Penseroj al aktualaj temoj



1) Retorto de esperanto

Retorte oni povas pli bone kompreni la realecon de la vivo. (Tute falsa la espero kaj ankaux la timo, ke homo estigxos Dio kaj produktos retorte sin mem. Por tio ni tamen restas tro malgrandaj.)

Antaux 120 jaroj socipsikologio tute ne ekzistis, sed la idealismo gxuste tiam estis (minimume en la pensado) subigita. Esperanto ekestis en tiu spirita situacio. Gxia esenco neniam estis idealisma. Zamenhof agis el la deficito de la konkreta socia cxirkauaxo, dialogike (t.e. ne dialektike kontrauxajxe).

La socipsikologio gxis nun faris grandan evolupasxon kaj helpis kompreni la multflankecon de la mondo. Esperantujo povas esti socia retorto de la mondo, por socia kaj psiko-logia observo de la homa evoluo. Tie okazas unikaj spertoj kiuj ankoraux nenie alie en tiu kvalito eblas esti farita. Ekz. por la „internacia demokratio“, kiu estas por la estonteco de la nuna mondo ekzistencie necesa.

En Esperantujo okazas ne iu interna ideo, sed antauxuzo estontan internacian realecon kiel eksperimento. Kaj eksperimentoj estas multekostaj, ili kostas ofte multe da penojn, homajn vivojn, rebatojn, sed gxuste pro tio cxar ni ne estas dioj nur homoj, ni povas nur tiel sperti kaj lerni por la estonteco.

Ni povas en esperantujo observi nin mem (kiel ni reagas, kiel reagas niaj sentoj) kaj la aliulojn, kaj povas ofte konstati, ke niaj antauxaj idealaj konceptoj ne kongruas kun la realeco. En antauxa historio la fortulo devigis la aliulon al sia idealo. Sed cxe samfortuloj tio ne plu funkcias. Tiu signifas ke la olda principo ne plu valoras.

Nun ni bezonas ian tute novan rilatmanieron, (en la bazo de demokratio) en la homa kunvivado. Tio povas antauxokazi per serioza ludo en esperantujo. Kaj tio ne estas nur ludo, sed sercxado la rilaton kaj sintenon en la mondo, kiu necesas por la estonteco. En esperantujo oni povas lude trajni tion. Grava esta, ke cxiuj povas konkrete kunlabori, observi kaj tiri spertojn por la realeco.

Jes, ne nur ke esperanto estas retorta lingvo, (ni ne volu esti iu ideale alia, sed akceptu la realecon; ni povas plu demandi; sed kio estas plene pura de la retorteco en la nuna mondo?) sed ecx esperantujo estas retorta, de la homara socia vivo en la mondo.





2) BRICS shtatoj kaj esperanto?

(BRICS shtatoj estas: Brazilo, Rusio, Hindio, Chinio, Sudafriko)

Dekoj da naciaj lingvoj estas pli fortaj ol esperanto, sed ne havas shancon kontrau la angla.

BRICS shtatoj volas esti nur kontrau la Usono, kio ne estas en la senco de esperanto.

Esperanto estas profunde dialogika lingvo, la unua kaj ghis nun la ununura.

Tiu karaktero devas esti pluevoluigita, kiu povas okazi nur tra la plej internacie evoluinta lingvo, kiu estas nuntempe la uson-angla.

En kontraueca spirito esperanto ne povas ekzisti, sed nur en la dialogika ekkono de necesa intereco.

Kaj tiu ekkono povas ekshajni nur sur la pinto, kie ne plu havas shancon la kontrauuloj, sed nur la dialogika kuneco.

Tiusence ne ghustas izoli Rusion de la monda ekonomio, sed inverse, devus esti envolvita en la globa kunlaboro. Spite de la kvereloj kun la frateca Ukrainio, de du historie kunapartenanta slava popolo.

Pli bone estus, se ankau la BRICS shtatoj, anshtatau sin apartigante kontrauigi, sin enordigus en la monda tuteco kaj kunlaborus por la pli justa ekonomia sistemo.

Kaj ni, chi tie en nia malgranda politika movado de EDE, restu kaj pluevoluigu tion kion ni komencis kaj spertis iun malgrandan ehoon, tamen ke la esperanto spirito volus chirkaubraki (utopie) la tutan mondon.

Aktuale formulis Zlatko Tisljar la nun konkretan kaj malgrand realecan eblecon, kiu montrighas por esperanto ene de la Europa Unio:

„En EU ni havas multe pli da eblecoj (ni havas iom da influo al kelkaj naciaj parlamentoj, ech al la europa, tamen ne ebas ion ajn serioze fari, char ni estas sen iu ajn potenco. Sed ni povas esti aktivaj kaj atendi iun nichon, iun hazardan momemnton en kiu subite estus io farebla.“

Eugeno Macko







3) Dankparolo de Eugen Jenoe Macko,

okaze de enmanigho de la kavaliera kruco de la Pola Respubliko en Poznan 2013.03.25

Ordigita de la Pola Prezidanto Bronislaw Komorowski je la 6an de decembro 2012


Estimataj cheestantoj,

mi tre ghojas por la ricevo de tiu alta distingo en Polando, en la lando de origino de Internacia Lingvo Esperanto.

Mi mem estas ekzistencie internacia. Estas hungar devena, mian infanecon kaj junaghon mi travivis en Jugaoslavio kaj nun mi vivas 45 jarojn en Germanio.

Mi escepte ghojas, ke tiun distingon mi ech ne ricevis en tiuj landoj, kie mi antaue vivis, sed en tute alia. Tion mi komprenas kiel substrekon de mia inter-nacieco kaj honorigon de mia laboro por la internacia komprenigho.

Char EDE (Europo Demokratio Esperanto) estas internacia movado, fondita de Francoj, alprenita ghis nun, de Germanoj, Hungaroj kaj Poloj, kiel oficialigita organizajho. Sed ni havas subtenantoj ankau el pluraj aliaj Europ-Uniaj landoj. Ech mondvaste oni deziras nin multe da sukceson, por povi doni ekzemplon al solvo de internacia lingva problemo, demokrate.

„Europo Demokratio Esperanto“ laboras politike, por la demokrata solvo de internacia komprenighproblemo, konkrete en la Europa Unio.

Mi tre dankas por tiu alta honoro, kiu ne estas nur por mi persone, sed ankau por la tuta EDE, sen kiu mia laboro ne eblus.



4) Malonga resumo:

Kial necesas politike pensi en esperantujo?

Politiko estas la plej ghenerala socia movado.

En nia alt specializita mondo, necesas ligiteco inter diversaj pecoj,

char specializado estas ankau redukto de ghenerala scio,

sed la homo ne estas reduktebla al partoj, ghi strebas chiam al tuteco.

En politiko atingas la homo strebon al tuteco.

Sed, filozofio ekkonis, ke ni ne povas chion scii kaj ekkoni.

Char la kapablo de homo estas limigita, pro tio devas esti ankau la respondeco, al iu tempa periodo limigita.

Tiu periodo povas esti politike regulita.

Demokratio regulas la mankon de absoluta vero en politiko.

Pro tio nuntempa politiko eblas nur demokratie.

Per tiu estighis demokratio la plej alta politika valoro en la estanteco.

Kiel funkcias la demokrateco, estighis mezuro de politika kvalito de iu lando.

Bedaurinde, tiu kvalito internacie ankorau, fakte tute ne ekzistas.

En la Europa Unio estas postulata la demokrateco de chiu membroshtato,

de tiu logike kaj necese sekvos, ke ankau internacia demokratio devus funkcii.

Sed, ke ie sincere funkcius demokrateco, necesas, ke la civitanoj demokratece povus kompreni unu la alian.

Por internacie demokrata komprenigho necesas internacie demokrateca lingvo.

Nun, kiu lingvo?

Kiu lingvo estas inter-nacie plej demokrat-eca?



5) EDE estas la plej konsekvenca politika movado en la EU por INTERNACIA DEMOKRATIO

Se ni chirkaurigardas atente en la europa politika pejzagho, ni trovas ke, EDE estas la unua vere europeca, t.e. internacie demokrata partio en la EU, kiu estas bedaurinde nur apenau rimarkeble, sed tamen ghi agas.

Tio estas unuflanke granda honoro por EDE, char internacia demokratio estas primara principo por funkcianta Europa Unio. Aliflanke nur malmultaj civitanoj scias pri tio. Tiuflanke, por la internacia konscio, kiu necesus en la EU, estas granda malhonoro.

Ni europanoj devus honti, post kelkcent, jes ech mil-jara kultura kunevoluo en nia historio, ke ni ankorau ne kapablas kunvivi en unu shtato. Fakte ni ghis nun malkapablas solvi la historian derelighon de naciismo en la historio, ekestintan prefere el la 18-19a jarcento. Multaj aliaj problemoj, se ankau ne facile, sed jam tamen ni sukcesis solvi.

Kvankam se ni pli profunde pritraktas la problemon, la naciismo estas nur iu relative malonga historia ekshajno, kiu ghenerale bazighas en Europo, sur diversaj, ne pli ol kelkcent jare evoluintaj klasikaj lingvoj. La simplaj popolingvoj ne havis tiun problmon.

La idealo, ke unu lingvo devus esti por unu popolo en la sama shtato, estighis sekve de la europ-spirita, identec-idealisma heredajho. Kaj kio estas la stato en la nuna Europo? Neniu nuna shtato estas pri tiu idealismo homogena. Nenie parolas la sama popolo, nurla saman lingvon.

Hontego por nia olda Europo, ke post tiel longa, ech racia evoluo, ankorau chiam ni malkapablas, de unuighinta Europo akceptitan funkciantan komunan konstitucion koncepti.


6) Chu havas sencon nova partio en la politika pejzajho de EU?

Nova politika partio havas sencon se ghi prilaboras ghis nun de la tradiciaj partioj ne okupitan temon.

Simile kiel en ekonomio nur tiuj novaj enterprenoj havas shancon kiuj trovis iun merkatbrechon. Ekz. antau kelkaj jaroj la verduloj, per naturekologio kaj laste la piratoj kun uzantoj de interreto, trovis politike plenigeblan brechon.

EDE (Europo Demokratio Esperanto) havas 2 aktualan temon per kiuj ghi povus poziciighi en la politika pezajho de Europa Unio.

1. Internacia demokratio

2. Kultur-ekologio

Ambau temoj tre gravas en la EU, sed la nunaj partioj pro naciaj interesoj ne okupas ilin. Restas la ebleco por iu nova europa partio.

Solvi la chirkauantajn problemojn estas komuna intereso de europaj civitanoj kaj popoloj, sed estas de nunaj politikistoj de naciaj registaroj kashitaj kaj ankau subprenitaj.

La Europa Konsilio estas okupita kun politikistoj de naciaj partioj, kiuj defendas sian pozicion. La kapablo solvi internaciajn problemojn devas veni tra la Europa Parlamento. De iu nova internacia partio, en nia kazo EDE, kiu devas koncentrighi al EU-parlamentaj balotoj.

La demokratia vojo estas malferma, levi la vochon por solvi tiun du internacian problemon. La shancon devas la civitanoj mem uzi kaj ekkoni sian propran intereson. Por tio necesas disvolvigi internacian konscion kaj per tiu solidarecon inter la popoloj.

Tiu internacia laboro estas por esperantistaj karakteroj tre proksima. Esperanton okupighas internacia amikeco kaj solidareco jam ekde sia ekesto (nun pli ol 125 jaroj). Pro tio EDE chefe atendas la apogon de la esperantistoj el la tuta mondo, sed certe kaj precipe de Europuniaj esperantistoj.

Ne nur, sed apogo povas veni de chiu tiu civitano kiu konsentas kun internacia demokratio, amikeco, solidareco, kun la protekto de kultura diverseco, de diversaj, ankau malgrandaj lingvoj, por certigi la historie kotinuan evoluon de la tutmonde homa spirito.