Estimataj membroj kaj kolegoj,



La 15an de decembro estos nia paĝaro 7-jara. Ni tre ĝojas, ke ni povas dividi tiun feston kun vi raportante pri prospero kaj bonaj rezultoj.

Dum tiu periodo en nia komunumo jam kolektiĝis 1778 personoj el 101 landoj, multaj el ili regule uzas niajn servojn kaj estas helpataj en sia instrulaboro.

Duoncento da kolegoj sendas siajn kontribuojn proponante ilin al komuna uzo. La usona poresperanta fondaĵo ESF kun dekmiloj da eŭroj financis la konstruon kaj funkciigas nian mondskalan klerigservon.

Ni invitas vin tralegi en la suba listo la resuman prezenton pri la plej gravaj servoj kaj partopreni en nia jubilea festo.

Vi povas esprimi vian opinion en la Gastlibro kaj laŭeble subteni la paĝaron per mondonaco, per kiu ni ŝatus ebligi la pluan sen-membrokotizan funkciigon de la servoj.

Jen la ĉefaj servoj kaj iliaj ligiloj alklakeblaj:

Helpiloj por instrui, lerni

Pretaj lecionoj, kursmaterialoj kun multkriteria serĉo (jam 533 ekzercoj, elŝutitaj 98.900 foje) – Lerniloteko

Detala prezento de eldonitaj, aĉeteblaj libroj, lernomaterialoj (371) - Katalogo

Memtaksado, ekzamenoj novaj eŭropaj normoj legeblas ĉe la REFERENCKADRO-paĝo.

MAZI – 36 detalaj lecionplanoj kun cento da ekzercoj - Metiejo

Pasporto al la tuta mondo – ekde septembro lecionplanoj kaj novaj ekzercoj aperas ĉiusemajne – Metiejo

Kunvojaĝu - plurdeko da ekzercoj, materialoj por la unuaj 12 ĉapitroj: Metiejo.

Filmejo kun cento da filmmaterialoj el diversaj fontoj: FILMEJO.

Instrumaterialoj, afiŝoj, fotoj, ludiloj, ideoj, trukoj – Metiejo

Kursomaterialoj - el la DUA VIVO.

Regule aperantaj kaj sendataj interesaj artikoloj kun aldonaj ekzercoj (je diversaj niveloj) Monda Mozaiko

Vi povas instrui kaj ekscii intersaĵojn pri lingvoj en la sekcio TAGO de LINGVOJ.

En nia nova IPERNITY-surfaco vi trovas filmitajn kaj analizitajn lecionerojn: IPERNITY


Pluperfektiĝo, ekzamenoj:

Aliaj retejoj por studi, kontaktiĝi, informiĝi - Retligiloj

Pedagogiaj kaj lingvopolitikaj artikoloj, studoj, diplomlaboraĵoj, akademiaj cirkuleroj, elŝuteblaj lerniloj – Legejo

Kalendaro de aranĝoj – Kursoj

ILEI/UEA ekzamenoj, reguloj, sesioj, specimenoj – Internaciaj Ekzamenoj

Dokumentoj, specimenoj pri naciaj ekzamensistemoj – Landaj Ekzamenoj

Kunlaborebloj, kontaktoj

Viaj novaĵoj, alvokoj – Anoncoj

Korespondpetoj (ĉ. 550 individuaj, 33 grupaj, kun rapida serĉilo) – Koresponda servo

Listo de oficiale akceptitaj kursoj (videblas ankaŭ la uzataj materialoj) - E-lernejo

Resuma paĝo kunigas la kurantajn LINGVOLERNIGAJN -projektojn.

Informŝanĝoj, diskutejo – Forumo

Trovi - proponi instruservojn (sinprezento de 26 instruhelpaj kolegoj) – Kursgvidantoj

Informiĝo, orientiĝo pri la paĝara laboro kaj la teamo:

Atentindaj novaj artikoloj, libroj, eventoj (ĉiutage ŝanĝiĝas) - Aktualaĵoj

Listo de ŝanĝoj, novaj artikoloj, ĉiutage aktualigita parto – Novaj eroj

Ĵus konstruita RSS-fluo (butono tuj ĉe la logotipo!) ebligas al vi aboni aŭ je unu klako ekscii la plej laste enmetitajn erojn de la paĝaro. RSS-fluo.

Klarigoj pri la uzo de la paĝaro - Helpopaĝo

Gravaj informoj pri la vivo kaj laboro de la paĝaro – Cirkulero

Printeblaj alilingvaj informoj pri edukado.net – Multlingvaj informoj

Serĉo de temoj, artikoloj laŭvorte, laŭteme – serĉilo en la supra parto de la paĝaro

Skribu vian opinion pri

Esperanto-libroj, lerniloj – Katalogo

Eldonitaj lerniloj, materialoj – Lerniloteko, Metiejo

Utilo, enhavo de la paĝaro – Gastlibro

Eraroj, problemoj – Mi rimarkis, ke…

La servoj estas senpagaj, sed por la plenaj elŝutebloj kaj alŝuti materialojn kaj informojn de ĉiuj sekcioj NECESAS ESTI membro kaj ensaluti.

Pri novaj eroj, funkcioj kaj informoj eblas mendi mesaĝan averton.

La paĝaro estas ĉiutage kontinue flegata, aktualigata kaj al mesaĝoj la redaktoro tre rapide reagas.

Se vi volas vidi kiuj ebligas tiun helpon, rigardu la sekcion Teamo.

Ni petas vin kontribui (laŭ viaj ebloj) al la funkciigo de la paĝaro per mondonaco por ke ni ne bezonu enkonduki membrokotizon por ĉiu uzanto.

Vidu la paĝon Subtenu nin kaj skribu al redaktanto@edukado.net . Dankon.

Katalin Kováts, redaktoro

Festopagxo estas cxi tie.