Mia amiko Viktoro skribis en sia blogo sekvajn vortojn: Mi tre ŝatas legi tekston de verkisto, kies voĉon mi bone konas. Kiam tio okazas, mi ne legas per mia interna voĉo sed aŭdante la verkistan voĉon. Tiam, lia aŭ ŝia voĉo ŝajnas tute reala, kvazaŭ mi aŭskultus radioelsendon.



La frazoj gravurigis post kelkfoje legado en cerbon mian.



Nekredeble plaĉas al mi tekstojn de Louis Paul Boon. Eble la sola flandro kiu maltrafis Nobelpremion, kiujn li plene meritis.

Li estis social-engaĝita verkanto kaj li sciis kiel homoj vivas. Homoj kiel li, kiuj estas simplaj laboristoj.


Profesie farbisto de fasadoj, li iĝis iom post iom konata kiel verkanto kaj ankaŭ pro fakto ke li aperis sur ekrano de televido kiu en tiu tempo estis juna kiel freŝa knabino en herbejo.


Louis havis rubrikon en la gazeto kio estas konata kiel "Boontjes". En ĝi li komentis la ĉiutagan vivon. Homoj aĉetis gazeton por legi Louis. Post lia morto oni libroigis la "Boontjes" kaj mi tuj aĉetis ĝin por ke mi ĉiam povas gustumi ĝin.


TAMEN! Mi memoras la komenciĝo kiam mi legis Louis. Mi ĉiam aŭdis la voĉon de Louis kaj ho ve! li havis teruran voĉon. Nazalan voĉon kaj li malrapide parolis, iom dialekte.


"Ni devas piedbati la popolon konscio"! diris Louis iun tagon, sed mi volis nur piedbati lian postaĝon. Lia voĉo estis tiel teda kaj terura ke mi apenaŭ eltenis. Kiam mi legis tekstojn de li, mi konstante aŭdis lian voĉon kaj mi devis flankenmeti la libron.


Mi klopodis ŝtopi al mi la orelojn, sed ne helpis, Louis paroltedigis kun sia nazala voĉo kaj mi devis preni alian libron.


Iun tagon mi ricevis de amikino, libreton de Louis. Maldikan libron, kiu estis eldonita je nur 500 ekzempleroj. Mi devigis min legi. Mi devigis min ne aŭdi la voĉon de Louis kaj imagu - mi sukcesis. La enhavo de libreto estis tiel interesa, tiel fajne verkita, tiel elokvente verkita, ke mi fermis la libreton post horo da legado trafoliumante la lastan paĝon.


Mi prenis la aliajn verkojn de Louis kiujn mi aĉetis dum la jaroj kaj ne plu povis halti. Mi sukcesis ne plu aŭdi la voĉon de Louis Paul Boon. Mi kapablis legi el verkaro de la plej bona Flandra verkanto iam.


Kiam mi legis la tekston de amiko Viktoro, mi koleretis - iomete nur. Mi kopiis la tekston kaj metis ĝin sur dura disko. Eble, ne konscie, mi volis detrui la tekston kiu revekiĝis la fantomo de la voĉo de Louis.


Kion fari? Mi prenis libron de Louis kaj jam aŭdis la voĉon, tedan, nazalan, iom akran kaj mi ŝanĝis ĝin por libro de Edgar Hilsenrath, pri kiu mi ne scias kiamaniere li parolas.


Mi volis iom puni Viktoro-n kaj registri mian voĉon. Laŭtlegi la tekston de Viktoro kaj meti tion sur mia blogo por ke li sciu kiel oni povas dolorigi per voĉo, aliajn homojn.

Sed imagu, certe Viktoro estas afabla homo, do mi ŝanĝis planon kaj iris al propra blogo al



La voĉo de Louis denove malaperis, mi denove povis gustumi la vortojn de li skribitajn.



Ne ĉiam necesas aŭdi voĉon de verkanto Viktoro. Ĝustumo la belecon de vortoj kiujn ni en taga vivo malofte uzas.La vortoj kaj frazoj el literaturo kiuj priskribas la radiojn de suno aŭ luno. La humideco de herbejo dum maja mateno.

Imagu biblioteko kie aŭdeblas la bruon de verkantoj kiuj, ĉiuj plej elokvente laŭtlegas el propra verkaro kaj plej aŭdebla la voĉon de Louis Paul Boon. Ho jes, mi vere esperas ke ĉiu leganto interkonatiĝas kun la beleco de verkaro de Louis, sed mi eĉ ne volas puni la malamikon per aŭdigi al li la voĉon de la talentulo, kiu Boon estis.