La prego estas ankau audi-videbla en YouTube:
www.youtube.com/watch?v=xVA81S4d7gE

Faktoj kaj tezoj en la ligiteco kun shtato kaj familio:

Ghenerala idealista tezo de klasika shtato kaj socio estas,ke la socia bazunuo de la shtato estas la familio. Kiel povas stari tiu tezo en la realeco, se ni tion malantaudemandas evoluhistorie kaj historipsikologie?

1. Komenco de familioj en la barbarismo.

Historie la povo de la familioj estas regvidebla en la epoko de barbarismo. Jam tiam eksighis kelkaj familioj kun siaj perfortecoj, kiuj regis la aliulojn. De tiuj estighis kelkaj veziroj kiuj poste en hordoj koncentrighintaj familioj komandis. En pli da tiuj grupoj ekestighintaj veziroj poste konkuris unu kun alia, por la povo. Kiam ili sukcesis pacighi, pluiris kune al konkeraj militoj.

La fidelecon al alia familio, esprimis kun la trinkado la unu de alian sangon. Se tiam iu de alia, post la sangotrinkita unuigho, ion tamen perfidis, por tiu sekvis mortpuna vengho. Tiu kutimo restis ghis hodiau trovebla,kiel memjugho en kelkaj primitivaj societoj (ech ankau en Europo, ghis nun). Sed oni ne bezonas tro fore iri, char en la tn. civilisitaj landoj en kelkaj shtatoj, kontrau chiu parollibereco kaj demokratioj,restis la primitiva mortpuno por la tn. patrujperfido, en la barbara uzo de shtatoj.

La kunligiteco ekshajnas ankau chi tie sufiche komprenebla inter la shtato kaj familio. Pro tio ne estas hazardo, ke la familio staras sub la defendo de la shtato, ekde la barbarismo, tra la shtatfondo, ghis la tn. civilizita, sed dialektika shtatkonstitucio. Char la shtato bezonas la familion. Nur la familio havas „patrujon“, kiu devas esti defendita, ankau per milito. Pro tio, de la barbarismo, kaj la shtato kaj la familio, ne povis tute liberighi. Tiel en la lasta historio kaj ech en la nuna estanteco, povus esti kelkaj ekzemploj nomitaj.

2. La familia solidareco.

Ekde la arkaikaj tempoj la homa evoluo necesas socian kunecon. De tiu la plej simpla unueco estas la familio. Komencas kun la defendado kaj chasado en la sovagha stato, kaj restas ankau che la prilaboro de la kamparo.

En la mezepoko atingis specialan signifon per la subteno de la kristana religio. En Europo ekestis kelkaj grandaj kaj malgrandaj shtatoj, kiuj pritraktas la familion, por sia plejmalgranda socia unueco. Ech danke al la akomodigha kapableco de kristaneco kelkaj, povoj atingitaj familioj sukcesis ricevi nobelulajn distingon, per kiuj ili poste en la historio plezuris tra generacioj sociajn privilegiojn.

En novaj tempoj estis ankau spertebla la signifo de familio, ekz. che la enloghigo de Ameriko kun europecaj popoloj. Ofte nur fortaj kaj maltimaj familioj audacis al tn. sovagha okcidento. Per ilia agresiva persisto, sukcesis atingi kunighinte kun aliaj familioj la indighenoj elpushi kaj sekve shtatan organizon fondighi.

En la kunaparteneco de Ameriko multe helpis la kristana religio, kiu ghustatempe en protestsntismo la familio atingis novan validon. Ofte la unua spirita nutro, kion ili en la nekonata kaj danghera okcidento povis kunporti, estis la Biblio. Sed en la proceso de la socia evoluo la forigho de la familio kaj kristaneco chiam pli kreskis.

3. Kristana shtato kaj familio ne ekzistas.

Lafamilio estas la restajho de barbarismo, kiun la shtato el propra interso plusavis. Por la shtato necesas la familio, char nur la familio havas patrujon. Kaj la patrujo devas esti defendita, por kiu necesas shtato kaj soldatoj.

Kristana homo ne havas patrujon. La kreita natura mondo chie estas lia hejmo kaj patrujo. Pro tio la kristana homo ne bezonas de la shtato la defendon de sia hejmo. Tiun sintenon ricevis historie la kristanoj de judoj, tra Jeshuo, kiuj estis jam chiam kaj estas chie, hejme.

La socia evoluo faris la familion kaj ankau la shtaton senbezona. Tio ne estas ideologio, sed historia fakto. Jam nuntempe, en kelkaj shtatoj faras efekive, la plej gravajn taskojn de la shtato autonomaj komunumoj. Kaj la shtatpolitikistoj faras ja nur, sengrave suprajhajn aferojn, por altaj salajroj, en trodimensionitaj shtataparatoj.

La tasko de la familio en evoluintaj landoj falis al minimumo, plejofte nur al senpera edukado de la plej junaj infanoj, apud la konvena socia sekurigo. Ech komencis la eksperimento, por chiu civitano doni (ankau sen laboro) salajron porminimuma travivekzistado. Tiel estus superflua, kiel en la evoluo malantaurestitaj socioj por familioj grava tasko, la sekurigo de oldaj homoj.

4. La refalo de nacioj en barbarismo.

La nacioj pri la imagoj de idealismo neniam ekzistis kaj neniam povos ekzisti. La popoloj jam de chiam, ekde la arkaikaj tempoj, estis miksitaj unu kun alia. Eble en paco, sed ankau perforte en militaj tempoj. Al tiu povas la plejnovaj genesploraj sciencoj doni respondon.

Restas nur la ideologio de naciismo, kiu en la proksima historio tiel multe da tragedioj kauzis, kion oni ne povas alie nomi ol, refalon en la barbarismo ( kio al honto de la homaro bedaurinde ankorau chiam okazas). Historie tion dokumentas la lastaj du tn. mondmilitoj kaj la nun furioza fratmilito en Mezeuropo.

5. La nacio estas la kontrauajho de kristaneco.

La nacio volas per la principo de la familio, plivastigi, subteni kaj remeti la (barbaran) sangoparencecon. Tiel staras la nacio tute kontrau la kristaneco.

Jeshuo diris che la Lasta Vespermangho: ke, Lia „sango kaj korpo, estas vino kaj pano“ (do, ne homa sango, kun kio la barbaroj jhuras) sed parto de la kreita monda naturo. Tiu frazo ekzercas sin, kiel la centra influo de la kristaneco, kiu shanghas la ghis tiaman sangoparencecon.

Ekestis diversaj ordenoj, kie ofte en monahejoj au en bonfaremaj unuighoj, kristanaj homoj, sen chiu sangoparenco, nur per la altiro de la amo kunighis kaj vivas kune.

Kompreneble ke tielmaniera la kunvivado por la intereso de la shtato ne tute konvenas, char tiuj organizajhoj memorigas la superfluon de la shtato. Sed ilia dialogika karaktero ne staras kontraue al shtato, pro tio la shtato volonte ghin eluzas, precipe por bonfaraj aferoj. Ofte por, de dialektikaj shtatoj akuzitaj militkatastrofojn pardoni kaj helpi che la surkonstruo de damaghoj.

6. La deformadoj de la familio

Ju pli malevoluinta en nia estanteco estas iu socio, despli granda estas la deformadebleco de familioj. Tio povas okazi pro, enfamiliaj influoj, au eksteraj, tradicie sociaj au religiaj kialoj.

Ene de familioj povas diverskaze ekshajni. Ofte sub la influo de patrino, la infano ne memmstarighas ghustatempe, ech estas restarigita en tiu procezo. Kompreneble se, por la ghus juna homo estighinta infano mankas socia subteno disighi de la gepatra domo, lulighinte en konforto, kauzas psikajn sintenperturbojn, poste trovi la ghustan lokon en la reala vivo.

Tiel la patrino havas malfacilajhojn kun lasta kosekvenco estighi kristano, char la natura patrina instikto pri iliaj infanoj retenas shin, esti malferma por amo al chiu alia plej proksima. Shia infano estas antau chiu alia en avantagho, ankau tiam, se la infano estighis krimulo. Se iu virino volas tiun instinkton preterpashi, tiam shi devas estighi monahino. Pri tio, iu en bordelo laborata seninfana virino, povas esti pli bona kristano, ol iu patrino kun infanoj.

La ekster familiaj kauzoj povas esti ech pli profundaj. Sociaj kaj religiaj kutimoj en fremda chirkauajho, en familioj povas pluresti. Estu tio la kozervo de praula kulturo, ene de fremda povo okupita teritorio, au enporto de propran kulturon de migrantaj enloghantoj, kiu tiam la postan asimiladon ghenas.

Tiun sperton ni havas che, en Europo vivantaj aliaj kulturoj kaj religioj,kun akomodighmalfacilajhoj kiuj ofte enighas en kriminala potencialo. En la nova chirkauajho ili sintenas en la familio pri aliaj normoj, kiu ekz. malfaciligas trovi konvenan laboron, pro kio povus sekvi la turnigho al kriminalo. Tiam mendighas la familioj, kiuj adaptighis en fremda chirkauajho la hejmlandajn normojn, en klanoj.

7. La eluzo de la kristaneco por „nobeligo“ de familioj.

La plej alta shtupo de eluzo la kristanecon estis la „nobeligo“ de familioj. Ghuste tiuj herooj estis „nobeligitaj“, kiuj venkigis la malamikojn (au alie dirite, la plejmulte de aliulojn mortigis). Chi tie ekshajnas la tute falsa uzo de la klasik-dialektika pensado, kiam la herooj estas kun sanktuloj miksitaj. Kelkaj fervoraj klasikistoj nomas ech ankau Jeshuon „la plej grandan heroon“. La t.n. nobelaj familioj tiam; ekde la mezepoko, povis sen iu aldonita laborprodukto halti kaj ghui privilegiojn. Ghis en la historia evoluo, per sangaj revolucioj estis finigitaj.

En nia estanteco estas iu interesa historia turnigho observebla. En la mezepoko inter la shtato kaj eklezio ekestita kontreueco, kiu montrighis en la sekulareco, kiam la „nobeloj“ shtatportintaj povoj estis, nuntempe estis returnighinta. Nun perdis la „nobeluloj“ ilian shtatan influon, sed tiuj kiuj ankorau portas sian titulon, staras sur la flanko defendi la kristanecon. Eble kun malfruighinta danko, por multe da, ankau malpravaj privilegio,j kiujn ili ghuis en la historio.

8. Evoluo al kristana homo.

Esti kristana homo, psikologie estas, dialogike individua procezo, al kiu fino estas la sanktulo. Estas vere, ke la chirkauajho motivas, sed esencajn pashojn devas la individuo mem fari. Kiu kashas en la amo, de la ghuste hazarde, sen chiu diferenco proksima. Al tiu amo la homo devas sin prepari, lerni kaj spertojn akiri, senpere malfermighi kaj fari sin sentema.

Al tiu amo kapablas, ne la shtato kaj ne la familio. La familio, ekscepte la patrino kapabalas sian instinktan amon precipe nur al siaj sangoparencoj pludoni. Ekstere de la familio, estas au nur neutralaj, au nur konkurantoj. Kelkfoje aliaj familioj ekshajnas ech kiel malamikoj (vidu la ekstremon, inter diversaj klanoj).

Ene de familioj povas ankau tre diversaj opinioj pri la kristana religio ekesti. Gefratoj ofte ne konsentas unu kun alia. Unu povas esti profunde kredanta kristano, sed la alia chion religion kontrauanta ateisto.

9. La kristana amo kaj pardonema influo al la shtatoj.

Che la shtato la kuniga forto de la amo ne aperas, maksimume nur dialektike eluzante. Char shtato bezonas kontrauajhojn, kiuj ghi per perfortaj leghoj provas starigi kaj solvi. Sen tiuj perdus la klarigon de sia ekzisto, pro tio prie ghi pretas tiujn eksciti, por ricevi la pruvon pri ghia necesa funkcio.

Kvankam kristana shtato ne ekzistas, eblas diversajn relaciojn de shtatoj unu al alia distingi. Ekzistas perfortemaj imperialisme tendecialaj shtatoj, kiuj praktikas agresivan politikon. Sed ekzistas ankau pacemulajn, helpemaj shtatoj, kiuj en malbono implikitajn teritoriojn, post akcidentaj katastrofoj au militoj, helpas al surkonstruo tutmonde.

Pri tiuj sintenoj en la historio povas esti kelkaj ekzemploj menciitaj. Por ni chi tie en tn. kristana Europo montrighas la okazadoj post la du tn. mondmilitoj, la solvoj de la la tn. packontraktoj. Se ni komparas la terurajhoj kiujn en la militoj, la „malgajnintaj povoj“ faris , povas esti komparebla, nur kun okazadoj en la barbaraj tempoj. Tiu tempe ankau ofte okazis, ke la venkintoj iun majgajnintan popolon tute ekstermis. Pri tiu sintenmaniero ekz. la germana kaj hungara popolo, estus tute malaperigita el la tero. Ke tio ne okazis, estas por danki al la kristana pardonema spirito.

10. La ebleco de la historia evoluo apud la kristana spirito.

La historian evoluon kun sciencaj rezultoj, antauhelpis la akomodigha kapableco de la kristana religio. Post la inkvizicia subpreno en la tn. obskura mezepoko, liberighis la scienco kaj enpashis en la epoko de novaj malkovroj, kiu ghis en hodiauaj tagoj dauras. Kvankam la dialogika evoluo, kiu estas la esenco de kristaneco, chiam denove estis de dialektikaj revolucioj kaj militoj de shtatoj disturbita, la scienco atingis chiam pli gravajn ekkonojn.

En la sociaj sciencoj ghis nun, kvazau iom pli ol antau cent jaroj, ne konataj scioj kaj spertoj estis ekkonataj. La pluevoluo de psikologio tra socipsikologio, faris komprenebla kaj ankau terapiebla, la fenomenon de socia deformigho de la naciiismo . El tiu socipsikologia malsano sukcesis kelkajn popolojn, per terapio denove repreni al civilisa socia vojo.

La altgrada evolushtupo de natursciencoj kaj de tekniko, faris tiun sintenmanieron sperte necesa, kiu jam pli ol du mil jaroj servas kiel bazo de la kristana religio. Pruvighis la homa tragedio de la klasika heroeco. De tiu, kiun ni ghis nun nur fiktive sciis, montrighis ankau fakte la vero, ke la malamikon ne plu eblas venki, char tiel minacas ghenerala neniigho. Pro tio estighis faktece necesa chesigi la dialektikan venk-arton kaj anshtauigi per apliko de la solvo kun dialogik-arta inter-konsento.

11. Restu la shtato nur che la familio , char kun la kristaneco ghi nenion komunan havas.

La shtato lasu la kristanecon en trankvileco, kiun ghi en la historio jam sufiche eluzante ekspluatis. Char unue en nia estanteco montrighis fakte la vero de la kristaneco, ke post la milito ne plu ekzistas venkinto. Tio kio jam chiam estis la senco de Jeshua sinteno.

Restu la shtato nur che la familio, kiujn eblas per la „hejmlando“ trompi. El ili eblas malkuraghajn heroojn varbi, kiuj povas esti devigitaj en milito siajn homkunulojn murdi. Tiu kaze, chi tie montrighis jam kelkfoje la Saktuloj, kiuj ne timis ankau de senpera morto per ekzekuto pro „patrujperfido“.

12. La amo trapashas la klasikan kategoriojn de shtato kaj familio

La amo ne restas dependa, de la belecidealo de la klasika etiko, ne che la nacio, ne che popoloj, ne che rasoj, ne che sangoparencoj, ech ne che la nature altira instinkto de viro kaj virino. Tion chi la amo, superpashas en la direkto de la universala dieco. Jeshuo ankau preghis al tiu Dio. La tn. „patro“ ekshajnas nur en la lingva tradukado. Eble nur pro tio,ke ni, en klasikaj nocioj pensantaj, stultaj homoj, ankau simple ion komprenas.

La amo estas tiel chirkautena, tute komplete perfekta, ke tie jam nenio alio havas ejon, estas tute pleniga, nenio alio estas dezirinda. La problemo che ni homoj estas nur, ke ni ne povas tiun staton longe halti. Sed ni povas jam por tio esti felicha kaj ghui, ke ni rajtas partopreni ankau nur kelkajn momentojn kaj sperti tiun situacion.

Kion ni ankau povas nomi ekstazon. Tiam okazas io, sur iu sekreta loko, de kiu ni povas senti nur ion altiron, (se ni kapablas) nenion plu. Sed tiam povas ekesti ankau nova vivo, iu nova kreo. Eble tiam ni povas partopreni, ankau se nur ioma tempon, sur la manifestado de la kreado, se ni sufiche preparis nin, sufiche lernis, faris nin sentema ricevanto.

Vershajne che la Sanktuloj okazas en tiu stato la profetia reveligho. Au eble che iu sciencista malkovristo, post multe da lernado kaj sperto, la ghis tiama sekreta kunligiteco malfermighas. Kiu kelkfoje povas esti ankau epokon farenda turnigho en la evoluo de la homaro.



Mi dankas por Via atento.