Eble estas la tempo de la jaro, aŭ ĉu io en aero? Mi ne scias, sed mortas iom tro da homoj ĉirkaŭ mi. Amikoj kiel Gerardo aŭ konatulino kiel Raymonde Kums.

Ho, certe vi ne konas ŝin. Raymonde estis najbarino de mi. Afabla virino kiu regule pasis ĉe mia domo kiam ŝi iris aŭ revenis de la vendejo kiu troviĝas en apuda strato. Ŝia edzo jes, li estas konata en mondo de Esperanto. Li nomiĝas Christian Declerck kaj onidiro estas ke li estas la plej bona gramatikisto kiu esperanton riĉigas. Li mem verkis brilajn librojn kiel interalie "Spitaj - kiel hidrago" aŭ lia poemaro "Ŝirpecoj".

Christian kaj Raymonde estas aparta paro. Intelektuloj ili estas. Mi kutime uzas vorton intelektulo iom moke, por indiki tiujn, kiuj pensas ke ili pli valoras ol ordinaruloj kiel mi. Sed ne en nuna kazo. Christian kaj Raymonde estas intelektuloj. Homoj kiuj pensas pri vivo laŭ ilia propra maniero. Nek li, nek ŝi juĝas homojn jam tio fariĝas ke ili estas aparta paro.

Kutime, kiam mi renkontas ilin estas li kiu parolas, kun milda voĉo esperantlingve, ĉiam. Mi lernis esperanton ĉe Christian. Mi apenaŭ kuraĝas diri tion, ĉar vidu, li estis brila instruisto kiu klopodis enkapigi ĉe mi kaj centoj da lernantoj kiuj pasis tra lia klaso la gramatikon. Onta, inta anta. Igi kaj iĝi kaj jes pri akuzativo kiun mi tro ofte perfortas en mia malzorgo per kiu mi verkas.

Mortis antaŭ semajno Raymonde. Kun aliaj esperantistoj ni interkonsentis ke ni devas partopreni la funebradon. Nu devas, oni devas nenion krom spiri por ne mortofali. Ni iris al funebrado pro respekto por Christian kaj jes, kvankam ŝi certe ne plu vidis, ankaŭ pro respekto por Raymonde.

Mi ne jam havas aĝon ke mi iros al funebro kun espero, ke poste aliaj kiuj travivas, venos al la mia. Fakte se mi mortus kaj neniu venus al funebro, mi plene prifajfus. Neniu scias tion, ĉar ĝis nun ne jam eblas havi kontakton kun mortintoj, sed kredu min, mi prifajfus.

Mi pensis pri tio kiam ni sidis en la bela salono kie okazis la ceremonio por adiaŭi Raymonde. Eble mi devas skribi paperon en kiu mi petas ke neniu venu al funebro kiam mi mortas. Mi jam uzis ĉiujn vortojn dum la vivo, jam multe tro parolis kaj diris sensencajn aferojn. Eble mia funebro devas esti plena silento. Silento al kio mi neniam kapablis.

Christian parolis pri Raymonde dum 25 eble 30 minutoj. Li rakontis, per plej belaj vortoj al li kutimaj, pri la edziĝo. Mi havis larmojn en okuloj pro tiom da beleco. La salono havas grandegajn fenestrojn kiuj permesas rigardi al parko. Mi vidis kiel arboj verdiĝas. Ne jam estas folioj, tiel rapide arboj ne estas en Antverpeno en komenco de aprilo. Ne ili estas iom pensemaj, eble ĉar ili ornamas la kremaciejon. La arboj verdecis nur. Daŭre oni vidis la branĉojn iom malhelajn pro pluvo de hieraŭ kaj verdeco ĉirkaŭe. Jam estis arbustro kun floroj. Blankaj floroj kiuj donas esperon al tiuj kiuj ne jam mortis. La suno puŝis sin tra ne tro pezaj nuboj kaj donis vualan lumon. Mi ne konas la koloron sed mi pensis ke estis bruna, iomete bruna? Ĉu bruna aero ekzistas? Eble estis flava kaj pro la vualeco mi misis en nomo de la koloro. Estis belega koloro kiu donis trankvilon kaj jes, respekton. Mi ne scias ĝis hodiaŭ ke ekzistas lumo kiu donas respekton. Jen vidu, ĉiun tagon ni lernas pli. La fruamatena lumo kiun mi ĉiam klopodas kapti per fotilo, donas viglecon kaj vespera lumo kun sia flaveca silento donas esperon ke en la mateno poste oni revekiĝas en bona sano. Plaĉas al mi lumo kaj koloroj, malgraŭ fakto ke mi estas daltonisto. Sed mi ĉiam pensis ke mi vidas pli da koloroj ol aliaj homoj, kaj nur ne konas la nomojn de koloroj.

Dum Christain rakontis pri bonkoreco de Raymonde, pigo metis sin sur muro kaj rigardis al la homoj en funebrejo kun brutaleco al kiu nur pigoj kapablas.

Virino antaŭ mi viŝis larmojn. Ankaŭ mi faris samon.

Kial mi larmis, mi demandis min. Mi ĉiam ploretas dum funebro, eĉ nun iom, apenaŭ okuloj malsekiĝis, sed ja malsekiĝis. Mi konis Raymonde kiel afablan najbarinon, kiel edzinon de mia instruisto pri Esperanto. Sed mi ne konis ŝin tiel ke mi devus plori. Strange.

Plej en komenco de sia parolo Christian diris ke Raymonde ne volis havi funebron en preĵejo, sed tamen, ke homoj venu por partopreni la momenton kiam la animo kaj la korpo disiĝas en ĉeesto de amikoj kaj parencoj.

Estis iom freŝa, la temperaturo de la ĝardeno ĉirkaŭ funebrejo kiam ni pretigis por iri al la loko kie oni ripozigis la cindron de la afabla najbarino.

Christian staris kun dorso rekta, serioze kiel li ĉiam estas. Li havas aspekton de heroo kaj tio li ankaŭ estas. La maniero kiel li adiaŭis la karan edzinon estis kiel heroo sur batalkampo. La batalkampo de la vivo.

Christian estas laŭ mi la plej kapabla gramatikisto en Esperantio sed ankaŭ filozofo kiu pensas pri la vivo kaj scias kiel oni adiaŭas kiu al li estas kara.

Malplaĉegas al mi partopreni funebradon. Ĝi ĉiam tro memorigas min pri nia morteco. Mi ĉiam kalkulas kiom da jaroj al mi eble restas kaj malplaĉas la ideo. Hodiaŭ mi havis alian senton. Mi scias ke mi ne plu vidos Raymonde kun sia durada ĉareto kiam ŝi revenos de la vendejo en apuda strato. Ek de nun mi vidos nur Christian kaj kiam li preterpasas mian domon kun sia kutima flegmo, la kapo rekta, afable salutante la homojn kiujn li konas, mi scias ke pasas heroo. Pasas viro kiu komprenas la vivon kaj ankaŭ la morton.



Hodiaŭ mi havis senton ke morto ne estas "saluton", eble estas "ĝis la revido"? Malcerteco de la vivo igos ĝin interesa.