"Iu fabelo kiun vi ne devas preni grave"

Iun tagon, longe antaŭ la homoj scias tion, la bestoj parolas ĝuste kiel ni homoj. Kio okazis mi ne scias, sed nun la bestoj ne plu parolas aŭ devas esti ke ili uzas aliajn lingvojn ol ni.
Nu, mi fakte ne volas paroli pri la fakto ke bestoj parolas, ĉar ne estas grava ĉar iel ajn, kiel ili nun faras sonon ni komprenas neniom el ili. Nu, almenaŭ mi ne komprenas unon joton de tio.

La testudo estas tre fiera besto, kaj fanfaronis ĉiam ke ĉio kion ĝi faris estis la plej bona. Ĉiuj aliaj bestoj diris “jes vi estas la plej bona” se nur estas por ne deklari sin kontraŭ tiu kiun la testudo diris. Ĉar vidu la testudo havis fieregon alta kiel turo.
Sed al la leporo tiu perdis al li el la gorĝo kaj en iu tago li diris al la testudo ; Vi povas pensi ke en ĉio vi estas la plej bona, sed mi ĵuras ke mi plej rapide kuras ol vi.
Estas longa tempo pasinta kara leganto, kaj mi ne scias kiel rapide testudo kuris kaj ankaŭ pri leporo mi ni konas la rapidecon.
La testudo tuj akceptis la provokon kaj li tuj volas konkursi kun la leporo.
“Ni foriru ĉi tien al la blua arbo (do vidu kiel longe tiu estis antaŭ nia tempo ĉar kiu el vi konas bluajn arbojn) kaj ni kuras ĝis la flavaj arboj. Konsentite!”
La leporo mezuris la distancon kaj pensis pri si mem “diable tiu estas tiel mallonga ke mi eĉ ne povas veni al plej granda rapideco. Ĉu la testudo ne scias ke mi estas la plej rapida el ĉiuj kiuj vivas en la arbaro?”
Li diras bone kaj la du kontraŭuloj metis sin pretaj al la blua arbo. La strigo estas la arbitracianto ĉar li povas flugi kaj krome, li estas saĝa kaj honesta.
“Mi kalkulas ĝis 3 kaj vi foriras, ĉu bone?” Kaj al jeso de ambaŭ li komencas kalkuli :” de la 3 kaj 2 kaj 1 kaj ek”.

Je la kalkulo de 2 la testudo jam estis for ĉar li ankaŭ ne estas tute honesta kaj brava ĉar li estas tiel.
La leporo vidis ke la testudo stumblis kiel olda viro kaj tuj la leporo havis kompaton por li. Ho, ho, ho, li diris al si mem, kiu estas tiu. Li apenaŭ povas teni sin rekte. Kompatinda knabo!
Anstataŭ kuri la leporo etendis sin al dekstre kaj al maldekstre kaj diris al la publiko “Ho kiel laca mi estas. Mi unue devas dormi.” kaj li iris al granda ruĝa arbo kiu donas belan ombron. Li metis sin sub la arbo, rigardis al la stumblanta testudo, mezuris kiel longe li povas dormi kaj metis sian kapon en la dolĉajn herbojn.

Li preskaŭ tuj dormis dum la testudo padelis kaj ŝvitis je ĉiu paŝo kiun li faris.
Baldaŭ li sonĝis la plej belan historion kiun vi povas imagi. Li sonĝis ke li kisas la belegan Ebufrazia kaj ke li donis al ŝi la plej bonajn karotojn kiujn li povas imagi. Estas tiam bela sonĝo kaj li daŭris tiel longe, sed al iu momento li vekiĝis kaj plilongigis sin. Sed tiam li vidis la testudon kiu preskaŭ estas je la fino de sia kalvaria vojo. La leporo ekŝaltis kaj kun alta rapideco li kuris al la fino de la kunkurso.
Je unu nazlongeco li estas maltro rapida. La testudo gajnis. Preskaŭ la leporo volas fari grimacojn, sed tiam li pensas al la sonĝo kaj li diris gratulon al la testudo ĉar vere ĝi estas la plej rapida de ambaŭ.

Longatempe testudoj pensis ke ili estas rapide. Longatempe ili pensas ke ili povas venki la leporojn, sed tio estas ĉar la leporoj estas tiel moderaj kaj neniam kuris al testudo.