Dialogiko en transfaka komunikado

Filozofia pritrakto de la problemo

Prelego de Eugen Macko che AIS- sesio en Sibiu, Hermannstadt, Nagyszebben / Rumanio, 2000.09.30. che la Lucian-Blaga-Universitato.


La transfaka komunikado havas principe la saman malfacilajxjon kiel la homa komunikado gxenerale. Unuflanke direblas, ke transfaka komunikado gxenerale ne povas funkcii, aliflanke la homa komunikado gxenerale, je alia nivelo povus, kaj en kelkaj kazoj ecx devus funkcii.

Cxe la pritrakto de la problemo anoncigxas jam cxe la komenco la necesa hierarhxio, kiu sin plej decide asertas en la natursciencoj kaj cxiam pli dis-solvigxas en humanaj sciencoj.

Ekz.; severe fake, apenaux povas komuniki iu juristo kun iu atomfizikisto, aux iu medicinisto kun iu masxiningxeniero, sed povas ekesti situacioj kie tamen ili devas aliri unu al alia.

Neobee krucas tiujn trarigardeblajn principojn la sperto gxenerale en la sciencoj, ke la nova, la kreativa, ekestas trans- kaj- inter-komunikative.

Ekz.; la juristo volas reprezenti iun atomfizikiston, eble en iu jura kverelo pri lia verko, aux la masxiningeniero volas konstrui iun aparaton, eble artefaritan parton de la homa korpo.

Tiu komunika kvalito ne plu estas akurate definebla kaj ne plu estas enmetebla en la konataj fakaj sistemoj, sed gxi tamen sperteblas kaj observeblas, trans-pasxante la respektivajn sciencojn mem.

En tiu sfero gxenerale demandi kuragxas nur la flozofio, pensante alproksimigxi la problemon kaj sercxi klarigon, sen perdigxi en malracieco.

Ni povis en la pasinteco ofte konstati, ke sciencistoj akurate definis la propran esplorterenon kiun ili nur maleme forlasis aux transpasxis, sed envie defendis de influoj el aliaj, ankaux ofte tre proksimaj brancxoj.

Ekz.; kiam mi studis konstruteknikon, prof. de statiko avertis nin de arkitektoj, kiuj laux li ofte ne kapablas ekzakte pensi kaj desegnas sur la plano palmojn ecx tie kie apenaux povas prunarbo travivi. Aux, li proponis por malbonaj lernantoj ironie, studi muzikon aux literaturon, cxar tie oni ne bezonas tiel multe da intelekton.

Tiu pensmaniero havas sian metodon en nia historio. Al nur malonga priatento de la europa filozofio, montrigxas la radikoj kiuj gvidas al la disvolvigxo de la sciencoj en kontrauxajxojn. Unuflanke la racia distingo, hierarhxia sistemigo kaj limigita kadrigo, de la oldaj Grekoj kaj aliflanke la vigla influo de humaneco precipe el la malproksima oriento, kiu efektivigxis en la jud-kristana sinteno. En la sintezo de ambaux principoj ekestis la nuna stato de la europa civilizo kaj pensmaniero.

Sed kiu efektive tamen ne estas la plej bona, ankaux se ni tion longe kredis, kiel ni nuntempe cxiam insiste spertas sur nia planedo.

Nun kion fari? Restas por pozitiva elekto nur pluevolui kaj sercxi novajn solvojn de la cxiam nove ekestintaj, ankaux por gxis nun nekonataj problemoj.

Cxe la unuaj konsideroj al tiu temo, en la klarigado la vortsignifon „trans“, altrudigxas la bazaj principoj de nia europa pensmaniero.

PIV klarigas la vorton „trans“ kiel; prepozicio aux prefikso, montranta lokon aux spacon, kusxantan pli malproksime ol, kaj iel dividitan disde la objekto, kiun gxi enkondukas.

Tiusence „trans-fakon“ ni povas kompreni kiel superfakon, fakte la pensadon de la fako en la rilato al la tuteco, per si mem. Inkline pensante sian lokon kaj taskon en la pli granda sistemo ol nur en la ensxlosita propra faka kadro. Cxiukaze la volon elmovigxi el la propra loko, en kiu gxi kutime nur restas, por pravigi sian metitan celon kaj la kialon de sia propra ekzisto, kiu ne povas kusxi nur en si mem, sed devas trans-iri la fakon.

La demando estas cxe tio: Cxu entute eblas transpasxi sin mem, el la nur sin mem?

Tie kusxas principaj demandoj de la okcidenta, aux europa filozofio.

Al tiuj demandoj respondi anoncigxas du filozofiaj konceptoj:

Unu estas la idealisma unusola spektado en iu unueca substanco. En la europa filozofio altevoluigxinta „mi“, de la subjektivismo kaj la „atomo“ de la materio, en la objektivismo. Ambaux konceptoj bazigxas al imagoj de unuopaj substancoj, kiuj estas disvolvigxendaj el si mem. Cxe tiuj, la rilato al la ekstera mondo kaj al aliaj, havas nur akcidentan karakteron, sed ne esencan.

La alia koncepto estas prenita el la sperto de la realeco, kiu pritraktas la okazadojn en la mondo kaj de tie, post la observado tiras ekkonojn. Tiel okazis la renovigxo de iu tre arkaika pensmaniero, kiu jam cxiam portis ankaux antauxe la relajn konsiderojn, sed gxi estis en la batalbruo inter idealismo kaj materialismo preteratentata.

Nun gxi estas denove post la ekkono de la limon de batalkampo ekkonata kaj nomata en la filozofio la „nova pensado“ de „dialogiko“ kiu serioze pritraktas la alian en la rilato al la mem. Gxi ekkonis en la realeco, ke la „mi“ ekzistas nur en la rilato al la „vi“.

Nun la transo, ne plu estas iu transcendeco de mi mem, aux de iu ajxo, sed la komunikado kun iu gxis nun nekonata alia, de kie mi povas, por mi gxis nun nekonatan novon lerni. En tiu rilato mi povas ion sperti kiu ne plu estas sub aux super mi, sed estas inter „mi kaj vi“, ene de la kuneco.

Fakte pro tio ne eblas transfake gxenerale, sed nur speciale komuniki, ene de iu hierarhxia sistemo. La fak-komunikantoj ambaux devas eniri en la kadrojn de la reciprokaj fakoj, sed tiam ili devas forlasi siajn homajn tutecojn. Cxar la tuta homo emas nur plene, inter-ece-komuniki, kiu alikaze gxenas la objektiv-fakan komunikadon.

Se ni observas la transfakan komunikadon, ni povas konstati, ke tiu funkcias nur inter suficxe proksimaj fakoj, memkompreneble tio ankaux nur tiam, se ambaux fakuloj alproprigis al si suficxe da informoj el la alia fako. T.e. enlernis la temon.

Ekz. suficxe proksimaj fakoj kiel; juro, ekonomio, politiko, ktp., aux fiziko, kemio, biologio, ktp., aux la diversaj teknikaj fakoj, aux la plej oldaj fakoj; teologio, filozofio, historio, ktp..

Sed la malfacilajxo pligrandigxas cxe malproksimaj fakoj, gxis plena nekompreno kaj ignoro.

Ekz; iu atomfizikisto fake tute ne povas komuniki kun iu teologo, aux iu medicinisto kun iu ekonomisto, aux iu ingxeniero kun iu filozofo.

Ekz; kiam mi komencis studi filozofion en Munkeno, mi jam laboris kiel konstruingxeniero. Al miaj kolegoj mi ne kuragxis konfesi ke mi studas filozofion, sed mi diris ke mi studas matematikon, iun fakon pli proksiman al la tekniko.

Bedauxrinde, simile al transfako, ankaux ne funkcias la trans-kultura komunikado.

Ofte ni povas observi kiel personoj aux grupoj el iu mondparto translokigxas al alia kaj post nur malonga tempo ili preskaux plene forlasas kaj forgesas la iaman kulturon de kie ili devenis.

Ekz.; tio ofte okazis kun europanoj kiuj foriris al Hindio kaj tute forlasas siajn devenajn kulturojn. Alia tute inversa sinteno estas, kio ankaux kun la europanoj ofte okazis, ke en aliaj mondpartoj ili nur enplantis la propran manierojn en kolonioj.

Cxe tiuj rilatoj mankas la dialogika inter-ec-emo de la komunikantoj. Ili aux agis el iu kontrauajxo al la iama propra kulturo, aux ili volas trabatali la propran en fremda cxirkauxajxo. Ambaux agas el dialektikaj kontrauxajxoj.

Bone estas observebla en fakaj kaj transfakaj rilatoj la diferenco inter la dialektika kaj dialogika rilato.

Ekz.; gxis ene de iu firmao necesas la dialodika kunlaboro inter la personaro, en rilato, al ekstera sed fake same produktinta firmao, regas dialektika konkurso. La propra sperto kaj kono, la tekniko estas sekrete defendata de la aliaj, por pli multekoste povi vendi la produkton je la merkato.

Tute alia sinteno necesas cxe la esploro de ion novan.

Ekz.; universitatoj aux esplorinstitutoj, povas nur kondicxe sekretigi siajn esplorojn, se ili vere volas atingi iun novan rezulton. Ili ecx devas kunlabori kun aliaj institutoj. Kaj hodiaux ili jam mondvaste ankaux povas, per interreto.

Transfaka komunikado, en la senco de la super si mem de la scienco, kaj poste la dialektika persvado la aliajn pri la propra atingajxo, kiel tio en la pasinteco ofte okazis, ne plu funkcias kaj suficxas. Por atingi vere novajn rezultojn en la scienco kaj la homaj ekkonoj gxenerale, necesas mondvasta dialogika inter-komunikado.

Cxar io nova ekestas nur en la „inter-eco“ de la komunikado. Se iu fako nur trans-komunikas, gxi eble perfektigas la propran scion ene de la kadro de la propra fako, sed ne plu havas la eblecon por kreativa sintezo. Io nova ekestas en la inter-komunikado de diversaj fakoj, alie restas la ago nur teknika.

Ekz.; antaux kelkaj jardekoj en Germanio oni nomis la lernejojn por studi ingxenier fakojn, altlernejoj. Nun tiuj ankaux nomigxas universitatoj.

Kaj fakte la iamaj altlernejoj kiuj antauxe instruis precipe nur la teknikon konstrui iun objekton, nun kiel universitatoj faras ankaux esplorlaboron, en kiu ili ofte kontaktigxas aliajn diversajn universitatojn en la mondo.

En nia estanteco estas memkomprenebla la mondvasta komunikado. Alia demando estas kiel ni komunikas, cxu ni kapablas efektive kaj profunde komuniki en kaj kun la mondo, aux ni restas nur en superajxoj.

Por mondvasta komunikado necesas ne nur faka kompetenteco, sed alvenas ankaux la postulo de la lingvokono.

Kiel en interfaka komunikado necesas la kono de la fako, se la interfaka komunikado plivastigxas al tutmonda interfaka komunikado, necesas komuna lingvo.

Kaj la venonta demando sekvas same logike: Por ne resti nur en la „trans-faka“ komunikado, sed eblu atingi la „inter-fakan“ komunikadon; kiu lingvo?

La nuna stato de la mondvasta fak-komunikado staras je la nivelo de la trans-fako. T.e., precipe alvenas la komunikado al unu fremda lingvo kaj restas cxi tie, kiu principe same kiel cxe la nur trans-fakigxo, gxenas la kreativan pluevoluon.

Nuntempe la situacio ankoraux ne estas tro kritika, cxar tamen, ke la diversaj naciaj lingvoj orientigxas al precipe nur unu alia nacia lingvo, ili ankoraux ne perdis la rilaton al si mem. Sed se la tendenco tiel plifortigxas, ke ili transiras kaj ankaux nur restas cxe la alia, pri la spertoj el la gxis nunaj evoluoj, perdigxos potencoj el la kreativeco de la mondo.

Gxenerale estas konata la eldiro de „fakidioto“. Oni diras tion pri iu persono kiu, povas esti bona specialisto en la propra fako, sed eksteren li/sxi malmulte scias. Alikaze en nia altspecializigita mondo estas preskaux neevitebla iu fakidiotismo se iu volas sin profunde okupi kun unu temo. Pro tio bonvolu neniu insultigxu. Sed tamen nuntempe ankaux cxiu necesa idioto havas la homan rajton al eblo pluevouligxi.

Sed, cxu jam iu auxdis ion pri „lingvoidioto“? La vorto estas iel tabuo, precipe se ni almetas la vorton „nacia“. Ankoraux oni povas sendangxere diri, se iu lernas kaj parolas iun artefaritan lingvon, ke li/sxi estas idioto. Pri tio neniu cxagrenigxas, pleje la koncerna persono iomete ridetas.

Se mi plusekvas logike la gxis nun diritan, mi alvenas konsekvence, ke ekzistas gxenerala „lingvoidiotismo“. Kaj tiun karakteron enhavas niaj europ-klasikaj lingvoj en si mem, en siaj memasertantaj tendencoj. Cxiu estas en si mem la plej bona, laj plej bela, la plejperfekta, ktp. plej... Tio estas tute komprenebla en si mem (trans-fake). La problemo alvenas nur se tiuj asertoj devus esti gxeneraligitaj.

Tiam anonsigxas la konflikto kun aliaj belajxoj, prudentajxoj, perfektajxoj, ktp., en kontrauxajxoj kaj komencas la batalado al prestigxo.Tiun ludon kiu ofte estigxis tre serioza, jes gxi volis esti ecx universala metodo de la ekkono, ni nomas „dialektika persvadarto“. Nun tiu metodo atingis en nia tempo cxe kelkaj „fakoj“ sian limon kaj gxuste pro tio cxar gxi volis esti universala, sed ne kapablis, gxi devas esti ansxtatauxigita kun iu alia metodo kiu pli bone funkcias tutece en la realeco.

En la realeco estas tiu problemo jam suficxe kontentige solvita. Ne plu eblas por superuloj perforte konvinki, kun cxiuj al ili disponeblaj rimedoj la aliajn. Pro tio ne restas alia solvo ol, ne nur „trans-fake“, sed ankaux gxenerale „inter-ece“ t.e. home dialogike komuniki.

La problemoj kiuj jam montrigxis cxe la transfaka komunikado, pliakrigxas cxe la gxenerala homa komunikado pro la lingva diverseco. Kiam en la sama lingvo en la sama fako povas okazi dialogika komprenigxo kaj konsento, tiam ankaux en la sama fako per diversaj lingvoj povas ekesti antauxe ne konataj miskomprenoj. Tiuj ne plu devenas el faka nekompetenteco de la parolantoj, sed el iliaj, de diversaj lingvoj influitaj pensmanieroj, kiuj ne estas ekzakte tradukebla en la alian lingvon.

Konsiderindaj estas la malfacilajxoj en fakoj kie estas necesa nocia ekzakteco. En ia literatura verko pli facile estas abunde priskribi la plej proksiman signifon de iu pensenhavo. Sed ekzistas fakoj kie necesas akurate kompreneblaj esprimenhavoj.

Ekz.; en la juro, en diversaj kontraktoj, traktatoj, ktp., aux en vivdangxeraj situacioj kie necesas rapida kaj spontana komprenigxo. Kiel, oni jam ofte auxdis pri preskauxakcidentoj en la flugmovigxo, cxar la pilotoj aux ne auxdis, aux ne komprenis gxuste la ordonon.

Ne tiel klare sperteblas la miskomprenoj kiuj okazas cxe kontaktoj de diversaj lingvoj pro iliaj „dialektikaj enplektitecoj“. Tiuj gxenoj ekestis historie en longtempaj evoluoj kiuj enmetigxis kaj enkorpigxis en cxiu, europ-klasike nacia lingvo. Ili profunde kusxas en iliaj strukturoj, de kie ili, se la koncerna lingvouzanto ne konas alia(j)n lingvo(j)n, limigas sxilian pensmanieron.

Ekz.; ekzistas lingvoj kie estas la divido de maskulino kaj feminino per artikoloj strukturita, ecx preteruzata al tiaj ajxoj cxe kiuj ne plu havas ion logikan sencon. Aliflanke ekzistas lingvoj por kiuj tiu distingo plene mankas. Certe ili havas aliajn proprajxojn, kiuj ankaux malfaciligas la lernadon por alilingvanoj.

Tiuj mallogikecoj abundas, sen escepte en la europaj lingvoj, kiuj malfaciligas ne nur lerni ilin de aliuloj, sed ankaux kompreni la alian pensmanieron.

Ekz.; cxe la parolantoj de lingvoj kun strikta distingo de la feminino kaj maskulino, ne kusxas nur en la lingva strukturo, sed en la jam kelk mil jaroj evoluintaj kutimoj kaj sintenoj, kiuj povas ecx gxeni, adekvate sperti la realecon.

Kuniginte la grekan heroismon, povas havi tiuj parolantoj, ekz.; komprenmalfacilajxojn kun la emancipigxo de virinoj, kiu estas reala resulto de la nuntempa mondvasta evoluo kaj grava socia parto de nia vivmaniero. Ne nur ke lingvoj per influo al la pensado kauzas ideologiojn, sed tiuj estigxintaj fiksaj ideoj, ofte perfortas en dialektika batalado aliajn formojn de la cxiestanta vivo.

Ekz.; la pensstrukturo de maskulina heroo, falsigis ecx en la traduko la pregxon de Jesxuo al sia Dio, en la greka, sekve en la latina, de kiuj tiam transprenis la poste disvolvigxintaj europaj nacilingvoj.

Nun, la „kristana fako“ de la teologio, povus post longa tempo, ekkoni tiun miskomprenon kaj konsciigxi per inter-ecaj-rilatoj al aliaj mondpartoj kaj „religiaj fakoj“.

Pro la memaserto, la naciaj lingvoj enplektigxis en dialektikaj kontrauxajxoj kaj de tie ili ne kapablas veran internacian dialogon, restante nur en „trans-nacia“ t.e. en „trans-faka“ komunikado. Ili havas ankaux bigotan rilaton al siaj proprajxoj, cxar unuflanke ili volas ilin defendi, aliflanke tamen enfleksas kaj enrompas fremdajn nociojn en la propran karakteron necesajn ankaux por la propra evoluo.

Tiuj dilemoj povas kauzi socipsikajn gxenojn kaj perturbojn al la lingve limigita parolantaro en la nuntempe cxiam pli internacia vivo. Pro tio necesas la gxenerala klarigo de la aktuala situacio kaj la sercxado de eblaj solvoj.

Ni jam alvenis al la epoko de la mondvaste komunika socio. Antaux nur kelkaj jaroj tute ne estis imagebla tiu stato de la tekniko kiu nun ebligas komuniki por cxiu unuopulo en la tuta mondo. La problemo estas nun, ke la plimulto de la homoj, kiuj gxis nun precipe estis alkutimigxinta koncentrigxi al limigitaj brancxoj, fakoj, sxtatoj, nacioj, ktp., ne estas suficxe preparitaj en siaj pensmanieroj, konscioj, psikaj eltenkapablecoj, al tiu plivastigxo.

Kiel eblas solvi tiujn problemojn? Cxu ni jam havas en la historio iun sperton aux scion al kiuj ni povas aligxi kaj eble tiujn pluevoluigi?

Ankaux se nia nuna situacio, ne estis tute akurate antauxvidita, la problemoj kiuj ekestis kaj kelkaj solvoj tamen jam estis antauxpensataj. La proponitaj solvoj kongruis kun la jam oldega klopodo de la homaro al komprenigxo kaj paca kunvivado. Tiujn eblas adapti en nia situacio kie gxi atingis novan aktualecon.

La unika eblo en nia estanteco tutmonde gxenerale komuniki, renovigas kaj aktualigas la oldajn demandjon :

Kiel komuniki? Kaj: En kiu lingvo ?

Kiel komuniki?

Pli bone se ni lernas kompreni kaj malfermigxi al cxi tiu situacio, kiu tutmonde ekaperis, ol ke ni provu la mondon devigi en nia, per propra historio evoluigxinta malgranda parto de la realeco.

Tiu ne signifas ke ni malfermigxu tute por la senfineco, cxar tion ni ecx ne povus elteni. Sed ni uzu la helpon de la komunikado tiel gxenerale kiel ni ankoraux kapablas konsciigxi kaj lerni ankaux de aliaj, de aliaj, ankaux gxis nun ensxlositaj en la propraj sistemoj, kiuj sin sammaniere malfermigxas kaj tiam en la rilato eblas atingi kelkajn pasxon plivastigi reciproke niajn mondkonceptojn, t.e. la „fakon“ en kiu ni „inter-fake“ komprenigxas.

Tiu maniero de la komunikado nomigxas „inter-ece-dialogika“, al kiu ni jam havas suficxe da historiaj spertoj kaj instrukcioj.

En kiu lingvo?

Al tiu baza demando alvenas kelkaj sekvantaj demandoj, kiuj en tiu konstelacio kiel nuntempe, antauxe neniam ekaperis en la mondo, kaj la postuloj kiuj estis per la „homaj rajtoj“ metitaj, ankoraux neniam estis diskutitaj.

La granda postulo de la UN, la „internacia demokratio“, malfermas tute novajn, gxis nun nekonatajn problem-perspektivojn, pri kiuj nun denove devas esti diskutata.

Pro tio restas la granda aktuala demando por la tutmonde demokratia komunikado:

En kiu lingvo?


Mi dankas por Via atento.

Eugeno Macko, d-ro. fil., dipl. ing., jogoinstruisto

























/* Style Definitions */ table.MsoNormalTable {mso-style-name:"Normale Tabelle"; mso-tstyle-rowband-size:0; mso-tstyle-colband-size:0; mso-style-noshow:yes; mso-style-priority:99; mso-style-qformat:yes; mso-style-parent:""; mso-padding-alt:0cm 5.4pt 0cm 5.4pt; mso-para-margin-top:0cm; mso-para-margin-right:0cm; mso-para-margin-bottom:10.0pt; mso-para-margin-left:0cm; line-height:115%; mso-pagination:widow-orphan; .0pt; "Calibri","sans-serif"; mso-ascii-font-family:Calibri; mso-ascii-theme-font:minor-latin; mso-hansi-font-family:Calibri; mso-hansi-theme-font:minor-latin; mso-fareast-language:EN-US;}