En mia ĉi-semestra kurso "Esperanto kaj lingva demokratio" en Universitato Azim Premji studentoj faris prezentaĵojn interalie pri la "Lingva situacio en Srilanko". Ili estis ŝokitaj scii pri la senbride kruela milito enlanda inter la sinhaloj kaj la tamiloj. Ni parolis pri la intimaj ligoj inter lingvo kaj kultura memoro.

Jaffna Biblioteko bruligita Mi rakontis al ili pri la bruligado en 1981 de la publika biblioteko en Ĝafna (jen artikolo anglalingva pri tiu ago). Pli ol 95 000 libroj kaj manuskriptoj estis bruligitaj. Tiu ago de la sinhala registaro iĝis simbolo de kultura kaj etna perforto (jen artikolo (PDF) de Rebecca Knuth, "Destroying a Symbol: Checkered History of Sri Lanka's Jaffna Public Library").

Inter tiuj kiuj respondis al tiu genocida ago estis la tamila poeto Cheran Rudhramoorthy. Mi parolis pri lia poemo "Dua sunleviĝo". La studentoj aŭskultis silente.

Jen mia esperantigo de la poemo de Cheran.

Dua sunleviĝo (1981)
Cheran Rudhramoorthy

Ne ventumis tiutage;
eĉ mortis la maro,
sen ondoj leviĝantaj.
Dum mi vagis,
kun piedoj borantaj profunde en la sablon,
Mi vidis alian sunleviĝon.
En la sudo, ĉi-foje.

Kio okazis?
Oni bruligis mian urbon,
mia popolo perdis sian vizaĝon;
sur nia tero,
sur la vento kiu blovas sur ĝi,
fremda stampo.

Kiun vi atendis
kun viaj manoj dorse katenitaj?
La fajro jam skribis sian mesaĝon
sur la nuboj.
Kiu atendas, eĉ nun?
De la stratoj sur kiuj
ankoraŭ floras la fajreroj
leviĝu, marŝu antaŭen.