mi eltrovis 3 personojn kun la sama nomo: Frantisek Kocourek (1901-1942)-verkisto, ĵurnalisto kaj radio-komentisto; Milos Kocourek (1904-1984) -verkisto kaj televid-ĵurnalisto kaj Josef Kocourek(1909-1933)-verkisto, poeto, instruisto kaj eldonisto. Ĉiuj povus havi rilatojn kun eldonejo en Vieno. Do, mi ankoraŭ foje esploris la glumarkojn kaj mi eltrovis ĉe kelkaj glumarkoj, supre, la enskribojn Jozefo Kocourek gravuristo kaj malsupre Eldonejo de Esperant-sigelmarkoj. Sur la dekstraj kaj maldekstraj flankoj de la glumarkoj estas enskribitaj loko-Vieno kaj adreso en Vieno. La glumarkoj havas diversajn kolorojn kaj kolor-nuancojn. Nur tiam mi estis certe ke la gravuristo serĉata estas Josef Kocourek, ĉar en sian biografion mi trovis ke li estis ankaŭ amatora pentristo. Sed kiu estis Jozefo Kocourek? www.ipernity.com/doc/m.vochin/29736359 Li naskiĝis en Brdo u Nove Paky en 1909 kaj studis realan liceon en urbo Nova Paka (Ĉehio) inter 1919-1927. Poste li studis en Pedagogia Instituto el Jiĉin perfektiga kurso por instruistoj en jaro 1928, kvankam li dezirus esti pentristo.Li instruis matematikon en minoritataj lernejoj el Bohemio kaj Nord-Moravio. Dum la liceaj studoj li havis rilatojn kun maldekstra intelektulo B.Vaclavek kaj verŝajne li eksciis pri Esperanto per la progresema intelektualismo. Li estis konvinkita socialisto, instruisto, ekspresionismano, boemo, soleculo, viziulo. En 1932 li eksciis ke estas malsana havante diagnostiko-tuberkulozon. Tiam li skribis la epitafon kiu troviĝas sur sia tombo, kiu komencas per la versoj Ĉi tie putras pastoron(paŝtiston) sen blanka ŝafaro. www.ipernity.com/doc m.vochin/29736475 Li forpasis en la familia domo, en marto 1933 kaj estis entobigita en tombejo Brdo. Li verkis romanojn, poemojn, gazetajn artikolojn, tagĵurnalojn, ktp. Nur la romano Heart aperis dumvive en jaro 1932, aliaj aperis postmorte. La ĉefa patrimonio de Josef Kocourek restis en muzeoj el la urbo Ŝumperk. Mi pensas ke ĉehaj esperantistoj eblos esplori la patrimonion de J.Kocourek, speciale la muzeo Esperanto en Svitavy kaj prezenti al vi novaĵojn pri J.Kocourek. La urboj Ŝumperk kaj Svitavy havas esperantistajn klubojn kaj troviĝas en la ĉehan regionon kie vivis kaj agis Jozefo Kocourek. Por vi, mi aldonis la albumon : Kocourek-Esperantaj sigelmarkoj (glumarkoj) www.ipernity.com/doc/m.vochin/album/601357 . Detalajn informojn pri Josef Kocourek vi trovos ĉe : cs.wikipedia.org/wiki/Josef_kocourek_(spisovatel) .