La popola lingvo-enketo de Barato (angle: People's Linguistic Survey of India, PLSI) jam registris 630 lingvojn en 27 gubernioj de la lando. Tion sciigis al ni Ganesh N Devy [devi; EN], la inicianto de tiu ambicia projekto. Ni jam skizis la projekton en tiu ĉi blogaĵo.

La 31an de majo 2012, d-ro Devy estis en Hajderabado por kunordigi labortendaron. En la labortendaro, estis ĉ. 10 parolantoj de la diversaj indiĝenaj lingvoj de la gubernio Andhrapradeŝo. Ili okupiĝas pri la lerneja edukado de indiĝenoj. Kunekun siaj kolegoj ili jam kolektis informojn pri 16 indiĝenaj lingvoj de la gubernio, kaj teluguigis la informojn. La tasko de la ĉ. 10 angla-scipovantaj teluguanoj en la labortendaro estas angligi la tekstojn. Oni poste ankaŭ hindiigos la tekstojn. Finfine, do, la PLSI mem estos plurlingva: estos informoj en la indiĝena lingvo mem; en la ĉefa regiona lingvo; la hindia; kaj la angla.

D-ro Devy ankaŭ anoncis, ke la landa registaro ĵus starigis komitaton pri la indiĝena edukado. Ni esperu, ke ilia diskuto reliefigos la gravan rolon de la gepatralingva edukado.