Jes, la germana nacia eposo, laŭ oni diras. Jen la originalo, t.e. jam altgermana traduko de la mezepoka manskribaĵo far Karl Simrock en 1827: www.gutenberg.org &nbsp ;etext 14915

Mi devas esti blindulo, sed mi tute ne eltrovis ĉu iu jam faris Esperantan tradukon de ĉi klasika verko. Se iu scias ke jam ekzistas, mi estus dankemega se oni min konigus. Alikaze, eble mi ŝatus fari mem, se mi trovus sufiĉe da persistemo... jen la komenco.



%




Enkonduko.
La Nibelunga trezoro.



I.

Estis iam reĝo, — reĝo ĉe la Rejno,
Kiu nenion pli malamis,— ol malpac', angor', ĉagreno.
Muĝadis la rapiroj — pri trezoro en la lando
Kaj preskaŭ jam venkitis — de sia propra mano.

Jen li parolis al nobluloj: — “Kiom utilas vin la oro,
Se vi devas pagi — vian cerbujon por ĉi tiu trezoro?
Ĉesu la turmento, — en la Rejnon ĝin dronigu:
Ĝis je la lasta tago — kaŝite tie restadu.”

Do far la fieruloj — ĝi sub torenton sinkis;
Ĝi eble eĉ fandiĝis, — de kiam tie ripozis,
Disfluis en la ondoj — kiuj super ĝi ruliĝis,
Sterkis la vinberojn, — oran brilon al ĝi donis.

Aĥ se nur pensus ĉiu — kiel ĉi bona reĝo,
Por ke nenia sufero — nin senigu je braveco.
Do suben ni dronigis — ĉagrenon en la Rejno
Kaj trinkas ĝoje, gaje — da ĝia ora vino.