La prelego estas ankau aud-videbla en YouTube: www.youtube.com/watch?v=ics-ARWjL_Y

Post la fino de la klasik-idealisma historio la dialogika historio estighis necesa.

En nia estanteco montrighis per historiaj faktoj, la neceseco de la transpasho la diaalektikan historion per dialogika historio. Inter alie pro tio, char tio, kio ghis nun malonge antaue shajnis neebla, iu milito en Europo, denove okazis.

En historiaj spertoj de la 20a j.c. montrighis la fino de la dialektika pemsmaniero en kontrauajhoj. Post tiu turnigho de la pensado, atendis al historiistoj multe da laboro, la historion dialogike klerigante transskribi, ke la nacioj povus en paco kunvivi. Ghis nun tiu ne okazis.

Por la estonteco estighis necesa, la ghis nunan precipe pri la klsik-idealisma metodo de dialektiko skribitan historion, pri la metodo de dialogika “nova pensado” transskribi.

En la estanteco alvenis la tempo, kiam estighis grava, en la historio ekestintajn komunajn influojn de la popoloj emfazi, anshtatau kiel ghis nun , nur en kontrauajhoj disigi. Kiel necesa tio estus, montrighis nun eklatant che kvar slavaj popoloj. Post la serboj kaj la kroatoj, nun ankau che la rusoj kaj ukrainioj. Kie la historiaj komunajhoj, post dialogika malantau-demandoj, montrighus multe pli gravaj, ol la ghis nun emfazitaj kontrauajhoj.

Tio ne signifus, ke ni nun skribu la „lastan veran“ historion. Plie, chiu tempo-epoko havas sian komprenon, kiuj chiamdenove devas esti prilaborita . Nun alvenis la tempo, ke la plejmulto skribita historio en la 18a-20a j.c. devus esti nove pripensita kaj pri la plejnovaj spertoj kaj sciencaj ekkonoj, korigita.

Dialogika historio ne difinas (kiel eble la natursciencoj), sed lasas la aktualajhojn malferma, por diskursiva priparolado, chi tie kaj nun la necesan trovi, post tiam, kiam la klasikaj historidifinoj tra spertoj, atingis sian tragikan finon. Postrestas por ni nur, la determinoj kompreni, dissolvi kaj tiel alveni al dialogike komun-aktuala rezulto.

Dialogikaj nacihistorioj devas chiam resti en vigla rilato unu al alia. Post komuna trapensado kaj dialogika formulado, povas ekesti kun plej malmultaj eraroj, kiujn ambauflanke kaj ghenerale la popoloj povus akcepti.

En la Europa Unio estighis alt necesa reverki la naciaj historioj kaj iliaj rilatoj unu al alia. T.e. estighis ankau necesa la ghis nun parte dialektike skribitan, t. n. Europhistorion reskribi.

Sed kio estas Europa historio? Kie komencas la Europa historio? Antaue, ankorau ne longe ghis nun, nur ch. unu jarcento, oni komprenis la Europan historion kiel mondhistorio. Ni parolas ankau ghis nun pri du “mondmilitoj”. Kvankam, se ni pli akurate rigardas, nur relative malmulte popoloj kaj shtatoj estis implikate, en rilato al monda loghantaro. Memkompreneble, estis ankau jam tiuj milit viktimoj sufichaj.

Sed nuntempe shanghighis la konscio pri dimensioj. Se ni hodiau parolas pri venontaj mondmilitoj, kiujn ni volas eviti, malantau tiu staras minacita la tuta mondo, nia tuta planedo tero, koplete. Char nuntempe iu mondmilito povus mondvaste la vivon detrui.

Tiu fakto devas shanghi nian tutan pensmanieron. Unuflanke, la mondo ne plu estas eurocentra kaj la resto de la mondo ne plu eblas dialektike konvinki. Por tio neniu parto havasplu la povon (la rajton antaue jam ne havis). Aliflanke ghuste pro tio, chiuj estas petitaj la “dialektikan pensmanieron” en “dialogika pensmaniero” renovigite konverti; se ni en tiu mondo volas plue kunvivi.

Proponoj venis jam ( ankau se kelkaj jam forgesis) ghuste el Ruslando, de Gorbachov, kun la “nova pensado” , kiu la tiaman mondpolitikan situacion shanghis. Tion jam tiam ne shatis scii kelkaj povhavantoj. Ekde tiam ili laboris, tiun “novan ordon” detrui kaj la “oldan pensmanieron” denove reinstali .

Kun la nuna milito en Europo ili parte jam sukcesis, sed vere nur parte, nur kiel “tragika ludo” , char en la malantaueco staras chiam la opcio de totala neniigho. Tiel povas generaloj kun kelkaj politikistoj kaj ankau jhurnalistoj, sin tre grave prezenti. Sed were staras malantau tio, nur en la homa evoluo iu malfruighinta sorto. William Auld, skota esperantisto nomis ilin “infantila raso”.

Multe shanghighis en la lastaj 100 jaroj, unue en Europo, tiam en la lastaj 50 jaroj ankau en Azio. Kio entute globe la tutan mondon shanghis. Nun, devas atenti la europanoj, ke ilian ghis nunan penson, pri la nova realeco ankau shanghos kaj alkutimighas, alikaze ili stiras nin chiujn en la katastrofo.

Granda danghero estas : Nenion shati lerni el la eraroj dela pasinteco kaj kredi, iel plu okazos pri la oldaj (dialektikaj) metodoj. Tiel pensis jam ankau antaue, pli da grandaj imperioj en la historio kaj malsukcesis. Nur ke ni nomus unu ekzemplon el la lastaj, la Austro-Hungara Monarhio.

El iliaj eraroj tiam plejmulte profitis Usono. Sed chu ili lernis ankau ion el ilia historio? Char tiam, ghuste sur kio Europo rompighis, Usono povis sin pluevoluighi. La atingoj de la Franca Revolucio kun la Demokratio, ili povis pluevoluigi. Ghis la europanoj pro ilia insisto sur monarhio, kiun ili kun naciismo volis savi, pereighis.

Chu Usono nun ne faras la saman historian eraron, sur kiu jam kelkaj antauaj imperioj pereis, kiamili provis kun chiu povo sian pozicion de “unua” defendi? Tielmaniere kiel Usono nuntempe sian politikon funkciigas, ne estas favora por la amikeco kun Europo, por kiu historie ghi multe havas danki.

Ekonomia konkuro en la libera mondo jes, sed ne kun chiu senkompato, ekonomian ekziston de shtatoj endangherigi, ech neniigi. Kaj al tiu apartenas ankau Rusio. Char sen Slavoj ne ekzistas Europo. Pro tio, rilate al Europo, estas por diri minimume maljusta, voli la du pli grandan Slavan popolon unu kontrau alia eksterludi.

Granda laboro atendas al inteligenta homaro, se ili volas novan dialogikan historion priskribi, chiam el la nova perspektivo, de la ebla pludauro de la homa ekzisto sur la tero. Unuflanke, estas necesa che la historio la “dialektikan” pensmanieron en la “dialogika” konverti. Aliflanke, chiu popolo, ciu mondparto, devas sin mem, pri la nova metodo, sian propran en la rilato al la tuteco meti.

Europo estas internacia. Tio estas ne neebla fakto. La malfacileco estas nur, kiel estas tio kompreneble esprimata. Vicigi nur la sumo de nacioj ne sufichas. Chi tie devas ekshajni ankau la kvalito de “inter-eco”, kiu jam chiam kune aktivis. La “inter” estis jam chiam kune, ankau tiam,kiam ankorau la nacioj ne ekzistis, ankau jam inter la popoloj. Sed por la klasika logiko kaj dialektiko tiu ne estis kaptebla, sekve por la tiama pensado tio ech ne ekzistis.

Char pri la Aristotela logiko la reala historio estis en hierarkia ordo glorita, sekve la okazadoj en dialektikaj kontrauajhoj unu kontrau alia metita kaj interpretita. Pro tio ne povis efiki la “unu de ali dependeco”, ech ne ekshajni. Prefere klasike estis subprenitaj, se iam, ie en la historio, mendis sin la “unu-de-ali-dependeco”.

Kontrau tio, ekshajnis pliaj rebelioj, komence la sklavaj tumultoj, ghis la plejnovaj revolucioj. La klasika logiko kaj dialektiko ankau post tuj ne estis pridemanditaj. Estis chiam nur la regantoj shanghitaj. Che la kristaneco, kie jam komencis la superpasho de la kontrauajhoj dialogike, kiel pensmetodo ankau tie ne povis ekshajni, char de la klasiko estis subprenita. Che la institucia kristaneco estis ech ankau la dialektika pensmaniero plejparte alprenita.

Unue la spertoj en la plejnova historio kaj la evoluo de la sciencoj postulis, precipe en internacie politikaj situacioj, pripensi la signifon de klasikaj valoroj. El tiu sekvis la relativigho de nia “europ- idealiasme-klasika” pensmaniero. Kaj el tiu sekvis ankau konkret la necesa novkompreno de la europan historion. Kiu en EU estighis precipe aktuala.

Nun sekvus la demando; kio apartenas ekz. al Europa historio kaj kio ne? Tion entas tiel malfacila respondi, au ne povas esti difinita kiel, kio estas nacia historio kaj kio trairas jam estighi europeca. Memkompreneble la problemo ne estas nur europeca, sed mondvasta. Same malfacila estas difini ekz. la Chinan nacihistoron en la ech pli granda lando kun pli multe da diversaj popoloj, au eble en Hindio, ktp. Sekve estas nur por rimarki, kiel malfacila estas iun mondhistorion priskribi, kie la politikaj situacioj chiam shanghighas kaj evoluighas.

Por G.W. F. Hegel antau pli ol ducent jaroj antaue ankorau ne estis problemo el sia dialektika pens-kaj vid-maniero “mondhistorion” skribi, char li reduktis hierarkie la okazadojn kun klasika logiko en dialektikaj kontrauajhoj. Tiel li skribis sian opinion pri aliaj mondpartoj ( pri kiuj li konkrete nenion sciis) kaj jughis pri ili en sia konstruita hierarkia sistemo. Tio estas tipe dialektika historikompreno, al kiu nun alvenis la fino.

Nuntempe ni devas multe pli zorgeme antauiri kaj plibone se ni lasas niajn fingrojn de aferoj pri kiuj ni nenion scias, au eble nur malmulte. Ech pri aferoj pri kiuj ni multe lernis ni ne povas certe scii la lastan veron, precipe ne en la historio. Chiam restas iu nerespondebla resto kaj tiu chi nescio apartenas ankau al la vero, kiu sistemlibere restas malferma por novaj esploroj kaj ekkonoj.

Malgrau chiu nacia idealismo, la reciproka influo de diversaj popoloj unu al alia tra la historio, estis chiam multe pli grava, ol nur kun granda penado “science” pruvi, la origine ekestintan proprajhojn, kiu restis fine chiam necerta kaj netrafa, ne suficha por scienca kriterio, por fina pruvo.

Ni prenu nur la plejkonatajn spiritkreintojn kiel Shakespeare, Goethe, Beethoven, ktp. Sendepende de tio, ke ili ne esprimis sin tiusence, iliaj verkoj estis influitaj de diversaj kutimoj, moroj, pejzaghoj, kondutoj, de diversaj popoloj kiujn ili ekkonis kaj kun ili havis rilatojn. Povas esti dirita, ke ili trans siaj nacioj, havis fortan europecan influon, sed en iliaj verkoj estas troveblaj ankau mondvastaj motivoj.

Estas simple spertebla che tiuj kaj similaj personoj, ke la definicio pri la klasika logiko kaj dialektiko ne plu funkcias. Ne sukcesas ilin ekkapti en naciaj kategorioj kaj akau ne distingi en klasike hierarkia ordo. Kiu estas de ili pli grava, pli bona, kion la klasika distingo kaj klasifiko chiam postulas.

Se ni Mozart audas, li estis en lia tempo kaj en chiu eterneco la plej bona kun sia verko. Chu estis Mozart Austriano? Sed kio estis Austrio tiatempe? Kunmetite de diversaj popoloj pli ol 20 lingvoj parolante, la intelektuloj sin inter-popole komprenante kun la latina. Nun, kiu volas difini la spiriton de Mozart?

Por la Europa historio estas unuflanke grava montri kiu estas, au kio povas esti europeca, aliflanke devas esti montrita, kiu ne plu estas, por eviti la impreson, ke Europo volas sin disvastigi en la mondo (kion antaue jam volis). Tiu samtempe ne sigifas, ke Europa sin fermighu por aliaj mondpartoj, sed plie inverse. Europo devas sian malferman lliberecon montri, kiun ghi kelkmiljarojn evoluighis, ghis atingis la statuson, kiun ankau aliaj mondpartoj shatas alpreni kaj adapti.

Antau chiu estas la demoktatio tiu „spirit-politika eksport-artiklo“, kiun nuntempe ankau multe da ekstereuropaj shtatoj uzas kaj pluevoluas. Ni memoru nur al Unuighintan Shtaton de Ameriko, kiuj la atingajhojn de la Franca Revolucio ech pli sukcese aplikis, ol siatempe francoj kaj europanoj.

Francio denove enkondukis la antauan statuson kaj kelkaj aliaj monarhioj ech ne ekkonis la signifon de la novevoluinta socia ordo. La rusia carismo baldau estis forbalita de terura revolucio. Preskau samtempe kun la rusa monarhio, sub la influo de la unua „mondmilito“ disfalis ankau la Austro-Hungara- Monarchio. Ne laste pro tio, char la regantoj ne ekkonis, kio estis valora por konservi kaj kio devis esti forpelita.

Tre bedaurinda estis la nescia ignoro, de la kelkjarcentoj daure pozitiva sperto inter la popoloj, kiu estus ankau pluevoluinde uzebla por Europa komunumo. Anstatau tiu estis, nur la disiga naciismo antaupelita kaj ech per tio estis provita savi la monarhion.

Ne nur, ke Europo eksportis la demokration kaj internaciecon en aliaj landoj kaj kontinentoj, sed poste ghi ankau importis, ambau pluevoluintajn politikajn principojn, denove hejmen, kiel en speciala kazo el Usono. Sur tiu ambau grava principo; demikratio kaj internacieco estas ankau la nuna Europa Unio surkonstruita. Kiu memkompreneble, devas esti pluevoluinta, char la nuna stato ankorau ne estas kontentiga.

Historio kaj kulturo, povas esti en vera kaj reala senco, nur dialogike, sed ne absolute komprenata. T.e. ghi ne povas esti substance difinita, kiel en la antaua novtempo estis provita, sub la influo de natursciencoj. Ghis la ekkono, ke la natursciencojn mem, ne eblas unusignife difini, sed decidi nur sub determinitajn postulojn.

La nova dialogika pensado ekaperis jam antau chirkau pli ol cent jaroj. Estas la sama tempointervalo, kiam ekshajnis el la simila spirita profundeco ankau Esperanto, la proponita internacia lingvo, antau jam de la du mondmilitoj, aktive por la paco. Bedaurinde ankau sen sukcese, ne audebla en la milithisteria bruo. La sensukcesa atento devis ankau post la unua mondmilito dauri. Ne pripensante kaj prilaborante la kruelecon de la spertoj de unua, gvidis en la dua katstrofo (espereble la tria forrestas).

Unue post la plifortigo de la du grandpotencoj, ghis la povo de ambauflanka neniigho per atombomboj , estis la internaciaj rilatoj al dialogika politiko devigitaj. Bedaurinde, tiu tamen ne estis la rezulto de intelekta matureco de la homaro, sed nur timo de ekzistencia danghero, devigis ankau alian eblecon trapensi, ne nur dialektike voli konvinki la aliulojn.

Resume povas esti dirita: Dialogika prezento de la nov prilaborenda historio,estas la liberigho el la konvinka dialektiko. Tiu novo estas nuntempe necesa, kiel fundamento por pluevoluo de la internacie paca kunvivado de la homaro, ghenerale en la mondo kaj nun konkrete en Europo.

Ekde la oldaj grekoj la Europa historio estis dialektike prezentita. Oni volis ghin chiam ankau en klasik- logikaj kategorioj enmeti. Sed la okazadoj neniam lasis tion fari, ili chiam denove rompis la fermitajn kategoriojn. Neniam estis la logikaj kategorioj sufichaj por kapti la historion. La dialektiko jam permesis plu da libereco, sed nur en kontrauajhoj, kiuj tiam post la disvolvigho de la chitempa historio, chiam denove eksplodis kaj kauzis grandan detruon (vidu la multan revolucion kaj militon).

Tiel estas por tiu chi prezento en la ligiteco kun Historio, la fino de la dialektiko interesa, post kiu sekvis la fino de la klasike dialektika historio. Ne la historio mem finighis, kiel jam senpaciencaj historiistoj pensis. La tempo dauras plu, sed ne tiel kiel ni antaue imagis. Nun estas pli bone anstatau ion idealisme imagi, la spertojn sorgeme dialogike atenti, kio okazis kaj kio nun okazas, ke ni el tiu, por la estonteco ion povas ion lerni kaj konstrui.

Signifa kontribuo por la solvo de tiuj problemoj, aldonighus inkluzive atenti la proponojn, de la europ-politika movado de „Europo Demokratio Esperanto“.



Dankon por Via atento