Felix Duesenburg Published on February 10, 2009
by Felix Duesenburg

Felix Duesenburg's blog

Browse posts
De la ŝtatano al la civitana ŝtato - La socio de la estonteco
Posted on October 7, 2009
1 comment (latest 2 months ago)
Kion Wilders dirintus se Grandbritio permesus liberan parolon
Posted on March 3rd, 2009
La Albatroso
3 comments (latest 2 months ago)
La Nibelunga Kanto
Posted on December 19, 2008
8 comments (latest 8 months ago)
Hape Kerkeling kantas esperante
Posted on July 10, 2008
5 comments (latest 2 months ago)
Eltondaĵoj de 'Lazarus Long'
Posted on July 7, 2008
3 comments (latest 14 months ago)
Tien loĝiĝu kie kantadas,
Posted on July 5, 2008
7 comments (latest 16 months ago)
La pensoj as liberaj
Posted on July 3rd, 2008
15 comments (latest 17 months ago)
Deklaracio de sendependeco de ciberspaco
Posted on June 26, 2008
1 comment (latest 17 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 183 times

La Albatroso

Tuesday February 10, 2009 at 10:20PM



Estas un' birdo, tiun kronis maristoj kiel reĝo
Ĝi ĉirkaŭflugas la teron de l' sudpoluso al nordo, nenia celo tro for
La albatroso konas nenian limon
Ĝi glisas kun digno, tramigras la ĉielon kvazaŭ ĝi estus dio
Ĝi sekvas iliajn ŝipojn sur la maro tra rifoj, ebriiga ĝia flugo
Ĝi serĉas ilian vojon tra la maro
Kaj kiam batas tempestoj kun brutala forto
Sur la oceanoj tiel senfine vastaj
Tiam flugas ĝi fajre kaj altiĝas ege al l' libereco de la maroj
Sed kiam ĝi kaptitas
En brakdikaj maŝoj perfide, inside
Tiam rompas flugiloj, malĝojas la maro, kiun mankas la reĝo
Esti kaptita egalas por ĝi morta
La sklavoj de l' tero, humiligite, turmentite, partoprenas ĝian sorton
Kiam ĝi kuŝis katenite
Elsangade ĉe l' bordo, rompite sia flugo
La albatroso estis ilia simbolo
Tiam la vasteco ĝin vokas, la senfina potenco
Tiam ĝi furiozas liberen kun senbrida forto
Ĝi svingas siajn flugilojn, krevigas serurojn kaj riglilojn de la katenoj

Kaj kiam muroj altiĝas
Kaj kiam preniloj ĝin kaptas el nuboj kiel plumbo
Kaj kiam fulmoj ĝin batas
Ĝi luktas flugile la ĝenaĵon foren
Ĝi trovas la vojon ankaŭ en l' uragano
Kaj kiam batas tempestoj kun brutala forto
Sur la oceanoj tiel senfine vastaj
Tiam flugas ĝi fajre kaj altiĝas ege al l' libereco de la maroj.

3 Comments / add your comment?

Felix Duesenburg says:
Tiu kanto estas klasikaĵo el la jaro 1979 de la bando Karat el Orient-Germanujo (DDR). Ke ties alegorio ne altiris la cenzuron montras la stultecon de la tiamaj potenculoj.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Mielo says:
Ĉu vi konis tiam arton de Orient-Germanujo ?

Eble mi rigardis pli multajn filmojn de Orient-Germanujo ol vi. Ni devis iri al la kinejo el la lernejo kaj rigardis rusajn kaj orient-germanajn filmojn.
Mi ĝojas ke vi germanaj jam ĉiuj vivas libere en sama lando.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Wel says:
Ho, bele ke vi aldonas informon pri la simbolaj politikaj trajtoj interliniaj! Nun jam la teksto tute novan atitudon instigas al (eĉ postulas de) la leganto! Tamen sen tiu informo, la poemo egale en si alte logas, montrante la superan figuron kaj kvalitojn de la grandioza albatro.

Dankon, amiko.

Wel.
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...