Iomete plifrue hodiaŭ mi revenis de mallonga vizito al Dua Vivo por ĉeesti ĉinian lecionon kiu normale okazus tiun tempon. Mi estis forgesinta ke hodiaŭ komencis la oficialaj tagoj de funebro pro la viktimoj de la granda tertremo de Ŭen-Ĉuan. La kursorganizistoj ankaŭ forgesis ŝanĝi la horaron sur ilia retpaĝaro. Tamen, la instruistino estis tie malgraŭ tio. Babilinte kun ŝi dum iomete, mi ekperceptis kiel senlime trista kaj afliktita estas la ĉinia popolo dum la lastaj tagoj. Ĝis tiun momenton la afero ŝajnis malproksima al mi, kaj ĉi tie ni ankoraŭ estis kaptitaj per la alia katastrofo en Burmio kaj nia kolero pri la burmia registaro nepermisanta iun ajn helpi. Nun mi sentas ne nur pardonema pri la amplekso kaj graveco de la incidento - ambaŭ incidentoj, sed ankaŭ iomete skuata pri eltrovi denove kiel facile ni obtuziĝas kiam multaj tiaj bildoj alvenas niajn ekranojn. Mi estas memorigata al la simila katastrofo en Turkio kelkaj jaroj antaŭ nun kiam pli ol 17000 homoj mortis. Multaj Turkuloj vivas kun ni ĉi tie, kaj ni larmis kun ili kiam tio okazis. Tiam, kio faris la aferon pli malbone, estis la fakto kiom da domoj kolapsis ĉar ili estis konstruitaj da malbona cemento ĵus por ke koruptaj homoj volis gajni pli multe da monoj. Kial mi rakontas ĉi ĉion... Natura katastrofo prenanta vivojn estas unu aĵo. Ni ne povas ŝanĝi tion. Sed alia aĵo estas la homo mortiganta aliajn homojn pli-plibone ol la naturo mem. Estu ĝi milito, teroro, neglekto, malscio, religio, ideologio... Mi ne scias kiom homoj en Ĉinio povus ankoraŭ vivi se iliaj domoj estus konstruitaj akordanta kun la leĝaro. Mi ne scias kiom homoj jam mortis en Burmio per la stulta obstino de ilia registaro. Mi nur scias ke pli multaj sekvos ilin ĝis ni lernos fari plibone iompostiome. Kun tiuj pensoj, mi larmas kun vi kaj kun ĉiuj kiuj perdis amatojn.