Dialogo
maljuna tilio 500 jaroj - juna homo 50 jaroj

[de]



....Homo promenas....
....estas bela suna klara somertago....
subite li vidas neatendite tre maljunan tilion
ĝi estas interne kava - mirante li eniras
li rigardas supren
kaj tie estas verdaj folioj kaj blua ĉielo



li ekiras kaj sidiĝas sur benko

» Nu - kiel vi fartas? «

Mirite la homo turniĝas
? ĉu iu ie iam ion diris ?

» Jes - mi informiĝis pri via bonfarto «
sonas mallaŭta malhela sed klara voĉo de malantaŭe
» se vi volas - ni povas interparoli iomete «

» Mi surprizas - ke arboj povas paroli «

» Hodiaŭ jes - bedaŭrinde - en pasinteco ne estis necesa
la homoj sentis miajn energiojn
ili sidiĝis simple en mia ombro
kaj ili bonfartis
oni ne bezonas vortojn

Mi sentis la energiojn de homoj
kaj ili sentis miajn energiojn
kelkaj homoj - aparte virinoj -
sentas tion ankoraŭ hodiaŭ



» Ĉu mi rajtas demandi - kiel estas via aĝo ? «

» Kompreneble - mi havas pli ol 500 jarojn «

» Ho - mi havas nur 50 jarojn
tiel maljuna kiel vi mi ne ŝatus esti «


» Kial ne - la vivo ja estas belega
stimulas min la belecojn de sezonoj
ili estas ĉiam novaj
neniu jaro similas la alian -

Sed - vi pravas -
kiel arbo por mi estas pli facila
- speciale en mia aĝo -
Hodiaŭ mi vidas pli homojn ol en la pasinteco
sed ili sidas plejofte en rapidaj aŭtoj
ili ne rigardas dekstren kaj maldekstren
ili nur rigardas rekte antaŭen

Vi estas escepto
vi sidas en mia ombro «

» Jes - pasintece mi ofte preterveturis al vi
mi ne rimarkis vin
Sed nuntempe
mi ne volas plu rapide veturi

- sufiĉas -

Sed - se vi jam parolas kun mi
eble vi povus doni konsilon al mi «


» Kaj kiun konsilon povus doni al vi ? «

» Do - mi vidis multe -
- mi aŭdis multe - mi spertis multe -
- agrablajn kaj malagrablajn -
Mi havas impreson
multa ja estis tro supraĵe
tro facila - ne sufiĉe profunda «

» Ĉu vi ŝatus scii de mi
kiel mi pensas pri tio ?

Nu - do - kontraste al vi
mi nun staras kaj vivas 500 jarojn
sur tiu loko
mi kreskas kaj kreskas kaj kreskas - ĉiam ankoraŭ
mi ne konas enuigon
Nuntempe venas pli ofte homoj al mi
kaj ili admiras min
kaj nun eĉ vi estas ĉi tie

...................................

kaj mediteme

................................

? Ĉu vi scias - kion al vi bonfartus «?

» Ne - sed diru al mi «

» Nu - venu pli ofte al mi
restu en mia ombro
ĝuu bonodoron de miaj floroj
la flustron de miaj foliojn
la pepkantadon de birdoj en miaj branĉoj
- nur rigardu -
- ĝuu la kvieton - «

» Nu - mi promesas - mi volas provi tion «

« Bone - ĉar vi havas grandan sopiron
al pli profunda sperto de vivo
- komencu -
provu kaj faru ĝin «

» ? ĉu estas simple ?«

» Simple - jes -
ĉar ja estas simple «



" Estas nenion da bono
krom oni faras ĝin "

Erich Kästner

Sub arbo havis Buddha la iluminiĝon





teksto kaj fotoj de Alberto

600 jara - tilio en Schmorsdorf/Sachsen