de - en - fr - es - it - rus

Horizontoj - revo aŭ realo - 13a parto -

Nekutimaj demandoj - nekutimaj respondoj


« Nu iru » diras Leon
« Sed ni vojaĝas per la nia softa maniero.
Vi konas jam tiun manieron. »
« Jes » diras Nino
« estas ĉiufoje suprizo por ni. »

Ĉiuj ekstaras.
Kaj ili estas rapide
en la ĝardeno de Leon kaj Leoni.
Manuel kaj Manuela adiaŭas Nina kaj Nino.
« Ĝis revido - ĝis baldaŭ. »

Leon iras tra la ĝardeno
al malgranda romantika benko.
« Ripozu iomete de la impresoj.
Mi preparas kun Leoni la manĝadon. »


- la silento - la belega ĝardeno -
- la softa lumo -
- en la herbaro ruĝa papavo -
- kaj malantaŭe la domo -


- Kiel ĉiam -
profunde en sia interna
ili sentas grandan malstreĉigon.

Post malgranda paŭzo invitas Leon al manĝo.
Kiel kutime ili manĝas silente.

Poste ekdiras Nino.
« Kara Leon -
Kial ni devis plori
kion solvis en nia koro.? »

« Kara Nino - kara Nina
En via koro - en via konscienco
vi sentis la grandan diferencon
inter hieraŭ kaj hodiaŭe
Inter la vivo sur via planedo kaj sur nia planedo.
Via plej profunda interno
estis ege impresa
de beleco de la momento.
Sed pro tio ne hontu.
ĉio estas bonega. »

« Dankon al vi ambaŭ »
mallaŭte diras Nina.

« Ripozu nun
Vi vidos kaj spertos ankoraŭ interesaj momentoj
sur nia planedo.
Kaj ni esperas - vi ĝojus pri tio. »

_____________

Al la venonta mateno
vekiĝas Nina kaj Nino
- kiel kutime ĉitie -
vitala kaj ripoza.
Ili malsupren iras la belajn ruĝajn ŝtuparojn.


Leon kaj Leoni preparis la matenmanĝon.
Ili manĝas silente - kiel kutime.

Leon komencas:
« Hodiaŭ ni ŝatus vin montri
iomete de nia urbeto. »
Kaj ridete li atingas:
« Surprizo por vi
Manuel kaj Manuela venos ankaŭ.
Nu iru. »

« Estas longe ĝis al la urbeto - Leon? »

« Ne - ni povas iri piede.
Rigardu
Manuel kaj Manuela alproksimiĝas. »
« Bonan matenon al ĉiuj. »
Ili salutas sin
per kiso sur ambaŭ vangoj.

« Belega maniero de la saluton vi havas.
Ekzistas la sama ankaŭ sur nia planedo. » diras Nina.

« Nun do - ni havas belan riton komune. »

Ili alvenas la urbeton.
Multe da loĝantoj salutas ilin
kun afabla rideto.

« Vi estas tre konata. » diras Nina.

« Nu do - ĉitie konatiĝas ĉiuj.
Kaj nature ili scias
kiu vi estas kaj de kie vi venas -
ĉar tio estas ankaŭ por ni ege interesa. »

Ili promenas tra parko kun multe da floroj.


Ambaŭflanke estas videndaj belegaj domoj -
preskaŭ kiel hejme.


« Ĉe vi ĉio estas ege flegata. »

« Nu - ni ĝojas flegi kaj zorgi pri ĉiom -
ĉar ni scias - ĉion havas konsciencon.

Nun - ni ŝatas montri al vi
kelkajn de niaj urbojdomoj.
Ĉitie ni ofte kunvenas.
do - antaŭe vi vidas ĝin. »



« Tio estas nekutima stilo »
opinias Nino post iomete rigardo.

« Nun ni estas tamen scivolema.
Mi havas kelkajn demandojn. »

« En ordo - Nino - mi petas vin demandu. »

« Por kio servas tio ? »

« Ĉitie ni parolas pri niaj aferoj.
Ĉiu homo povas proponi ion al iu.
Ĉitie estas nia kulturcentro.
Ni havas koncertojn -
kaj - tio estas por vi mirinda -
ni aŭdas muzikon de via planedo. »

« Ĉu vere - de nia planedo?
Estas nekredeble »
diras Nino.

«Jes - la plej ludata sinfonio
estas la 9a sinfonio de Beethoven
'La himno al la ĝojo' »

« Kaj kial speciale tio himno? »

« La teksto kaj la muziko
parolas pri alia kaj pli alta dimensio.
Ĉu estas mirakla teksto:

' Ĉirkaŭprenu milionoj -
tion kison al la tutmondo '

Kaj kia miraklo -
Beethoven estis jam surda
kiam li komponis tion sinfonion.
Sed - li aŭskultis la melodiojn
profunde en sia koro. »

...Estas silente...

Kaj - kia miraklo -
ankaŭ ili aŭskultas profunde en iliaj koroj
tiujn belegajn melodiojn.

Post malgranda paŭzo diras Leon:
« Nu - iru al nia urbdomo. »


Interne invitas ilin en agrabla salono
ege agrabla virino.
« Ĉu vi ŝatus manĝi kaj trinki ion? »

Ili mendas 'Latte macchiaton' kaj kukon por ĉiuj.

Ili estas sola en la salono.
Jam kaj jam ili vidas tra la fenestro.
Ili ĝuas la silenton kaj la kvieton.
Post kelkaj momentoj diras Nino:
« Nun do - mi ŝatus demandi ion. »
« Kaj mi ankaŭ » aligas Nina.

« Ĉu vi havas regadsistemon? »

« Nu do - Manuel kaj Manuela laboras en tio sistemo.
Ili povas paroli pri tio. »

« Jes - estas ĵuste » komencas Manuel.

« Do - ni havas memregadon
por nia urbeto -
kaj tiam la mem por 10 urbetoj
kaj super tio nur ankoraŭ
la reĝimon por nia planedo. »

« Kio - tio ne eblas! »
Nekredeble rigardas Nina kaj Nino
al iliaj amikoj.

« Ne - ni ne bezonas plu.
Tio funkzias nun jam ekde jarcentmil -
tio pruviĝas konstante.

« Genie - vi sparas multe da mono. »

« Nino - imagu -
ni ne bezonas monon. »

« Pardonu - mi forgesis - Manuel. »

« Ne gravas - Nino -
Ekzistas por vi ankoraŭ kelkaj miraklaj aferoj. »

« Mi supozas » komencas Nina
« ne ekzistas ĉe vi malsanulejoj
kaj vi ne bezonas gekuracistojn? »

« Vi pravas - Nina - ni vivas ĉiutempe sana. »

« Sed certe vi havas tombejojn.
Ĉar eterne vi ne vivas ĉitie.
Tio mi ne povas imagi. »

« O Nina kaj Nino -
nun estas malfacile por vi.
Kiel klarigu al vi ?

Ni havas du eblecojn:
Vi vidas ĉitie infanojn kaj adultojn.
Nia planedo estas grandega -
pli granda ol via planedo.
Multe da homoj ekloĝas
en alia nekonata pejzaĝo

ili vojaĝas al alia planedo.
nature - ni ekserĉas tion planedon.
Ni volas evolui sin -
kiel ĉiuj estaĵoj sur ĉiuj planedoj.
Ekzistas multe da pli evoluitaj planedoj
en la universo.

Ni festas la aŭdiaon - ĉiuj ĝojas pri tio.

Sed ekzistas alia ebleco -
kaj nun enpensiĝas Manuel

...Ni povas enkarniĝi sur alia planedo
kiel bebo aŭ kiel adulto.
Tio estas por vi nekutima -
- sed simple aŭskultu -

Cetere - nia patrino revenis.
Ŝi povas klarigi plie. »

Nina kaj Nino aŭdis kelkajn novaĵojn
sed tio estas ege surprizo por vi -
tio estas neatendita novaĵo.



...Ili iras eksteren...
...silente kaj konsidereme...
...al la flanko de la rivereto...
...nekutimaj verdaĵoj...

Poste ili adiaŭas Manuel kaj Manuela.

« Ĝis revido - ĝis morgaŭ. »



...La vivo sur aliaj planedoj havas...
- tiel ŝajnas -
...multajn facetojn...
...pli kiel ni povas imagi...



Teksto kaj fotoj de Albert Jäger