Mia vojagho al Bujumbura/Burundio okazis kadre de Afrika Esperantologia Semajno organizita de Kultura Centro Esperantista. La esperantologia semajno okazis ekde la trian de januaro ghis la sepan. Gvidis la semajnon Prof. Giorgio Silfer el Svislando. Tre interesa semajno pri la e-literaturo, la e-historio, la e-lingvistiko. Tre etosaj momentoj kun kongolandanoj, ruandano (e-pastro) kaj burundianoj.

De Kinshasa al Bujumbura

Tre longa vojagho. Burundio estas limlando oriente de Kongo. Do, mi devus trapasis la orientan parton de Kongo kie pro etnaj situacioj la milito kelkefoje furiozas. Tamen, mi decidis atingi Bujumburon por partopreni la esperantologian semajnon. Pro manko de aviadilo kiu devus konduki min ghis al la Bukavu kiu estus la plej prokima koga provinco al Bujumbura, mi trapasis tra Goma, tre proksima de Ruando. Mi atingis Goma-n meze de la trian de januaro. Mi atendis ghis la 18an por shipi la tutan nokton por  atingi Bukavu-n matene. De tie mi veturis al Bujumbura trapasante la urbon Uvira.

Post la esperantologia semajno, mi revenis al Goma kie mi gvidis e-seminarion kaj kunvenis kun katolikaj e-gefratoj kadre de Kongolanda Unuigho Katolika Esperantista (KUKE) kies respondeculo mi estas. Tie mi ankaù rekontighis kun la orfaj infanoj, kelkaj inter ili estas subtenataj de katolikaj esperantistoj el italio. Mi manghis kun la infanoj; la infanoj preghis kun mi en esperanto (tio estis vere mirinda, la infanoj preghis Patro Nia, Ave Maria, ... en tre bona esperanto); mi donacis kelkajn kongajn frankojn al la infanoj kiuj certe antendis multe de mi; mi parolis kun iu vidvo kies la edzo forpasis dum la milito.

Chiuj, aùdante ke la landa reprezentanto de IKUE estas surloke, chiu prezentighis kaj chiu prezentis siajn plendojn. La etoso estis varma sed kortusha.  
Ni tute esperas ke kun niaj karitataj projektoj kadre de KUKE, ni povos dolchigi kelkajn prezentitajn plendojn, dolchigi la la situacion de kelkajn infanojn kaj kial ne de kelkajn vidvinojn.
La orienta parto de Kongo tre bela kun siaj lagoj, montaro kaj volkanoj.
 
Estas substrekinda ke chie mi rekontighis kun esperantistoj kiuj faciligis mian vojaghon. Dank'al esperanto, mi vojaghis trankvile.
 
Jean Bosco MALANDA