Tri aktualaj trajtoj de Esperanto,

kiel tri necesa trajto de la nuntempa internacia komunikado

Prelego en septembro 2011 che IUK Klerigejo de AIS-SanMarino en Karlovo/Bulgario

1- La dialog-kultura

2- La soci-psikologia

3- La demokrat-politika


Kial gravas tiuj tri trajtoj por internacia komunikado?

1) La dialogo de la kulturoj estigxis necesa maniero de la internaciaj rilatoj en nia estanteco. Preskaux cxiu volas dialogi, nur malmultaj konfesas ke ili volas perforte solvi miskomprenojn. Sed la problemo estas nun, ke ecx tiuj kiuj volas dialogi, ne kapablas tion. Kial?

2) Cxar ni estas grandparte psike gxenitaj por vera dialogo, pro niaj antauxaj historiaj spertoj. De tie sekvas la necesa okupigxo, socipsike kun tiu problemo. Ankaux se ni racie jam konstatis la bezonon de dialogoj, la antauxaj influoj perturbinte nian psikon, sedimentigxis en subkonscioj, formigxinte sentojn, sintenojn, antauxjugxojn kaj pensmanierojn, kiuj gxenas la malferman rilaton al alikulturanoj. Unue necesas ekkoni kaj klarigi tiun situacion kaj poste liberigxi.

3) La neceseco de tiu kleriga procezo en la estanteco estas jam suficxe klara, sed mankas la kondicxoj por ebligi tion en la realeco, pro la manko de adekvataj inter-kulturaj strukturoj. Realigi sociajn kondicxojn en kiuj povus okazi internacia dialogo, estas politika tasko. Nuntempe tiu povas okazi nur pace en demokratio, cxar la politiko estas nedisigeble ligita kun la demokratio t.e., la demokratio kun dialogika politiko.

Tiuj tri trajtoj speciale decidas la funkciadon de senperaj interhomaj rilatoj en la internacia komunikado.

Ke, internacia komunikado bezonas internacian lingvon, estas suficxe memkomprenebla. Sed kiun lingvon? Tie jam disigxas la opinioj.

En tiu rilato estas interesa emfazi ke, tiuj tri necesaj trajtoj de la nuntempa internacia komunikado estas por Esperanto, kompare kun cxiu alia nacia lingvo, la plej propra kaj esenca.

Kial? Sekve la provo sercxi kelkajn respondojn al tiu demando:

1. Cxe la dialog-kultura trajto

En la pasinteco okazis la komunikado kaj sxangxigxo inter la kulturoj dialektike.

T.e.; cxiu kulturo provis pruvi la veron de la propra, kontraux la aliaj kaj alpreni iun ekscepte altan pozicion en tiu rilato.

Oni povas diri ke en la pasinteco okazis kulturbatalo, sekve de kiu la plej fortaj kulturoj regis kaj subpremis la malfortajn. Ecx ne estas tro fora la tempo, kiam ankoraux kulturoj kun tutaj popoloj estis de aliaj ekstermitaj kaj malaperigitaj el la historio.

Granda problemo restis gxis en niaj tagoj, ke tiu pensmaniero ne estas tute subigata, ankaux se la popolmortigo estigxis la plej alta, internacie persekutata krimo en nia estanteco. (Preskaux nekredeble, sed tamen ecx en Europo okazis tiu krimo en la nelonga pasinteco)

Tute nova estas en la historio de la homaro, la dezirata dialogo de la kulturoj. Sed gxis nun sen suficxe da konkretaj spertoj, ankaux gxis nun ne komprenata kaj ofte nesukcesa.

En la spirita medio de la pasinteco, cxiu popolo altgloris la propran, en la literaturo, historio, arto, ktp., per la propra lingvo, kontraux la aliaj.

La ideo de la kulturdemokratio en Euxropo komencigxis unue per la burgxa revolucio en Francio. Sed tamen, paradokse al tiu evoluo, per la emancipigxo de la malfortaj kulturoj, aperis forta naciismo.

Ekz., Europo estis dispartigita, per ofte arbitraj limoj kaj ene de la sxtatoj regis nur unu plejforta nacia-kulturo kiu subpremis la aliajn minoritatojn.

La idealo estis, evolui la nacian lingvon kaj kulturon, (tio okazis precipe sur la gramatika strukturo de la latina) kaj ensxlosite en la limoj de la propra nacia sxtato, atingi sendependecon de la ekstero. Sed kiu baldaux evoluigxis al unu kontraux alia naciismo de la statoj.

Samtempe, en la historia situacio de la naciismo kaj dialektike memasertanta lingvopolitiko, naskigxis ankaux kelkaj pacmovadoj, el la volo, al humane dialogika komunikado kaj komprenado.

Ekestis ecx konkreta propono, solvi la komunikad-problemojn inter la popoloj, per dialogike konstruita planlingvo Esperanto.

La cxiam plifortigitajn strecxitecojn kaj kontrauxajxojn inter la popoloj ili tamen, bedauxrinde ne sukcesis solvi. Sekvis du teruraj militoj.

Nur post la reala sperto, en la situacio per detrupotencoj, estis la sxtatoj devigitaj, sxangxi la gxis tiam validan dialektikan agadsistemon en eksterlandaj rilatoj, al dialogika kunlaboro.

El tiu necesa sxangxo poste evoluigxis la dezirata kultur- dialogika- metodo, pri kiu ekestis la koncepto de la internacie, en civilizaj landoj respektita konvencio de la Homaj Rajtoj.

Pri kiu, cxiu kulturo, internaci-demokratie samrajtas kaj per dialogoj malfermite, devas sin montri kaj ekkoni, lernante unu de la alia.

En tiu konekso gravas emfazi, ke la „esperanto movado“ tiutempe, kiam la sxtatoj devige, pro la detrupotencialoj alvenis al la dialogika kun-rilat-metodo, jam pli ol duon jarcenton praktikis kaj havis sperton en la tielmaniera internacia komunikado.

En Esperantaj Kongresoj kiuj okazis cxiu jare (escepte la militjarojn) cxiam en alia urbo en la mondo, kunvenis „homoj kun homoj“, kiel diris Zamenhof la inicianto de la lingvo esperanto, jam en la unua kongreso en la jaro 1905 en Boulogne-sur-Mer, en Francio. (Ne Francoj kun Rusoj, Poloj kun Germanoj, Italoj kun Britoj, ktp., sed homoj kun homoj)

La partoprenantoj en tiuj kongresoj estis jam en senpera dialogika komunikado el cxiu parto de la mondo unu kun la alia.

Tiuj kunvenoj ebligis por konkretaj individuoj unikan, gxis tiam neniam realigitan internacian komunikadeblecon kaj socipsikologiajn spertojn.

Valoras atentigi, ke ankaux gxis nun, ankoraux en neniu alia nacia lingvo estis atingita tiu dialogika kvalito de la internacia komunikado inter la popoloj el diversaj partoj de la mondo, kiel tio en esperanto kunvenoj okazas.

Fakte en esperanto kongresoj estis konkrete antauxprenita la nuntempe necese dezirata internacia dialogo de la kulturoj.

2. Cxe la soci-psikologia trajto

Nuntempe la problemo montrigxas konkrete en la alvenanta pasxo de la internacie necesa dialogika komunikado, kiam ni ofte ne scias kaj ne povas fari la necese novan, kion ni volas, cxar ni estas gxenitaj de la malnovaj el la pasinteco kaj ne havas la spertojn kiel antauxeniri kune dialogike en la estonteco.

La historio ne estas de hieraux al morgaux, sen influo transsaltebla. Pri tio ni jam havas negativan sperton, denove en Europo. (En la ekestinta, nuntempe preskaux nekredebla detruprocezo, en la iama Jugoslavio.) Subpremo de historiaj spertoj de la popoloj, kauzas kasxitan batalon kaj psikajn gxenojn kiuj enmetigxas en profundaj psikaj tavoloj de la individuoj, sekvante „en-si-mem-turnitecon“ kaj malamon. Poste tiuj kasxitaj, sed konscie ne prilaboritaj problemoj, inter la kulturoj, iam elrompigxas per terura detrupotencialo unu kontraux la alia.

Por eviti la eksplodon de akumuligxintaj psikaj gxenoj, necesas antauxe klarigi kaj poste terapii ilin. Por tio respondas la socipsikologio.

Gxi estas relative nova scienco kaj jam en si mem dialogika. Jam gxia ekesto estas dialogika, el la alproksimigxo kaj sintezo de sociologio kaj psikologio. Gxia ekesto montrigxis en la necesa sanigo de la psikaj malsanoj, ne nur de individuoj, sed tutaj sociaj grupoj.

Gxi estas distingebla per la fenomeno de la individualpsikologio, kiam montrigxas, ke psike sanaj individuoj en iu grupo povas esti malsanaj rilate al la monda tuteco. La tasko de socipsikologio estas konstati la psikajn malsanojn de la grupoj kaj terapii ilin, t.e. sercxi vojon ilin regvidi al la monda tuteco kaj al la akcepto de la, en la Unuigxintajn Naciojn deklaritaj Homaj Rajtoj.

Ankaux tie havas esperantistoj jam siajn antauxspertojn, nun pli ol 100 jaroj.

Konata pedagogia regulo estas: Por lerni ion, estas plejbone uzi la spertojn de tiuj, kiuj jam travivis similan situacion, ekz. el komunumoj kie jam okazis similaj rilatoj.

En la kazo de socipsike pozitivaj rilatoj en la internacia sfero estas ekscepte malfacile trovi gxenerale, grupe pozitivajn ekzemplojn al kiuj povus esti aplikata la lernado.

Diplomatoj, komercistoj, jxurnalistoj, ktp., jam havis internacian rilaton ankaux antauxe, sed iliaj spertoj estas alikvalitaj, tendenca kaj ne vere dialogika, cxar ili precipe alproksimigxis nur unuflanke al aliaj kulturoj. Sed la dialogo de kulturoj volas esti la alproksimigxo kaj komprenigxo ambauxflake, (t.e. dia-logika) pro tio iliaj spertoj estas nur kondicxe uzeblaj.

Gxenerala manko de la spertoj en la socio en antauxaj tempoj estas ke, la t.n. normalaj civitanoj, aux la popolo, restis plejparte en la sama loko, sen movigxo, sen iu internacia sperto, kiu kauxzis deficiton en la kapableco al internaciaj rilatoj. La personoj kiujn sukcesis vera internacia dialogo restis raraj, sed ili ankaux jam ekzistis kaj restis ekzemploj, lerni de ili por la estonteco. (En la esperantomovado ni havis kaj havas kelkajn de tiuj.)

En la nuntempa vivo tute sxangxigxis la situacio. Ne nur ke ankaux normalaj civitanoj havas eblecon vojagxi, aux turizmi, sin movigxi en la mondo, sed ekz. en la EU ili ankaux ecx havas la rajton labori kaj vivi en alia lando, ekster la propra nacia kaj lingva regiono.

Nun estigxis la persona problemo de cxiu unuopulo kiu volas movigxi en la mondo, ke sxili lernu la lingvon de la lando en kiu sxili volas resti.

En tiu situacio konsciigxis ankaux alia problemo, kiu tamen limigas la liberecon de la individuoj. Nur malmultaj kapablas lerni kelkajn lingvojn kaj ecx la plej inteligentaj iam atingas la limon de la propra kapableco en la plurlingveca sistemo.

Esperanto ankaux tie estas favora, antaux la aliaj naciaj lingvoj.

Gxi estas facile ellernebla fremda lingvo. Oni povas diri, lingvo sen pena gramatiko, precipe sur la logiko bazita. La elektitaj vortoj havas la dialogikan principon de la internacieco. La jam plej konataj vortoj estas uzataj, precipe el la old greka kaj latina, el kiu ankaux en la europ-naciaj lingvoj multaj jam estas uzataj.

Kun la escepto, ke esperanto havas tute naturan rilaton al tiu dialogika alpreno el aliaj lingvoj kaj ne okazas iu flekso kaj rompo dialektike, kontraux la propra esenco, kiel plejofte estas la kazo cxe la naciaj lingvoj.

El tiuj cirkonstancoj sekvas por esperanto la granda socipsika avantagxo en internaciaj dialogoj. Gxi ne estas historie sxargxita per la sperto de dialektikaj kontrauxajxoj.

La naciajn lingvojn en Euxropo regis longtempe ligva memasertanta persvadbatalo unu kontraux la alia. Ili nur nevole, sed tamen necese por la propra evoluo, alprenis fremdajn influon kaj vortojn.

Plejsxatante ili defendis iun propran purecon.

Esperanto neniam havis problemon por alpreni la alispecan. Gxi estis dialogike konstruita gxuste kiel solvo kaj eliro el tiuj dialektike enplektita situacio.

Esperanto mem ekestis kaj disvolvigxis ne en la kontrauxeco sed en la dialogo al aliaj naciaj lingvoj.

Kiel la lingvo, tiel ankaux gxia kulturo estas malferma al eksteraj influoj kaj konstruas per tio en dialogika sintezo novan komunan kulturon.

Kiel la plej novaj socilingvistikaj esploroj montras, la parolataj lingvoj influas la psikon, sintenon kaj ankaux la pensmanieron de la parolantoj.

De tie sekvas ke la naciaj lingvoj kiuj en si mem estas dialektikaj, influas la uzantojn al dialektika memaserto kaj pensmaniero, t.e. al kontrauxajxoj;

sed esperanto, per sia dialogika profundeco, influas al sincera internacia dialogo.

Tiu fakto montras la socipsikan avantagxon kaj aktualecon de esperanto antaux la aliaj lingvoj en internaciaj rilatoj.

3. Cxe la demokrat-politika trajto

Sed kion valoras sciencaj ekkonoj kaj ekzemplovaloraj spertoj, se ili ne povas esti praktike aplikataj. Politiko estas tiu agado kiu insistas la enkondukon de la necesa novo, la sxangxon en la socio. Gxia tasko estas realigi la kondicxojn, en kiuj la novo povas montrigxi, disvastigxi kaj tiel zorgi por plimultigxo de la gxenerala bonfarto en la socio. Nuntempe, necese, nur demokratie.

La politiko havas sian diversan aperformon en la historio. Gxi cxiam havis la strebon kolekti potencon; aux defendi, aux kontrauxigi iun staton. Koncize dirite; gxi estas la lukto inter konservativaj kaj progresivaj povoj en cxiu estanteco.

La pozitiva senco de la politiko estas; plibonigi la gxeneralan bonfarton en la socio per sxangxoj.

Nature, la intereso de etablitaj povoj kotrauxstaras la sxangxon al novo, tiel ekestas kontrauxajxoj de la interesoj, ofte solvitaj per perfortaj bataloj, aux revolucioj.

En civilizaj landoj en la estanteco la revolucia batalo anstatauigxis la paca demokratio. Ne laste pro tio, cxar alie estus tro dangxera cxiu disvolvigxo. Pro tio estas la nuntempa moderna politiko dense ligita kun la pacesploro kaj certigo la pacon per la demokratio. Estas per realaj spertoj ekkonata ke, politikaj problemoj povas esti ankoraux nur pace per demokratio solvitaj.

Demokratio komencigxis sur la stratoj (en Europo cxe la oldaj Grekoj). Ne ekzistas pli gxenerala ejo por la politiko de civitanoj ol tie. Tie okazas la, por cxiu atigebla politika movado kaj montrigxas la demokratia kapableco de la etablitaj povoj kaj ankaux de la popoloj. Tiel, kiel reagas la etablita sxtato al sxangxoj kaj kiel volas trabatali la civitanoj la necesan novan. Tiuj kiuj demonstras, kiel demonstras, kaj tiuj kiuj kontrauxstaras, kiel ili faras tion. Sur la strato okazas la plej olda, la plej alta kaj plej gxenerala aperformo de la demokratio.

Denove estas interesa atentigi, ke esperanto ekde sia komenco jam cxiam en sia historio, en sia t.n. „interna ideo“ proponis pacan evoluon. Ne estas hazardo, ke esperantistoj en antauxaj mal-demokratiaj tempoj estis persekutitaj, enkancerigitaj kaj ecx mortigitaj pro iliaj konvinkoj. Tiuj historiaj spertoj kauzis poste cxe multe da esperantistoj fortan rifuzon, ecx timon de cxiu politika agado.

Sed la politiko en la nova historio alprenis necese tute novan vizagxon. Gxi jes restis plue la lukto de la povoj, sed la „kiel“ tute sxangxigxis. La perforto ne plu eblas kiel la lasta ebleco konvinki la alian partion.

Oni povas diri; la politiko alprenis la demokratie pacan konvinkmetodon, kiun esperanto jam cxiam proponis kaj esence enhavas en sia profundeco.

En tiu evoluo alvenis nun la historia tempo, kiam politiko kaj esperanto uzas necese la saman demokratie dialogikan metodon.

Antauxe, kiam la politiko deformigxis en diktaturoj, nature ke esperantistoj distancigxis de la politiko. Sed en la demokratia politiko estas gxuste la plej bona ebleco disvastigi esperanton. Cxar ambaux volas gxenerale la saman:

Demokratia politiko estas la plej gxenerala socia movado kaj esperanto estas la plej gxenerala lingva movado por komprenigxi en tiu gxeneraleco; kun la propono, solvi la tutmondan internacian komunikadproblemon.

Lingvo okazas en la socio kaj demokrata socio eblas nur en komprenigxo per demokrata lingvo. Sekve, internacia demokratio, nur per internacia lingvo.

Kaj la plej demokrata internacia lingvo, nun estas esperanto. Tiel bone kompletigxas politiko kaj esperanto unu la alian.

Ni devus eble diri; kompletigxus en la moderna politiko. Cxar internacia politiko necese devas disvolvigxi en la nuna demokratio, (precipe en la Europa Unio), cxar per ilia gxis nuna strukturo kaj agadmaniero gxi ne plu povas solvi la aktualajn internaciajn problemojn.

Al tiu evoluo aligxas la lingva politiko, kies demokratia solvo gxis nun neniam en la mondo kaj en europo havis tiun aktualecon kiun nun en la Europa Unio havas.

Ekestis tute nova situacio kaj en tiu, necese montrigxis la „nova kvalito“ de la internacia demokratio kaj politiko.

Ankaux cxi tie, (iomete fiere) povas diri la esperantistoj ke, en iliaj vicoj tiu „novo“ ne estis tute nekonata.

Se tiu ne estas nur formale pritraktata, sed en la jam antauxe menciita dialogike kaj socipsike profunda senco.

Pro tio, nesuficxas redukti la signifon de la esperanto movado al la nur lingva sfero, sed necesas gxin pli komplekse pritrakti en sia socio-politika pli vasta aktualeco.

La inter-efikoj de la tri trajtoj

En la inter-nacia sfero tiuj tri dia-logikaj trajtoj sekvas kaj kompletigas unu la alian.

Dialogo povas okazi nur demokratie. (Diktaturo, autoritato, cxionscio, ne bezonas kaj ecx ne allasas dialogon, tie okazas nur dialektika persvadforto.)

Kaj demokratio estas de sia komenco politika movado, kiu disvolvigxis kaj disvolvigxas en la historio.

Antauxe la diversaj kulturoj el siaj memkompreneblecoj asertis kaj kredis precipe nur al si mem. Post kelkaj necesaj eksteraj kontaktoj, ilia iama memsekureco, malcertigxis kaj perdis la orientigxon. Tiu kauzis sekve, kolektivajn psikajn gxenojn.

Tiuj gxenoj devas esti nuntempe necese klarigataj kaj lauxeble terapiataj, cxar alie ili detruas la sociajn kontaktojn de individuoj en la komunumoj, en la cxiam pli normale estigxinta internacia vivo de la mondo.

Klerigitaj, psike sengxenitaj personoj, povas sxangxigxi al nuntempe necese nova, dialogika mondrilato kaj pensmaniero kaj tiel teni sin hejme en la mondo.

Sed la bezonata disvastigo de la nova konscio en la internacia mondo, de tiuj kiuj jam sukcese atingis iun sxtupon, bezonas publikan esprimeblecon, por apogi la evoluon de la internaciigxo en la mondo.

Tio estas politika tasko, kiu nuntempe povas okazi nur demokratie. Por la disvastigo en la socio la necese novan, demokratie, estas bezonata homa komunikado, al kiu apartens la lingvo.

Sekve, por internacia komunikado necesas internacie komprenebla lingvo. La demando estas nun, kiu ? Kiu lingvo plenumas plej bone tiujn tri trajtojn, kiuj nuntempe necese devas kunagi cxe sinceraj internaciaj rilatoj?

Serioze respondi tiujn demandojn, necesas sciencaj inter-lingvistikaj esploroj. Tie gravas emfazi la „inter“ de la lingvistiko, cxar la gxis nuna klasika lingvistiko tie ne plu suficxas.

Famaj nur romanistoj, nur gxermanistoj, nur slavistoj, nur finugoristoj, ktp., ne suficxas por doni adekvatajn respondojn al tiu demando. Sciencistoj kvalifikitaj kaj kapablaj por tiu tasko devas esti klerigitaj en minimume tri de tiuj sciencaj brancxoj, memkompreneble bone paroli la lingvojn kaj sperti iliajn kulturojn.

Tiuj tri dialogikaj trajtoj estas necesaj en la nuntempa internacia komunikado. Sen ili ne eblas sincera internacia rilato. Demokrateco kaj kulturdialogikeco bazigxas en la, de la UN deklaritaj Homaj Rajtoj.

Sed la nuntempe aktualaj problemoj kusxas en la reala uzo. La tasko estas tiujn solvi. La lingvo esperanto kaj sia movado havas konkretajn proponojn por la solvo de tiuj internaciaj problemoj.

Gravas atentigi, ankaux ekster la esperanto movado, ke Esperanto enhavas cxiun tiujn tri trajton, necesaj por la nuntempa internacia komunikado, jam de sia ekesto (nun pli ol 120 jaroj).

Per tiuj, gxi kapablas peri positivajn spertojn, sintenojn kaj sciojn, por kultur-dialogik-eco, por soci-psikologik-eco kaj por politik-demokrat-eco en inter-naciaj rilatoj.

Gxia „inter-eco“ kaj inter-ec-emo estas unika cxe la lingvoj, pro tio eksterordinare kapabla por internacia komunikado.

Resuma sekvo:

Nuntempe plej gravas la problemo, ke ni, ankaux se ni volas, ni ne povas internacie dialogi.

En antauxaj tempoj estis klare dirita, se iu kulturo volis regi super la alia. Tion gxi ankaux nekasxite, per potenco, se gxi povis, trabatalis. Nuntempe neniu, ecx la plej potencaj sxtaatoj, ne plu kuragxas publike diri, ke ili volas regi la aliajn. Jes, vere, ili tion sendangxere ecx ne plu povas.

Fakte, ni ne nur pro tio volas dialogi, cxar ni cxiuj bravigxis rilate al niaj prauloj, sed la decida kialo estas, ke ni alie ne povas, se ni volas pluekzisti. Oni povas ecx negative esprimi, ke ni estas al dialogoj kondamnitaj. Tiuj kiuj nuntempe publike esprimas, ke ili ne volas dialogi, sed siajn konvinkojn nur perforte trabatali, (ekz.la teroristoj) tiuj estas per komuna forto neniigitaj.

Pro tio estas en nia estanteco la venonta necesa pasxo, realigi la kondicxojn en kiuj eblas dialogi. Tio estas nuntempe la plej aktuala politika tasko, cxar dialogo en la socio eblas nur en demokratio kaj la demokration evoluigi estas politiko.

Memkomprenebla estas ke dialogo bezonas lingvon. Novo estas en tiu rilato la „internacia demokratio“ kiu devas evoluigxi kaj por tio gxi bezonas „internacian lingvon“.

Nun, kiun lingvon internacie kompreneblan?

En tiu rilato montrigxas la plena aktualeco de Esperanto.


Mi dankas por Via atento.











/* Style Definitions */ table.MsoNormalTable {mso-style-name:"Normale Tabelle"; mso-tstyle-rowband-size:0; mso-tstyle-colband-size:0; mso-style-noshow:yes; mso-style-priority:99; mso-style-qformat:yes; mso-style-parent:""; mso-padding-alt:0cm 5.4pt 0cm 5.4pt; mso-para-margin-top:0cm; mso-para-margin-right:0cm; mso-para-margin-bottom:10.0pt; mso-para-margin-left:0cm; mso-pagination:widow-orphan; .0pt; "Calibri","sans-serif"; mso-ascii-font-family:Calibri; mso-ascii-theme-font:minor-latin; mso-hansi-font-family:Calibri; mso-hansi-theme-font:minor-latin; mso-fareast-language:EN-US;}