L a unua meso en esperanto en Kongo DR

Antaù kelkaj jaroj, neniu estis certa ke Pastro Duilio Magnani atingus Kongon. Tiu revo realighis la 7an de marto 2008. Je preskaù 19:15, Bruxel Airlines atingis la Internacian flughavenon de Ndjili (tiel estas nomata la flughaveno de Kinshaso). Kelkaj esperantistoj atendis senpacience la ekapero de pastro Duilio kiun ili konis nur per la foto. Jen ekaperis Pastro Duilio kaj neesperantista D-ro Renato Berti. Mi direktighis al ili kaj ni frate kaj entuziasme brakumis unu la alian kvazaù ni jam kunvidighis. Je kelkaj metroj starigis kelkaj esperantistoj kiuj sintenis banderoloj kun bonvena mesagho al niaj vizitantoj.
Elirinte la flughavenon, ni direktighis al "Centre Lasalien" (katolika gastejo) kie niaj du fratoj kaj patroj restadis ghis merkrede la 12an de marto.
Grava kaj granda evento
Dimanchon la 9an de marto okazis en la preghejeto de "Centre Lasalien" la unua meso en esperanto en Kongo celebrita de Pastro Duilio. Trideko da e-gefratoj partoprenis la meson kun granda entuziasmo kantante en esperanto "Ave Marie laùtvoche je la fino de la meso. Granda estis la ghojo por ni chiuj. Nova e-aero naskighis en Kongo.
Ni notu ke antaùtagmeze, nia karega pastro kuncelebris lokan meson en la paroko Sankta Petro kun la chefepiskopo de Kinshaso, Mons. Laurent Mosengwo. La okazo estis taùga post la meso prezenti esperanton kaj Kongolandan Unuighon Katolikan Esperantistan (KUKE) che la Episkopo. Ni estis invititaj de la sekretario de la Episkopo prepari la dokumentojn (statuto, ...) pri KUKE.

Ghis ilia foriro merkrede, malgraù la "sufoka varmego", nia karega pastro Duilio kaj nia amiko D-ro Renato Berti ghuis agrablajn momentojn en Kinshaso.
Ilia vizito estas memorinda kaj neforgesebla por ni konganoj.
Dankon al pastro Duilio kaj al D-ro Renato. Ili estis tre afablaj.

Jean Bosco MALANDA, Prezidanto de KUKE

Landa Reprezentanto de IKUE en Kongo