Jam iom da tempo kelkaj homoj el Ipernity estas atakita de ĉiam la sama persono. Unu persono eĉ estas severe minacata per morto nur pro fakto ke ŝi loĝas en Usono kaj estas amikino de mi. Aliaj pro fakto ke mi lasas afablajn komentojn ĉe fotoj ktp.


Nun tiu sama persono metas foton de mi sur sia blogo kun indiko ke mi estas drinkemulo. La foto estis farita dum Esperanto Kongreso de asocio en kiu mi plenumas kelkajn taskojn kun celo helpi la asocion. Do ne nur rilatas pri mi sed ankaŭ pri la asocio. Ne rilatas nur pri mi sed pri aliaj personoj de Ipernity. Malgraŭ plendoj ĉe respondeculoj de Ipernity ĉi tiu persono povas daŭrigi sian detruan laboron. Mi nun eĉ ne volas paroli kiel ŝi klopodis detrui mian privatan vivon, mian familian vivon.


Mia demando nun estas ; kial Ipernity permesas ke ano sen problemoj minacas aliajn anojn de Ipernity.

Ĉu ni devas komenci dubi pri sekureco de Ipernity. Ĉu Ipernity volas krei rubujon en kiu ĉiu povas sen problemoj minaci homojn, fifamigi homojn? Mi apenaŭ povas kredi tion sed esperas ke baldaŭ oni prenas paŝojn por eviti ke iu kreas el amika rondo - kiu certe estas la celo de Ipernity - porkejon en kiu ĉiu povas aerumi sian frustraciojn.



Iu sen problemoj povis aperigi usonan flagon kaj alvoki mortigi ĉiun tagon unun Usonanon, alia sen problemoj povas mortminaci anon de Ipernity kaj fifamigi aliajn homojn.


Eble tiuj homoj havas seriozajn personajn problemojn kaj el frustracio plenigas la senvaloran vivon atakante aliajn homojn.

Estas mia espero ke baldaŭ Ipernity kreas politikon de respekto por ĉiuj homoj, por ke la privata svero de ĉiuj anoj estu garantiita.

Estas precipe pli domaĝe ke la aferoj okazas ĝuste en rondo esperantista. Projekto de dr Zamenhof kiu celis per kreado de la lingvo havi pli pacan mondon.

Tiuj personoj kiuj ne kapablas respekti aliajn homojn ne nur detruas amikecon ene de Ipernity sed ankaŭ kaj precipe en la mondo de Esperanto.


Estas nekredeble ke unu aŭ kelkaj personoj povas detrui bonan ideon kiu donas al ĉiuj eblon montri siajn kapablojn rilate verkado aŭ fotografado.


La amaso da leteroj kiun mi jam povis ricevi de homoj kiuj subtenas min kaj malakceptas la agadojn de tiu persono, konvinkas min ke rapide ni atingos solvon kontentigan por ĉiuj anoj de la Ipernity familio.



Evidente mi ne pledas ke oni ne plu povas doni kritikon, prefere konstruan al verkoj de aliaj, sed nur petas havi regularon kiu estas aplikata kiu defendas la privatan vivon de ĉiuj.


Mi konscie ne mencias la nomon de tiu persono kun espero ke iu saĝeco povas prilumigi sian cerbaron kaj komprenigi al ŝi ke respekto por vivo de aliaj homoj ne doloras.

amike jakvo