Certe vi memoras pri la rakonto pri Bob kiu estis ek kaj fulme operaciita ĉar ĉefveno en sia korpo estis parte blokita kaj devis esti denove plilarĝita?
Eble, mi ne scias, sed mi nur pensas tion, vi de tempo al tempo demandas al vi mem: ”Kiel fartas Bob?”
Nu estas facile por respondi; “Bob fartas bone”! Ne simple bone sed tre bone. Li trovis novan freneziĝon en vivo kaj okupiĝas pri ĝi ĉiun tagon.

Post la operacio, li decidis plifortigi la ekzercadon kiu devas zorgi ke li maldikiĝu pli. Do, ĉiun tagon li promenadis kaj daŭre promenadas 2 horojn kaj pli. Ĉiun tagon inter 10000 kaj 15000 paŝojn kaj ĉiu paŝo forprenas iomete de la graso kiu estis tro en la korpo de li.
Bob preskaŭ ĉiam promenadis tutsola kaj por instigi sin al gaja promenado, li ofte kantis dum li faris tion. Simplaj kantoj kiujn li memoras el tempo de juneco. Pri bela naturo kaj sanaj birdoj aŭ la kantoj kiujn li lernis en baza lernejo kaj kiu rakontis pri la heroaj kavalieroj kiujn Flandrio riĉis antaŭ multaj jaroj. La kavarlieroj ne plu ekzistas kaj estas anstataŭitaj de demagojoj kiujn oni nomas politikistoj. Mi ne scias ĉu ekzistas kantoj pri heroaj politikistoj nuntempe, mi nepre devas demandi al Bob.
Nu, ne lasu nin detrui la feliĉon de la tago per rakonti aŭ kanti pri politikistoj.

Bob do ofte kantis dum promenado kaj iun tagon li pasis ĉe muzikvendejo 'Crescendo'. Li haltis por rigardi al la montrofenestro kaj kio estas en ĝi kaj demandis al si mem; “Kial mi neniam lernis muzikon?" Li rigardis al la partituroj kiuj kuŝis en la montrofenestro, vidis la notojn kiu indikas kiel muziko devas esti ludata kaj li komprenis nenion pri ĝi.

Kiel juna knabo Bob kantis en ĥoruso, eĉ pli li havis voĉon tiel bela ke li estis ĉiam la solisto kiu devis prezenti la kantojn. Li bone memoras ke la ĉefo de la ĥoruso vizitis liajn gepatrojn kun espero konvinki ilin, sendi Bob al la direkto en kiu li povis valorigi la belan voĉon. Bedaŭrinde la gepatroj nur vidis estonton kiel laboristo por Bob.Ili konsideris kiel ne ĝuste ke filo de laboristoj volis esti io alia ol laboristo.

Ah ja, Bob havis du aferojn en vivo kiu vere interesis lin, verki belajn tekstojn kaj kanti. La gepatroj revis nur pri persono pli kiu havas salajron kiun oni pergajnas en fabriko.
Mi jam rakontis ĉu, ke Bob ĉiam verkis, ekde junaĝo. Estis kiel malsano kiun li ne volis malhavi. Estis periodo ke li verkis ĉiun semajnon rakonton aŭ poemon, sed same estis periodo de griza nebulo en kapo kaj dum monatoj neniu rakonto anonciĝis.
La kantado estis alia problemo. Dum la jaroj en fabriko Bob kantis ofte dum li poluris la stultajn diamantojn. Ŝlifi diamanton estas tasko kiun oni povas doni al simio sen kapo. Estas plejofte tre ege teda laboro kaj iom da kantado rapidigis la tempon kiun li devis pasi en fabriko. Nu, ne ke la estroj aplaŭdis lin. Ofte ili plendis ke ili ne kapablis koncentriĝi kiam Bob kantis, ankaŭ ĉar ofte kolegoj komencis kunkanti kun li.

Al tiuj aferoj Bob pensis kiam li rigardis al la partituroj. Mozart li legis kaj Beethoven, Wagner kaj Jean Sibelius. Momenton, tiu Sibelius. Bob ne tuj sukcesis alvoki muzikon en sia kapo de Sibelius. Li devas lerni pri tio, li devas lerni muzikon.

Hejme Bob sendis mesaĝon al la akademio de Antverpeno. “Estimata, mia nomo estas Bob, mi havas 67 jarojn. Ĉu mi povas lerni muzikon en via akademio. Respektplene via Bob”!
6 semajnoj poste li daŭre ne havis respondon.
Li prenis poŝtelefonon kaj alvokis la akademion. Montriĝis ke neniu legis lian mesaĝon kaj bedaŭrinde ne plu estas loko en la akademio.
Bob daŭrigis la esploron por trovi lokon kie li povus lerni muzikon kaj jam ĉe la 4-a adreso li bonŝancis. La akademio en najbara vilaĝo de Antverpeno havis lokon por li.
La saman tagon li biciklis al Berchemo, la vilaĝo apud Antverpeno al la akademio.
Afabla viro diris ke li devis havi paciencon, ĉar la virino kiu prizorgas enskribojn momente ne estis ĉe sia loko.
Bob klopodis diveni kie ŝi povas esti kaj li haltis ĉe rezulton, ke plej verŝajne la virino simple vizitas necesejon. Kontenta pri sia logikeco en pensado, li komencis legi la afiŝojn kiuj ornamis la muron de la atendejo.
La virino, specialisto pri enskribiĝo aperis kaj tuj Bob povis sidi ĉe ŝi al labortablo por informi ŝin pri sia adreso, naskiĝtago kaj pli de tiuj informoj kiujn oni ĉiam petas al homoj kiuj volas fari ion en vivo.
“Kian instrumenton vi preferos ludi”, demandis la virino. Bob entute ne atendis tiun demandon kaj anstataŭ respondi, li prenis grandan guton da aero el la oficejo de la akademio.
Fine li respondis; ”instrumento ĉu?” Kaj li haltis por pripensi siajn saĝajn vortojn. Bob neniam pensis pri instrumento, li nur decidis lerni muzikon, do, re, mi, fa, sol kaj pli de tiuj notoj kiujn homoj povas indiki sur folion da papero kaj - - - damne jes, aliaj homoj ludas per instrumento. Fulmis tra lia kapo la diversaj bildoj, Bob ĉe piano, Bob ludante trumpeton, Bob kun gitaro, Bob kiu havas kastanjetojn en manoj, sed ne unu el la bildoj vere plaĉis al li.
“Ne plu restas multaj ebloj por elekti - diris la virino - momenton, ĉar vere vi estas malfrue por enskribiĝi. Jen mi daŭre havas lokon ĉe Gilda, ŝi instruas harpon kaj ĉe Tom kiu instruas klarneton.”
“Gilda - ne vere estas plaĉa nomo en la pensoj de Bob kaj harpo - jen li memoras malbonan ŝercon pri gejo kiu ludis harpon, sed la artisto tiel bone rakontis la ŝercon ke Bob neniam forgesis ke rilatis pri viro en flava kostumo kun purpura harpo kiu ĉiam diris hupsakeo, hup!
Ne, certe li ne elektas harpon. Ne ke li pensas ke ĝi estas instrumento de gejoj, kaj ankaŭ ne, li supozas, ĉar la instruistino nomiĝas Gilda. Vidu, la bildo Bob kiu ludas harpon, ne plaĉis al li kaj do firme kaj konvinke Bob diris; mi elektas sendube kaj senhezite klarneton!”

La saman tagon, vespere je la 7-a horo Bob eniris la klasĉambron kune kun 14 aliaj homoj por lerni muzikon.
La leciono komenciĝis per rakontoj pri Guido van Arezzo kaj la Guidona mano, gregoria muziko,sed ankaŭ pri klavarskribo kaj grafikaj partituroj. La matematiko de la muziko, la diversaj sonoj kaj jes ankaŭ la notoj kiuj en Belgio nomiĝas pro la multjara subpremado de la francoj, daŭre nomiĝas do, re, mi, fa, sol, la kaj si. Per tio ni kreas belan problemon ĉar en aliaj landoj, krom Francio evidente, oni parolas pri c, d, e, f, g, h, i.

La unua leciono ege plaĉis al Bob kaj kiam la instruistino demandis ĉe fino, ĉu iu havas demandon, Bob tuj levis la fingron por scii ; “ĉu ekzistas iu formo de akuzativo en muziko” Per tio li vidis kiel la vizaĝo de la instruistino ŝanĝiĝis al “ Mi havas frenezulon en klaso”.
Ĉiun ĵaŭdon vespere Bob nun diligente sekvas instruadon pri sonoj kaj notoj.

Semajno post enskribiĝo li interkonatiĝis kun Tom Daans la instruisto pri klarneto. Plej afabla viro kiu per koro klarigas pri la sekretoj de klarnetludado.
Li konvinkis Bob pri la beleco de la sonoj de klarneto kaj nun Bob ludas kaj ekzercas ĉiun tagon dum horo kaj pli. Denove li spertas la belajn tagojn lerni ion, kiel siatempe kiam li studis Esperanton.
Feliĉe neniu diris al Bob ke muziko estas facila kaj rapide lernebla aŭ ke ludi klarneton estas bagatelo. Muziko havas multajn formojn de akuzativo pri kiu Bob certe devas studi multajn jarojn, sed ĉiun ĵaŭdon li saltas sur biciklon por studi pli pri muziko. La “solfege” iĝis plaĉa parto en la vivo kaj Bob jam ne plu koleras kontraŭ la francoj ke ili subpremis la landon en kiu li vivas. Nur kiam li aĉetas partiturojn, li konfrontiĝas kun tiu franca idiotismo, sed li solvas tion per lernadi la du sistemojn.

La klarneton jam zorgas ke li havas inflamon ĉe polekso kiu de tempo terure dorloras. De tempo li apenaŭ plu povas malfermi la buŝon pro doloro ĉe vangoj kaj dentoj. La lipoj ne plu kapablas kisi dolĉe. Sed Bob fajfas pri tio ĉi kaj ĉiun tagon iras al la subtegmentejo kie li ekzercas la arton de klarnetludado. Li plilongigis la promenadojn por plifortigi la pulmojn kaj dume li kantas pli por plifortigi la muskolojn de la buŝo.
Neniam doloro estis tiel agrabla, kaj la “akuzativojn” de muziklernado li akceptas kun plezuro.
La revon iĝi iam virtuozo, li tenas kiel grandan sekreton, sed la bildon, Bob starante sur scenejo ludante klarneton, neniu povas forpreni de li.