Mi bonvenigas vin al la nia 84-a kongreso de SAT



Sarajevo estis por mi, kiel juna knabo, la loko kie oni mortpafis arkidukon
Franz Ferdinand. Poste ĝi estis, parto de Jugoslavio kaj tiam estis la terura
milito kiu kaptis la atenton de la mondo. Mi memoras ke tiam mi ricevis
preskaŭ ĉiun tagon retmesaĝon de persono kun informoj pri kio okazis ĉi tie. Mi
memoras ke de tempo mi tradukis la informon al mia denaska lingvo kaj sendis ĝin
al gazetaro. Feliĉe, milito finiĝis kaj Sarajevo iĝis, almenaŭ por mi, unu el
tiuj multaj urboj en Orienta Eŭropo.


Pasintan jaron, kiam mi revenis de SAT-Amikara kongreso en Hiliono, mi ricevis
mesaĝon sur mia portebla telefono. Estis invito havi SAT-kongreson en Sarajevo.
Mi tuj pozitive respondis kaj kiel kutime mi kopiis en mia mesaĝo la adreson de
Vinko.


Mi daŭrigis mian vojon kaj mian vivon laŭ plano kaj pensis pri la promesoj kiujn
mi faris al Rodica Todor, la prezidantino de OKK en Braŝovo. La tempo pasis kaj
ni travivis bone organizitan kongreson en Rumanio, kie jam aliĝis kelkaj homoj
al nova kongreso de Sarajevo. Ĉiu en Plenum-Komitato estis kontenta. Vinko
revenis de Braŝovo kun manoj plenaj je laboro, Tereza Sabatier iom post iom
transdonis siajn taskojn al Franjo Leveque. Fakte la ĉielo de SAT estis tiel
blua kaj plene de prospero kiel mi neniam spertis dum la jaroj en la 21-a
jarcento.


En oktobro 2010, tiu blua ĉielo iĝis profunde nigra por mi, kiam mi legis
mesaĝon el Skotlando de Ed Robertson. Mia plej kara amiko David Kelso malaperis.
Mi ne plu funkciis dum semajnoj kaj la mesaĝoj kiujn mi sendis al amikoj rilatis
nur David. Mi pensis tage kaj nokte al mia bona kamarado kaj sentis nekredeble
malbona.


Feliĉe, mi havis miajn laborojn ene de SAT. Multaj mesaĝoj iris tra la reto
inter Tereza kaj Franjo pri financoj kiuj pliboniĝas. Venis mesaĝoj el Sarajevo
kaj proponoj direkte al OKK de nia Arturo, kiu kiel ĉiam bone pensas antaŭ sendi
respondon. Fakte estis grava por mi la amikeco kiun ni havas en Plenum-Komitato.
La laboro por Sennaciulo zorgis ke mi restu aktiva ĉar fakte mi volis fari nur
unu aferon, sidi en seĝo kaj pensi pri David.


Mortis nia karega kamarado Gerardo Lieblang kaj eble tio vekis min el letargio?
Mi reordigis vivon, faris skemon pri horoj kiam mi laboras kaj horoj kiam mi
faras utilaĵojn kiuj agrabligas la vivon kaj mi konstatis ----- ke jam estis
junio.


Sarajevo jam proksimiĝas. SAT-kongreso jam proksimiĝas.


Kaj jen vidu nun, ni estas ĉi tie. Ni ne estas multnombraj. Ni jam plurajn
jarojn ne plu estas multnombraj dum SAT-kongreso. Estas tempo, ke ni diskutu pri
tio.


Evidente estas la internacia ekonomia malvigleco kiu ŝanĝis multon pri la vivo
de la laboristo. Estas interreto kiu respondecas ke ĉiun horon de la tago ni
povas havi kontakton kun amikoj ĉie en la mondo, ĉu pere de mesaĝoj aŭ pere de
skajpo, kiu ebligas senpagan telefonadon. Tamen, ni ne forgesu ke ne ĉiu homo en
la mondo posedas komputilon aŭ interreton, ĉar daŭre la plejmulto de homoj en la
mondo estas malriĉa. Estas malfacile kontrolebla, sed laŭ ciferoj kiujn mi
havas, estas pli da homoj kiuj vivas en malriĉeco kaj ekstrema malriĉeco, ol
homoj kiuj vivas dece, iom komforte. 20% el homaro posedas pli ol 80% de la
riĉeco. Tio estas la plej simpla reala cifero por montri malegalecon en la
mondo.


Okazas foje lastatempe ke homoj demandas: Kion faras SAT? Nu, SAT, la asocio
faras nenion, krom grupigi progresemulojn, konsciajn homojn el la mondo kaj
plenumi sian statutan celon, al vi ĉiuj konatan, mi supozas.


SAT ne forigas malriĉecon, ĉar tio ne eblas, sed SAT ja estas internacia asocio
kiu ebligas homojn diskuti pri problemoj kiuj rilatas laboristojn en la tuta
mondo. SAT estas multe pli ol tiuj sociaj forumoj kie la riĉuloj kunsidas por
diskuti pri la sorto de malriĉuloj kiuj rajtas veni ĝis la pordo de la forumo,
sed ne povas eniri pro manko de mono por pagi la enirprezon. En la socia forumo
de SAT - niaj kongresoj, ĉiuj estas bonvenaj, ĉu membroj, ĉu amikoj
aŭ vizitantoj. Kaj ĉiuj povas kundiskuti, proponi, agadi. Ni ne organizas
kermeson de riĉuloj, de ŝajnprogresemuloj kiuj mansvingas al la senhavuloj kiuj
rigardas de malantaŭ la drato al la amaso, kiu venas en ilia lando por decidi
pri tio, kion ili ne komprenas.


Ni ne estas tiuj riĉaj homoj, ni estu konsciaj homoj. SAT estas asocio kiu
konsciigas siajn membrojn, por ke ili povu partopreni la socion kun plia kono ol
la ĝenerala homo, pri la mondaj problemoj kiuj devas esti solvitaj. Rekoni la
problemon estas la duono de la laboro al solvo.


Mi iom timas ke la malmultnombro en SAT trovas sian kaŭzon en la indiferento de
homoj por ĉio kio okazas en la mondo. Homoj, mi ege timas, preferas sekvi la
grandan fluon, fluon kiu nun nomiĝas neo-liberalismo, la akcepto de tio, kio
alportas al la laboristaro nur malbonon.


Ni, SAT-anoj havas la taskon diskuti kun la homoj kiuj elektas la facilan vojon
de indiferento. Sed estas pli. Ni devas havi kuraĝon por levi demandojn. SAT ne
povas endormiĝi kaj esti grupo de intelektuloj kiuj sidas kaj parolas nur pri
'partikularismoj' inter si, ĉar per tio ni ne ŝanĝos la mondon. Ni devas havi la
kuraĝon fari al ni demandon: kiuj estas la projektoj de SAT kiuj tuŝas la
eksteran mondon? Ĉu tiuj projektoj ekzistas kaj se ne, Kial NE? Ni gajnas nenion
diskutante pri unu vorto kiu estas en statuto. Ni devas krei projektojn kiuj
tuŝas la laboristaron kaj kredu min, la laboristaro estas pli ol unu tendenco,
estas pli ol unu flago, estas pli ol nur unu slogano. Ni ne povas nomi nin
progresemaj kaj samtempe resti kun ideoj el la pasinto. Antaŭen ni devas iri.


Ni havas kongreson en tre signifoplena urbo. En Sarajevo, la urbo kiu scias,
kion signifas Feniksa elcindriĝo. Re kaj re ekstari kaj batali por ne perei.
Batali por venki la malbonon.


SAT venkis la diablon de la financa krizo, do nun ni havu la tempon kaj kuraĝon
batali kontraŭ la indiferento, kontraŭ la fluo kiu sekvas la facilan vojon de
nescio. Nia asocio SAT festas nun sian 90-an jariĝon. Ni havis tempon por
ekzerci, ek de nun venas la seriozan laboron. Ni batalu por solidareco, por
konsciigo de la homoj kaj por egaleco kaj respekto. Havu, miaj karaj amikoj,
belegan kaj fruktodonan kongreson.