Europo bezonas internacian demokration

Kaj internacia demokratio bezonas internacie demokratan lingvon

Prelego de Eugeno Macko en Gressiono/Francio, septembre 2012


Cxi tie estas supozo antaumetita, ke la plejbona politika formo de socia kunvivado estas, post historiaj spertoj, la demokratio. Gxi ne estas perfekta, sed ekde sia komenco cxe oldaj grekoj en Europo, evoluigxas kaj estas kapabla evolui plu.

Internacia demokratio gxis nun neniam kaj nenie ekzistis.

Sed nun alvenis la tempo en la Europa Unio gxin konstrui.

En Ameriko estis diversaj nacioj per unu nacia lingvo al US-ona nacio ne-demokrate unuigitaj.

Europo bezonas neutralan lingvon, kiu diversaj nacioj kunligas demokratie.

Tiu lingvo jam ekzistas. Gxi povas esti nomata „europa altlingvo“ t.e.; esperanto, plene konforma kun internacia spirito de Europo.

Cxar Europo estas jam en si mem internacia. La nomo Europo, singnifas kunecon de diversaj popoloj. Cxiam en gxia historio kun estis la inter-naci-eco.

La demando estas nur kiel funkciis tiu?

Cxu iu ajn, aux cxiu rilato inter popoloj kaj sxtatoj estas internacia?

La plejmultaj intersxtataj rilatoj en Europo estis konkurencaj gxis militaj. Tamen, ke jam en arhxaikaj malgrandaj grekaj sxtatoj komencis evoluigxi la demokrateco, gxi bezonis longan evoluvojon tra sangaj revolucioj kaj ekstereuropaj aplikoj, gxis denove povis establigxi en Europo.

En la nuntempa historio, partopreni en Europa Unio rajtis nur sxtatoj kun funkcianta demokratio. El tiu postulo devas sekvi logike ke, ankaux la inter-naciaj rilatoj de diversaj popoloj ene de la EU devus okazi demokratie.

Jam en la Homaj Rajtoj, kiun la EU plene akceptas, estas esprimita la egalrajteeco de cxiu homo, popolo kaj siaj lingvoj. Sed la problemo montrigxas plene en ilia cxiutaga apliko, kiuj fakte kaj reale ne okazas.

T.e.: Ne funkcias internacia demokratio.

Reale funkciigi internacian Demokration eblas nur se la homoj, tiukaze apartenataj al diversaj popoloj komprenus unu la alian. Por tio necesas por cxiuj komprenebla komuna lingvo. La demando estas nun; kiu lingvo?

Se estas en EU la unua postulato demokrateco, sekvas necese, ke ili bezonas demokratecan komunan lingvon. Tiu lingvo ne povas esti iu lingvo apartenanta al iu ajn nacio de la komunumo. Sed estus tamen favore havi iun komunan historian karakteron.

Ekz. estus tro ekzotike kaj malfacila lerni por europanoj la japanan au cxinan. Sed iu europa lingvo ekz. la franca,germana, angla, aux, iu alia el la EU, tro favorus tiun popolon, kies lingvo estus parolata kaj ne estus demokrata, lige al aliaj kelkdekaj pli malgrandaj lingvoj en demokrateca Unio.

Sed, tiu demokrata lingvo ekzistas jam nun 125 jaroj. Tiu nomigxas esperanto. Gxi komencigxis kun grandaj idealoj, estigxi monda-universallingvo. En la historia tempo kiam la europanoj ankoraux pritraktis sin mem kiel la centro de la mondo. (El sia oldgreka pensmaniero.)

Tiuj tempoj jam foriris. Nun ni ekkonis, ke Europo estas nur duoninsulo de Azio, en la mondo ecx ne plu la 5-a kontinento. Politike nur kelkaj malgrandaj potencoj, pri la olda diversnacia pensmaniero.

La EU ekestis kiel sekvo de nova inter-nacia pensmaniero por kunigi la nacie disajn potencojn en Europo al Unio, per kiu gxi povus konkuri politike kaj ekonomie en la mondo. Kaj tiu inter-naci-eca pensmaniero estis jam cxiam esenca por esperanto.

En 125 jaroj ekestis multaj valoraj spertoj en diversaj internaciaj sferoj, per senperaj diversnaciaj homaj kontaktoj, socipsikaj resanigxoj, dialogikaj historisciencaj kaj interlingvistikaj ekkonoj, ktp. , en cxiuj tiuj sferoj kie la olda klasika dialektika pensmaniero ne plu estas kapabla plupensi kaj atingi, nuntempe precipe en la EU aktuale necesajn solvojn.

Esperanto ne estas nur lingvo, sed praktikado de tiu lingvo enhavas la nuntempe nesese novan pensadon kaj spiriton de internacia kuneco en la mondo kiu montras sin konkrete en la EU. La fako esperanto en la lernejoj ne estus nur fremda lingvo, sed la perado la novan dialogikan pensadon, per kiu la lernantoj alproprigus metodon de reciproka ekkono homojn el aliparolantaj popoloj, ne nur kiel konkurantaj kontrauxulojn, sed kiel „kunhomojn“. (Kiel Zamenhof jam en la unua esperanto mondkongreso 1905 diris)

Ankaux la lingvistikaj avantagxoj kompare al naciaj lingvoj estas altaj, kion la esperantistoj cxiam denove emfazas, sed pri tiuj mi cxi tie ne volas paroli, cxar ekster la esperanto movado kaj sen parolpovo de la lingvo tiuj argumentoj ne estas kompreneblaj kaj ili plejofte efikas inverse ol la esperantistoj atendas.

Mi volas cxi tie precipe la soci-politikajn kaj soci-psikologiajn avantajxojn esprimi, kiu gxis nun en la esperanto-pro-kaj-kontraux diskutoj plejofte restis nepritraktita en malantuxeco. Cxar la granda plimulto de esperantistoj ne sxatas agi politike, tamen ke en la ekstera mondo esperanto eksxajnas kiel politika agado; cxu la esperantistoj tion volas akcepti aux ne.

La intenco de tiu cxi prelego estas emfazi, ke la nuntempe plej granda problemo de Europa Unio estas la „nefunkcianta internacia demokratio“, sen kiu ne povas plufunkcii EU kaj ne povas evolui je unuigxinta Europo. Kion la plejmulto ecx de nunaj politikistoj jesas, sed versxajne ne kapablas solvi la problemojn, cxar mankas por ili profundaj internaciaj spertoj.

La nuntempe plej urgxa problemo en EU kun Grekio estas baze, ankaux la problemo de ne funkcianta internacia demokratio, aux alie, pro falsa kompreno, aux nekompreno, kio estas demokratio. La novgreka tragedio, se ni pritraktas penshistorie, bazigxas en la oldgreka tragedio, tio estas, ke la herooj ne rigardas cxirkaux si mem, sed fieras nur pri la propra individueco.

Tiu sinteno kaj pensmaniero bremsas fakte la tutan Balkanon, la lulilon de la europa kulturo kaj civilizacio. Tie ekzistas nun la historia ekzemplo, ke sen tempo kaj evoluo ne ekzistas politika valoro.

En Grekio kie en la antikvo komencigxis la demokratio, nun minacas la dangxero detrui la malfacile konstruitajn, gxis nun atingitajn rezultojn en EU. La konvinko pri la posedo la valoron kaj la heroa preteco tion fiere defendi, malebligas la dialogikan ekkonon de la alieco kaj la propran eraron.

Fakte ni cxiuj en Europo ne estas tute liberaj de tiu, historie tre profunde europa pensmaniero. Ni povas ekkoni nian propran, nuntempe ofte kasxitan opinion en la origina klareco, denove cxe la nunaj Grekoj kiuj fidele defendas tiun heroan sintenon kaj pensmanieron. Espereble ni lernos el tiu ekzemplo kaj estonte kapablos pli serioze uzi la evoluan tempon.

Demokrateco signifas lasi tempon al evoluo. T.e. lerni el eraroj por plibonigi la gxeneralan socian bonstaton.

Demokratio estas politika fenomeno kaj pro tio neniam fiksa valoro, sed cxiam sxangxigxas en la tempo, kiel la aktuala kaj adekvata politiko. Demokratio kaj kontraux demokratio estis jam cxiam en la europa historio soci-politikaj movigxoj. Plej grave estis cxiam ekkoni la atingitan sxtupon de la evoluo, ne tro multe atendi de la nunagxo, sed ankaux ne malfrue veni (cxar tiam punas la tempo; kiel diris Gorbacxov).

Sub demokratio oni komprenis ofte multe da diversajn movadoj, kiuj fakte ne povas esti envicigitaj en historia evoluo de demokratio en Europo. Demokratio estis jam tre ofte misuzata en la europa historio kaj nuntempe estas ankaux misuzata en kelkaj aliaj sxtatoj kaj popoloj en la mondo.

Demokratio ne eltenas cxiun opinion de cxiu individuo. El tio estigxus nur anarhio. Demokrateco kunportas ekde de sia komenco jam ekde la oldaj grekoj la raciecon. Unue devas esti pripensataj raciaj proponoj science profundigitaj en la nuntempa plej bona scio, konscio kaj konscieco.

Cxar ecx tio ne estas la lasta kaj eterna vero (kiel ni spertis en la historio, ke tio ne ekzistas), sed cxiam sxangxigas la valoro de vero, precipe en la politiko, la lastan decidon devas doni la nuna plej alta stato de la demokratio, t.e. en EU la civitanoj de diversaj popoloj komune sur la nuntempe plej alta demokrata nivelo de europa inter-naci-eco.

Al demokratio apartenas ankaux grave, ke por demokratie, de la plimulto balotita propono, devas esti tempo lasita por realigo, minimume gxis la venontaj balotoj. Se mi estis demokratie demandita en baloto, mi devas konscience aplreni ankaux la respondecon por mia opinio kaj propono.

Ekzistas diversaj formoj de demokratio, al kiuj mi cxi tie ne povas aliri. Nur ekz. por la diverseco: Ne estas same cxu regas merkat-konforma demokratio, aux demokrati-konforma merkato. Aux mem kiun formon de demokratio ni uzu, devus esti en altevoluita demokratio demokrate decidata. Sed tio jam estas la tasko por estonta politika evoluo, kiel ankaux por la pli gxusta internacia demokratio.

Por demokrata sxangxo, aux gxenerala plibonigo en soci-politika sfero, necesas cxiam suficxe vaste evoluinta aktuale necesa konscio de civitanoj. La nuntempa plej bremsanta problemo en la EU estas la malalta stato de internacia konscio de europanoj. La granda plejmulto de europaj popoloj kaj ankaux iliaj politikistoj restis ankoraux en la nacia konscio de la pasinta jarcento.

La plejmulto batalas nur por la propra bonstato, por la propra popolo, sen cxirkauxrigardi, cxu tiu faro lezas la intersojn de aliaj. Eble ni povas diri, la nacidemokratio kiu komencis post la dinastioj de jarcentoj en la lasta jarcento funkcii, kaj liberigis nacie la popolojn en Europo, restis la konscio sen necesa plua evoluo al internacia konscio en EU.

Tamen jam en 19-a j.c. komencis kelkaj politikaj movadoj preterpasxi la nacidemokratiojn al internacia demokratio. Fortaj socio-ekonomikaj movadoj okazis en la 20a j.c. de kiuj kelkaj ensxovis en siaj ideologioj la internaciecon. Je la komenco ili atingis suficxe grandajn sukcesojn, (ekz.ideologioj de socio-komunismaj partioj) sed baldaux ili rigidigxis pro mankoj de praktikaj internaciaj spertoj en naci-socialismaj praktikoj kaj baldaux disfalis iliaj konstruktoj.

Malgranda internacia movado transvivis tiujn tempojn (komunismajn, sicialismajn, nacisocialismajn) kiu nun aktivas 125 jaroj kaj evoluas plu. La esperantomovado kun sia konkrete proponita solvo de la neutrala internacia lingvo, festis cxi jare sian 125 jaran datrevenon. Gxia aktualeco politike kreskas al solvopropono, de nuntempa plej profunda problemo de internacieco en EU.

En sia historio esperanto havis multe da prominentaj apogantoj. Nobelpemiitoj, sciencistoj, profesoroj, literaturistoj, sxtatestroj, politikistoj, estis apogantoj de internacia komprenigxo. En la interreto estas trovebla vico de historie konataj personoj kun pozitiva opinio pri esperanto, aux kelkaj ankaux jam parolantaj la lingvon. Nur kelkaj ekzemplojn: Lev Tolstoj, Bruno Kreisky, Josip Broz Tito, Mihael Gorbacxov, ktp. vidu: www. ……

Nova movado apogi esperanton, sen esti t.n. esperantisto, aux senpere aparteni al esperantomovado, estas la 2004 de francaj esperantistoj kaj humanistoj fondita politika partio EDE (Europo Demokratio Esperanto) kiu samtempe partoprenis la EU parlamentaj balotoj.

2009 estis EDE fondita ankaux en Germanio kaj samjare ili partoprenis cxe EU balotoj. Cxe 40.700 balotantoj alvenis la propono, solvi la problemon de internacia demokratio per esperanto. Plejversxajne post tiuj balotoj atingis la varbada informo pri esperanto en sia historio plejnombre en relative malonga tempo la eksteran publikon.

2009 fondigxis EDE en hungario. 2010 en Polando. Kie ili nuntempe sukcese plivastigis (kun la helpo de esperantisto Etsuo Miyoshi el japanio) la proponon de EDE cxe polaj parlamentanoj kaj ekestis societo de apogantoj en la parlamento.

Kunlaboras kun EDE kaj pretendas fondi politikan partion, aux politike agantan societon, demokrataj humanistoj el Hispanio, Italio, Bulgario, Nederlando kaj el novalvenonta EU-ano, Kroatio.

La politika celo de EDE estas kunigi en Europo tiujn evoluinte pensnatajn homojn kiuj je iu ajn maniero jam atingis internacian konsciojn, tiun pluevoluigi, kaj en diversaj landoj (bedauxrinde) pri diversaj balotlegxoj, kadre en EDE-federacio kunece ellaborita programpropono partopreni cxe EU parlamentaj balotoj.

Nuntempe ne sxajnas utopia partopreni je EU balotoj kaj per tiu atentigi la politikistojn kaj la vastan publikon pri la internacia lingvoproblemo kun la propono de internacie demokrata solvo.

Pro tio ni diras en EDE:

Europo bezonas internacian demokration

kaj internacia demokratio bezonas internacie demokratan lingvon.