1. - Kiu estas kvalifika skribi opinion pri esperanto?

Oni ne povas riprochi al jhurnalistoj ke ili ne skribas pri esperanto. Pli bone nenion skribi, ol ripeti jam konatajn antaujughojn. Enketi jhurnalistoj en nur unu lando montras nur la opinion loke. Jam estus pri interesa, se la enketoj okazus samtempe en diversaj landoj kaj tiuj povus esti kompareblaj. La esploro de Andreas Kuenzli 2008 estas tempe forshovita, sed tamen oni trovas interesajn similajn opiniojn kun la nuna enketo de Kniivila, la redaktoro de "Libera Folio". Se tiuj esploroj estus en 10 au ech pli da aliaj landoj dokumentitaj, ricevus la rezulto pli da dirfortecon por reala uzo.

Sed estas pli bone se jhurnalistoj mem ne skribas la propran opinion pri esperanto, sufichus se ili nur raportas. De ili ne estas atendebla la scio en tiu sfero. Sufichas jam la nescio de autoritataj personoj, kiuj ofte nur ripetas publike la ghenerale konatajn antaujughojn, sen detale kaj profunde informighi pri la afero.

Por esti kvalifika kritiki kaj jughi pri esperanto, oni devas kelkajn ne chiutagajn kriteriojn plenigi. Tiu persono devas paroli minimume 3 nacian lingvon (pli bone ech pli) kaj havi ankau vivsperton en minimume 3 diversaj kulturoj. Post tiam komencas la ebla evoluo al konscia kompreno de la „Inter-eco“.

Ech ne sufichas la kvalifikeco de iu klasika lingvisto, au konata specialisto de nur iu nacia lingvo. Inverse, la specializado ech povas gheni superrigardan komprenon. En la scienca mondo jam longe ne sufichas esti doktoro de unu fakulteto, devas esti ech pli da. (Ekz. la nobelpremiitoj estas ankau chiam ofte kelkaj personoj, kiuj kunlaboris el diversaj sciencaj branchoj)

Kaj la esperantistoj? Ankau se multe de ni tiujn kriteriojn ne sufichas, ni trovighas jam en la medio de inter-naci-eco kiu, helpas lerni, atingi pli gheneralan inter-econ, en kiu fakte nuntempe movighas la reala mondo. Tiel eblas pli bone alkutimighi, kompreni kaj konscie aparteni al la vivmedio de la nuntempo.

Oni ofte kritikas la esperantistan diletantismon. Sed, fakte chiu inter-scio komencas kun diletismo. Se la specialisto forlasas sian fakon, char en la profundeco jam nenio novo estas trovebla, shili komencas dileti en aliaj sciencoj kie shili trovas ofte fekundajn kunligitecojn, el kiu ekestas iu realnovo, el la sekreto de la nekonato, (ne el la nenio) el la unu-kun-ali-ligit-eco, kiel funkcias kaj kreighas (ne iu ideala) la reala mondo.

Mi mem jam kelkfoje rifuzis kritikajn rimarkojn, de klasikaj lingvistoj, profesoroj, en Germanio kaj Hungario, post ilia nekvalifike meznivela, ghenerala, sed science ne profundita opinio, en jhurnaloj kaj radioelsedoj pri esperanto.

Kaj la profesoroj de la klasike naciaj universitatoj ech ne estas chiuj tiel stultaj kiel ili ofte shajnas. Post ioma parolado kun kelkaj, (chiukaze nur kiuj jam havis ioman internacian sperton) mi sukcesis veki intereson pri inter-eco kaj internacie lingva demokrateco.

Kiel Kniivila skribis, chu jhurnalistoj volas aperigi iun atikolon dependas grandperte de tio, „kiu“ skribis, au kiu diris la enhavon. Sed por esperanto mem gravas „kio“ estis skribita,dirita. Se iu ripetas konatajn antaujughoj, pli malutilas ol utilas. Pro tio, la supren proponata analizo de enhavoj povus esti tre utila, se sur tiu venus ghustaj reagoj.

Ju pli estas iu persono konata, au havas autoritaton per shilia posteno, des pli estas la kritiko publike pozitiva au negativa. Sed, jam iu alta pozicio, au titolo, ne signifas en si mem, ke la aganto kapablas havi adekvatan scion, au ankau nur opinion pri la afero pri kiu parolas.

La hodiaua mondo suferas sub sopiro al populareco kaj nun en la tempo de interreto sub mondkonateco. La intelektuloj tutmonde jam ion audis pri esperanto, char tio apartenas ankau al ghenerala klereco. Sed pli da scio necesas jam pli da klopodon, al kiu plejmulte de ili ne plu havas sufiche da tempon.

Tiu socipsika malsano povus esti por esperanto ech stimula, se la reago estas ghusta. La plejmulto ankau de intelektuloj restas en superaj gheneralaj opinioj kaj tiel ili ech esprimighas por montri sian mondturnitecon. Al konkretaj esprimighoj en la publikeco devas veni konkretaj reagoj t.e. ghustigoj en la publiko.

Kion sukceson havos la repliko, dependas de la eduk-kaj spert-nivelo de la agantoj. Por tiu temo povas kompetente ion diri, nur personoj poliglotoj, parolante min. 3 nacian lingvon kaj havi vivspertojn en 3 kulturoj. Post tiam komencas la ebla evoluo al konscia kompreno de la „Inter-eco“, kiu necesas sur tiu tereno.

En la nuna tempo de publikaj medioj suferas ech la seriozeco de la scienco. Profesoroj, sciencistoj mem volas esti konataj kaj popularaj, sekve ili kelkfoje esprimighas pli aferoj kie ili ne plu estas kompetentaj. Char chiu ne povas estighi Nobelperemiito. Prof. Selten iam diris; antaue lia nobelpremio, neniu volis ion scii de li, neniu jhurnalisto volis lin intervjui. Post la nobelperemio, li preskau ne povis sin defendi de la shtormo de jhurnalistoj.



2.- La lingvistiko estas ridinda

Komento al artikolo en la “Libera Folio” (2015 en aprilo)

Ha, ha, ha, „la lingvistiko estas ridinda“ ; kia vera eldiro. Nur la lingvistoj ne povas ridi pri si mem. Tio etas ilia tragedio, char ili prenas sian okupighon mordseriose, „science“. Ili shatas unu la alian ataki, sed mem ofendighas se oni ne prenas ilin serioze. Tiel ili estighas tragikomikaj, sed mem tion ili ne vidas,char chiu estas kun sia propra afero tiel okupita, ke ne kapablas superrigardi al aliuloj.

Alie estas che esperanto. Ghi prenas batojn, mokojn, ridindojn el diversaj direktoj kaj vivas kun tio. Ghi ekestis preskau amatore, ech diletante, sen scienmetoda limigo. (Nuntempe jam ankau la scienco ekkonis ke, sen diletigho trans la sistemoj nenio novo ekestas.)

Esperanto lasas sin la liberecon preni el la scienco la por ghi necesan. Sed restas en la senpere vivanta reala medio, de komprenigho, kio fakte estas la esenca bazo de chiu lingvo, en kiu la scienco nur esploras kaj kelkfoje trovas kelkajn formuleblajn erojn.

La klasikaj lingvistoj ofte tiujn novann ekkonojn diverstempe elmetis kiel la lastan kaj finan veron. Oni devas nur legi diverse kelkajn lingvistojn. Ekz. Germaniston, Slaviston, Finugoriston, ktp., nature en la diversa nacia lingvo, char nur tiam povas la observanto ekkoni ion kio tute science ne povas koordini. Se oni metas la „sciencajn“ konstaton en diversaj lingvoj, povas ekshajni la stultaghoj kiuj estas asertitaj, en dialektikaj kontrauajhoj de diversaj nacilingvaj lingvistoj.

Ne estas troigata diri ech , ke ankau la klasikaj lingvistoj havas kunefikon al la du grandaj mondmilitoj. Se ni legas kion chion asertis kaj estis ech konvinkita pri tio kion ili diris, ne estas granda distanco kompreni la antauan frazon. Ke, chefe la lingvaj problemoj disrompis la iaman Habsbugmonarhion estas ghenerale konata. Sed tuteurope ludis tiuj problemoj ankau, apud la ekonomiaj, decidan rolon.

Do, la „scienco“ de klasikaj lingvistoj neniam estis neutrala, ghi jam chiam havis sian enplektitecon en la politiko. Neniam povis ekzistis neutrala lingvistika scienco. Kaj minimume oni tion devas en la realeco akcepti.

Eble estas la afero de esperanto ridinda, sed tiel longe ghis ni povas ridi pri io, tio estas ech vivtenada. Kaj la esperantistoj ridas kaj vivas jam kun esperanto pli ol 125 jaroj. Plibone envidi la propran stultecon, ol idiotighi en la propra scio. Char la dialektika memaserto de naciaj lingvoj, ankorau nuntempe, estas nur tragikomika.



3.- Esperanto kapablas pli ol la nacilingvoj

Esperanto estas ponto lingvo. Tiu ponto devas resti malferma por trafiko. Bedaurinde la esperantistoj ofte refalas en la nacilingvaj baroj. Volas resti inter si mem, eksludante kiuj ne bone parolas la lingvon, ech primokas tiujn pro ilia „stulteco“.

Tre konata estas tiu nacia sinteno, ni ne refalu mem en tiu. Ni ne imitu la metodon de klasikaj lingvoj, esperanto kapablas plu. La eksterordinara kapablo de esperanto estas en gxia malfermeco, tie kie la nacilingvoj unue volas perfortigi sin mem, kiam ili malfacile ekkonas ke, se ili volas okupighi kun scienco, nur dentgrincade, sed tamen devas enlasi novajn nociojn.

Esperantista amiko „klerigis“ al mi, ke mi ne diru „facebook“, sed esperante pli bone sonas „vzajxlibro“. Nun,tre bone ni esperantistoj komprenas ankau tion, sed estas tre malfacile decidi kiun vorton ni prenu ekskluzive. Pri mia opinio ni prenu precipe tiun vorton, kiu jam ghis nun estas internacie pli konata.

Ni ne lasu, ke klasike pensantaj lingvistoj remetu esperanton sur la nivelo de la nekapableco de naciaj lingvoj. Ni lasu esperanton pluevoluighi sur ghia dialogika vojo, kion la naciaj lingvoj nekapablas, char ili sindefendas timige de malgajno de sian identecon (kiu reale fakte ne ekzistas).

Esenco de esperanto estas la malfermeco kaj la kapablo prilabori la novon. Ni rigardu nur chirkauen kaj spertu, ke la nuntempa mondo movighas en kunplekto de la diverseco. Esperanto kapablas doni al tiu aktuala realeco formon kaj dialogikan esprimon, kontrau kiu la naciaj lingvoj enslosihgas en dialektikaj kontrauajhoj.



4.- Socipsika paranojeco.

Respondletero al S-ro Andreas Kuenzli.

Estimata S-ro Kuenzli, vi tushis per paranojeco tre gravan socipsikan problemon de la estanteco. Sed tio trafas ne nur esperantistoj, sed estas ech pli konsiderinda en la ghenerala socio. Por esperantistoj pro tio gravas ekscepte, char ili havas ech pli da shancon subigi tiun psikan malsanon ol la cetera mondo.

Kiel ni jam longe konscias (observu niajn akrajn diskutojn) tiun nian malsanon, ni povas esti pretaj ankau terapii. La esperanta socio estas bona medio ekkoni kaj terapii niajn „genialajn“ deliriojn.

La problemo montrighas pli akra kaj ech pli danghera en la t.n. ekstera mondo. Observu nur kio okazas en diversaj blogoj kaj retkonektoj kiel ekz. facebook, twitter, google, ktp.. Preskau ne eblas eviti la publikan idiotismon.

Estas observebla, ke en la socio ghenerale kreskas la idiotismo, ne nur la individua, sed ech pli malbona, la kolektiva. En esperantujo oni povas pli bone ekkoni tiun tendencon, ol en la cetera mondo kaj ricevi ech mondvastan reprezentativan staton, kiel en iu eksperimenta botelo. Char esperantistoj trovighas preskau chie en la mondo.

Sed, kio ech pli grave estas, necesas por chiu malsano ekkoni la simptomon, por celigi la sanigon. Por tiu procezo ni jam trovighas en esperantujo en la ghusta medio. Esperanto fakte ekestis por la subigo de individua kaj sekve ankau la kolektivan idiotismon.

Antau kelkcent, au ech kelkmil jaroj, oni solvis tiujn problemojn herojece. La dialektike venkita herojo havis la veron. Sed nuntempe ne plu eblas tiu solvo, sen ambauflanka neniigho de la herojoj. Restas nur, se ili volas pluekzisti, la komprenigha solvo.

Ke la malsanuloj povas komenci la komprenighon, unue necesas ke ili pretas ekkoni sian malsanon kaj voli tion subigi, t.e. pretas por terapio, individue kaj kolektive. Por ambau tiuj terapioj konvenas esperanto, char ghi havas jam de sia ekesto en sia esenco la dialogikan komprenighemon.

Bedaurinde en la historio de esperanto estas observebla ke esperantistoj chiam denove forgesas tiun esencan sencon de esperanto kaj ofte volas sin alighi al la spirito (au malspirito) de la tempo. Chu nazisocialismo, au komunismo, ni jam ricevis la sperton tiurilate. Ni lernu de tiuj.

Ni lernu el la vera evoluo de la tempo, ni ne volu restarigi la pasintecon. Ni akceptu la realecon. La klasikaj tempoj estas for. Klasikaj geniuloj, klasikaj herooj, ne plu povas helpi al ni. Niaj streboj al iliaj idealoj nur malsanigas nian psikon kaj perturbas nian naturon.

Esperantistoj ne postkuru la klasikon, ech ne la klasikan sciencon. Ili ne bezonas tion, ili havas jam de la komenco de esperanto ion por la nova tempo adekvatan, sintenon kaj pensadon, ili devas tion nur elfosi el la jam sia sperta historio kaj distancighi de la pasintaj devojighoj.

La klasika venkismo kreas nur egoismon, proprismon, idiotismon, naciismon, rasismon, ktp.. Tiujn volis la klasike kompreninta esperantismo venki. Ghi ne sukcesis antaue venki kaj la venko ghenerale montrighis en la nuna tempo malebla. Sed la enhavoj de tiuj bataloj, (amo, amikeco, paco, kunhelpo, respekto toleremo, komprenemo, ktp.) restis plu valoraj kun nova tempoadekvata metodo de dialogika inter-eco, en kompreno unu-de-alian.

Mi pritraktas la movadon de EDE tute inverse, ol S-ro Kuenzli. Por mi ghi ne estas paranoja enterpreno sed kontraue, ili estas ghuste la ebleco terapii, ne nur la esperantistaron, sed donas ech alireblecon por la vasta publiko, terapii la ne tempo adekvatan mondkomprenon, kiel ekz. la idealismon de la, en la agonio troveblan nacismon kaj rasismon.

Kaj tiu malsano montrighas plej akuta kaj adekvata en Europo, kie oni travivis kaj jam spertis la sekvojn de la klasika idealismo. La cetera mondo povas lerni de tiu malsano kaj ech uzi la malkovritan medicinon por eviti la infektighon. La arto jam longe antaue avertis pri la danghero, sed ghi ne estis komprenita. Nun ni havas ankau realajn spertojn kiuj estas sufiche ghenerale kompreneblaj, ankau por vasta publiko.

EDE volas alparoli tiusence la vastan publikon politike, char politiko estas la plej ghenerala socia movado. Esperantistoj povus helpi, ech devus char estus ankau en ilia senco. Sed mankas la unueco pro la idiotisme paranoja diverseco.



Salutas, Eugeno Macko







}