Mortis nia kara kamarado, Gerardo Lieblang. Lia paĝo en ipernity: https://www.ipernity.com/home/gerardo-lieblang

Li estis ege, ege aktiva en kaj amegis SAT.
Mi skribos plu kiam mi povas reveni al komputilo post kelkaj tagoj.

La 26an de marto 2011 okazis la funebro de nia amiko. Jen la vortoj parolataj dum la funebro.

Mortis saga viro

Maloftas blankaj meroloj. Maloftas vere saĝaj homoj. Mortis nia kamarado kaj karega amiko Gerardo Lieblang. Li estis la blanka merlo, li estis la saĝa homo.

Ĉiam bonhumora, tamen iom silentema, li aŭskultis al homoj kaj kiam li parolis, li uzis saĝajn vortojn. Vundi homojn estis al li fremda, por tio li tro respektis homojn kaj iliajn ideojn.

Dum jaroj li luktis por la rajtoj kaj la bonoj de homoj kiuj havis handikapon, al kiu la vivo ne estis tiel favora ol devas esti. Preskaŭ pasie Gerardo parolis pri la asocio pri handikapulo en kiu li kunagadis. Li donis eblon al la asocio prezenti sin kaj la agadoj dum SAT kongreso, kiu okazis en la jaro 2007 en Antoni, proksima al la lumurbo Parizo. Poste li petis kelkajn paĝojn en la revuo de Sennacieca Asocio Tutmonda por havi dosieron kiu traktas la rajtojn de handikapuloj. Pli, li intencis denove trakti la problemaron de handikapuloj en nova dosiero.

Li kreis forumon en kiu homoj povis paroli pri handikapaj situacioj kaj problemoj. Lia granda forto estis ke li kapablis ligi diversajn socialajn ecojn al unu granda unuo. La homoj, la socio en kiu ni devas kune vivi. Sen juĝi homojn, sed per respekto por aliaj.

Tiel Gerardo estis. Li ne bezonis fanfaroni pri si mem. Modesteco estis lia plej favora maniero prezenti sin. Tamen li posedis la klerecon kaj inteligentecon por diskuti kun homoj de ĉiu socialaj tavoloj, ĉu riĉa, ĉu malriĉa, ĉu klera aŭ malklera. Homo estas homo por Gerardo kaj li alproksimiĝis ĉiun kun la sama respekto.

Ni povas havi nur bonajn memorojn al tiu kara amiko. Kiel li metis fotojn en interretan paĝaron de Ipernity por montri ke printempo venis en Parizo. Aŭ li metis ideojn en tiu paĝaro de Ipernity, ideojn kiuj de tempo provokis debatojn kiujn li partoprenis kun mildeco al li kutima.

Kiam oni havas la aĝon de Gerardo jam malaperas la unuaj amikoj pro morto kaj ĉiam kiam mortas amiko, ni haltas momenton kaj konstatas ke ni ne prenis sufiĉe da atento pri tiu persono. Ni ĉiuj okupiĝas tro pri nia propra NI kaj ne sufiĉe pri ni ĉiuj.

Ni adiaŭas hodiaŭ homon kiu estis riĉa laŭ meritoj. Maloftas blankaj merloj, maloftas bonuloj kiel nia amiko Gerardo Lieblang. Ni tenu lin en niaj memoroj. Ne nur lin sed ankaŭ lian bonecon por alia homoj, lian respekton por homo kaj naturo.

Ni perdis bonan amikon. Estas kun ĉagreno en koro ke ni devas adiaŭi lin.

Kun plej granda respekto mi salutas vin Gerardo. Havu trankvilon kiun vi meritas.

Sennacieca Asocio Tutmonda