deutsch - francais - magyar
english - italiano
- Amo -
- rakonto -

Jan kaj Janina vivas en malnova urbeto ĉe rivero. Ĝi havas du belajn malnovajn preĝejojn kaj malnovan ponton. Ili amas sian urbon. Ofte ili sidas ĉe la rivero kaj ĝojas pri la scintilanta ludado de la ondoj.
Ili havas amikojn en la urbo kaj de tempo al tempo ili rekontiĝas en sociema rondo. Sed dum la lasta vizito ombro falis sur iliajn animojn. Jen kiel okazis.
Juna virino - ili konis ŝin jam iom longe - sidadis dum la tuta vespero tre silente. Oni povis vidi - ŝi estis trista. Ŝia amiko forlasis ŝin. Sed - ŝi daŭre amis lin.
Tio faras Jan kaj Janina tamen iom pensemaj. Ĉar - kaj pri tio ili neniam antaŭe pensis - ĉu ankaŭ ilia amo povus iam finiĝi?
Tio vere iĝis nun por ili problemo.
Sed kiel ĉiam, kiam ili havas problemon, ili iras en malgrandan kapelon meze en la urbo. Tie dumtage brulas kandelo. Ili sidiĝas kaj rigardas la kandeloflamon. Eble aperas de ie ajn iu solvo aŭ simple nur eta konsolo. Jam ofte ili foriris konsolitaj.
«Nu - kio tiel ĉagrenas vin?» Antaŭ iliaj okuloj aperas la vizaĝo de la saĝulo. Tuj ili memoras. Kompreneble - ili jam renkontis lin. Tiam li sidis sur benko kaj atendis ilin. Plena de ĝojo revidi lin kaj plena de fido kiel tiutempo, Janina ekkuraĝas kaj rakontas pri siaj ĉagreno timo pri la perdo de ilia amo.
Trankvile la saĝa viro aŭskutlas. «Nun mi scias pri via timo kaj pri via ĉagreno. Mi vidas, ke vere estas problemo por vi. Sed la respondo ne estas tiel facila, ankaŭ ne por mi. Mi tamen volas helpi vin. Mi invitas vin al malgranda migrado sur la vojo de l'filozofoj. Vi konas ĝin. Do ĝis morgaŭ matene je la 9-a horo. Sed kunportu ion por manĝi kaj trinki. Iĝos iom longa migrado.»
Atendoplene ili ekiras la sekvan matenon kaj atingas ĝustatempe la interkonsentitan lokon.
La saĝulo atendas ilin jam. Ili kore salutas unu la alian per kisoj sur ambaŭ vangojn - preskaŭ kiel ĉe la francoj, ili pensas.
«Nu - ni iru do.»
La suno brilas - bluas la ĉielo. Sur la alia flanko de la valo situas malnova kastelo. Vidindaĵo, kiun ŝate vizitas turistoj - kiel Jan ne sen fiero indikas.

Iom post iom la vojo krutiĝas - la suno altiĝas - oni sufiĉe multe ŝvitas.
«Ĉu ni ripozu iom» proponas la saĝulo.
Jan kaj Janina konsentas. Ili fortigas kaj freŝigas sin. Poste ili ekiras denove. «Antaŭ ni estas ankoraŭ iom longa vojo.»
La vojo iĝas pli malvasta - po iome pli kaj pli kruta
kaj subite ili staras antaŭ granda verda heĝo. Strange - ĵus antaŭe ĝi ankoraŭ ne estis tie. Kun miro Jan kaj Janina haltas. La saĝulo tamen pluiras - kaj mansignas al ili sekvi lin - nesupozite la verda muro malfermas sin. Hezitante ili sekvas lin.
Ĉe la alia flanko akceptas ilin densa blanka nebulo, kiu tamen malrapide dissolviĝas. Al iliaj okuloj sin prezentas belega panoramo.
Tute nova mondo vastiĝas antaŭ ili - verda gazono - belegaj arbogrupoj - floroj ĉiukoloraj - ĉio kvazaŭ de interne lumas. Iom for ne tro granda lago.

Ĉe la fino de la lago - kaj ion tian ili neniam antaŭe vidis - belega granda blanke brilanta akvofalo - milionoj da plej fajnaj akvogutetoj - malrapide ŝvebantaj malsupren - kaj super ĉio granda hele brilanta ĉielarko - klara kaj radianta -
Jan kaj Janina forgesas ĉion ĉirkaŭ si. Ili estas fascinitaj de tiu ĉi unika spektaklo.
Nur post tempeto ili rimarkas grupon de viroj kaj virinoj vestitaj per longaj koloraj roboj. Unu paro eliras el la grupo kaj alpaŝas ilin - ridetas al ili afable kaj invitas ilin sekvi. Kaj nun ili vidas homojn dekstre kaj maldekstre, kiuj same kiel ili kuras malsupren al la lago.
Ekblovas venteto, kaj tiam eksonas milda sed klara voĉo
«Ĉi tiu akvofalo aĝas - laŭ via tempokalkulo - jam multajn milionojn da jaroj kaj ĝi plu ekzistos - laŭ via tempokalkulo - ankoraŭ multajn milionojn da jaroj
Kial do vi timas pri via amo - ja ĝi ĵus komenciĝis nur
Iru al la akvo – trinku de ĝi
ĉi tiu akvo estas la akvo de l'vivo kaj de la amo
ĝi fluas de eterna tempo
ĉar ĝi estas mem eterna
kaj via amo
kreskos kaj kreskos kaj kreskos»
Denove estas silente
Sed Jan kaj Janina trinkas kaj trinkas kaj trinkas
kaj kun ĉiu gluto ilia timo iĝas pli kaj pli malgranda
kaj subite ĝi estas for
En iliaj koroj disvastiĝas mirinda sento
de paco kaj amo
Maldensa nebulo aperas
kaj subite ili vidas antaŭ si la kandelflamon en la kapelo
mallaŭte la saĝa viro foriras
Jan kaj Janina tamen restas
Iliaj korpoj kaj animoj tuŝas unu la alian malforte
kaj delikate
forflugis la timo - sed ilia amo restas
ĝi donas senton fortan kaj tre vivan
Fine ili ekstaras - kvazaŭ en sonĝo ili iras hejmen
Kaj kelkfoje ili sidas ĉe sia rivero - rigardas la scintilan ludadon de lumo kaj ondoj
kaj memorigas al si la mirindajn okazaĵojn
teksto kaj fotoj de Albert Jäger
foto akvofalo kun afabla permeso de OlsenHH
traduko kun afabla permeso de Lars Sözüer
Send a message
Search for members




Aleksandro Horváth says:
(ĥus antaŭe ?)
Witold says:
Manfredo replies:
Alberto diras: Kara Witold, me dankegas pro viajn agrablajn vortojn. Me tre ĝojas, ke Lars faris tiun tradukon kaj nun multaj esperantistoj povas legi mian rakonton. Mi kredas, ke la amo estas la plej bona kaj plej profunda sento en nia mondo.
Multajn korajn salutojn el Germanio al Polonio de Alberto.
Manfredo edited this comment 14 months ago.
Ania says:
Tre bala rakonto.
Kun koraj salutoj - Ania
Wel says:
Liette Lela says:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Lucyna Chyla says:
Korajn slutojn.
Piet van der Molenpro says:
Kunihiko Zinguu says:
Poste ĝiaj fotomontritaj scenoj ne malaperis el de miaj propraj palpebroj, kaj la belaj scenoj de la trankvila lando, la afablemaj popoloj kaj la granda akvfalo eble restos en mia memoro, konkrete, ne forgesebla, mi nek forlasos en la ribero Lete-o.
Kunihiko Zinguu edited this comment 6 weeks ago.