A Giridhar RAO's articles with the keyword: indiĝenaj popoloj

  • Barata enketo registras 630 lingvojn

    - 01 Jun 2012
    La popola lingvo-enketo de Barato (angle: People's Linguistic Survey of India, PLSI ) jam registris 630 lingvojn en 27 gubernioj de la lando. Tion sciigis al ni Ganesh N Devy [devi; EN ], la inicianto de tiu ambicia projekto. Ni jam skizis la projekton en tiu ĉi blogaĵo . La 31an de majo 2012, d-ro Devy estis en Hajderabado por kunordigi labortendaron. En la labortendaro, estis ĉ. 10 parolantoj de la diversaj indiĝenaj lingvoj de la gubernio Andhrapradeŝo. Ili okupiĝas pri la lerneja eduka…

  • Popola lingvo-enketo de Barato

    - 01 Jun 2012
    Bhasha Research and Publication Centre ( En ), barata neregistara organizaĵo por indiĝenaj popoloj, lanĉis Popolan lingvo-enketon de Barato (angla mallongigo: PLSI). (Bhasha [bhaaŝaa] estas sanskrita vorto por "lingvo" uzata en pluraj barataj lingvoj.) Laŭ G N Devy ( En ), kiu kunordigas la iniciaton: "En marto 2010, Bhasha organizis landan kunvenon en kiu partoprenis reprezentantojn de 320 lingvojn. [Notindas, ke Bhasha petis UEA-prezidanton P Dasgupta sendi mesaĝon - Giri.] En la f…

  • Pri la "drasta ĉeffluigo" de la Ĝarvoj

    - 07 Jul 2010
    Barata parlamentano de la insuloj Andamanoj kaŭzis furoron pro siaj proponoj pri la indiĝenaj popoloj la Ĝarvoj (angle: Jarawa). Li mem ne estas indiĝeno. Li rimarkis, ke "la draste malgrandiĝinta malamikeco inter la Ĝarvoj kaj la "ĉefflua popolo" kuraĝigis ambaŭ flankojn renkontiĝi ofte". Jen io kio okazas spite de la oficiala politiko de "izoleco / nekontakto". La parlamentano diras, ke tiuj ĉi kontaktoj "enkondukas nedezirindajn sciojn kaj kutimojn, kaj ankaŭ rasan malpurecon.…

  • Por 80% filipinaj infanoj, malsamas la hejma kaj lerneja lingvoj

    - 14 Nov 2008
    Peruo: 18,5% Barato: 19,1% Paragvajo: 63,5% Filipinoj: 79,7% Jen la elcentoj de infanoj en elementaj lernejoj kies estroj raportas, ke por la 'plimulto' aŭ 'ĉiuj' lernantoj, "La unua lingvo [estis] malsama ol la lingvo de instruado". La datumaro estas de 11-landa (anglalingva) raporto de Unesko, Rigardo ene de elementaj lernejoj (2008), legebla en la retejo de Unesko kun resumoj en la angla (En) , franca (Fr) kaj hispana (Es) . Tiuj ĉi elcentoj havas gravajn…

  • Revigligo de la arapaha lingvo

    - 21 Oct 2008
    Pasintsemajna artikolo en la tagĵurnalo The New York Times raportas, ke la tribo Norda Arapaho ekstarigas lernejon kie la instrulingvo estos la arapaha. Edukistoj kaj la plejaĝuloj de tiu ĉi usona tribo (kiu konsistas el 8.791 homoj) esperas, ke tiu ĉi iniciato kreos generacion de denaskaj parolantoj de la arapaha - lingvo kiu nuntempe havas nur 200 parolantojn. Kiel diras la artikolo: "Esplorstudoj montras, ke lingva flueco inter junaj indianoj estas ligita al ĝenerala akademia atingo…

  • Legopovigo kaj gepatralingva edukado

    - 15 Sep 2008
    La 8a de septembro estas Internacia tago de legopovigo. Laŭ la anglalingva Vikipedio , la minimuma legopovo mankas al ĉ. 774 milionoj da plenkreskuloj; unu el kvin plenkreskuloj en la mondo restas analfabeta kaj du-triono el ili estas virinoj; 72,1 milionoj infanoj ne vizitas lernejon, kaj multe pli nur fojfoje iras al la lernejo aŭ forlasas la lernejon. Jam en aprilo ĉijare, mi blogis (en Esperanto) pri tio ĉi. Tiam aperis artikolo en la brita tagĵurnalo The Guardian el kiu mi tiri…

  • Malpliiĝis la nombro de barataj infanoj kiuj ne iras al la lernejo

    - 09 Jun 2008
    Esperiga novaĵo: Laŭ lastatempa raporto en la (anglalingva) tagĵurnalo The Times of India , la nombro de la barataj infanoj en la aĝo-grupo de 6-14 kiuj ne iras al la lernejo, malpliiĝis de 7,6 milionoj en marto 2007 ĝis 4,5 milionoj en marto 2008. Eĉ pli esperige laŭ la raporto estas la informo, ke la plej parto de tiuj kiuj nun ekiras al la lernejo apartenas al tri tradicie marĝenaj grupoj -- islamanoj, indiĝenaj popoloj kaj dalitoj (t.e. anoj de la t.n. 'malaltaj kastoj'…

  • Lingvaj bariloj por indiĝenaj popoloj

    - 29 Mar 2008
    Aperis lastatempe bonega superrigardo (anglalingva) pri nova akto en Barato pri la rajtoj de indiĝenaj popoloj al siaj tradiciaj vivmanieroj, inkluzive la uzon de siaj terpecoj. Skizante la malfacilaĵojn realigi la akton, la verkinto de eseo Madhu RAMNATH prave atentigas nin al la jena lingva realaĵo: Plejparto de la homoj en la centra barata indiĝena regiono -- Gond, Durwa, Khond, Konda Reddy, Dorla, ktp -- estas nealfabetaj, precipe pri juraj aferoj, kaj malfacile parolas l…