antaŭ minuto - la 9-an de aŭgusto 2011 je la 5-a 45 posttagmeze mi ricevis tekston pri papago, sed mi ne bone komprenas la tekston. Eble iu povas klarigi pri kio temas?

Kio estas Silfer. Mi memoras ke estis siatempe komikso, desegnostrio pri vakero kaj la ĉevalo de la vakero nomiĝis Silfer, sed nun rilatas pri papago. Stranga koincido. Mi ne sciis ke tiu nomo estis tiel populara ke oni donu ĝin al ĉiuj specoj da bestoj.


Izola esperantisto deziris aĉeti papagon, kiu parolas nian lingvon por iom pratiki konversacion. Li do iris al la konvena butiko kaj petis la vendistinon montri al li aĉetotajn papagojn.

Li: Kiom kostas tiu maldekstre?

Ŝi: Nur 5 Eŭro, ĉar ĝi ne mastras la akuzativon.

Kaj kiom kostas tiu dekstre?



10 Eŭro . Ĝi flue parolas sed uzas neologismojn.

Kaj kiom kostas tiu belkolora?

500 Eŭro !

Kial tiom alta prezo? Kion ĝi kapablas fari?

Verdire, mi ne scias kion ĝi kapablas, sed ĉiuj aliaj ĝin nomas Silfer …