Zhang Xuesong Published on April 15, 08
by Zhang Xuesongpro

Zhang Xuesong's blog

Browse posts
Dalai Lama: pacisto au mensogisto?
Posted on April 20, 08
8 comments (latest 2 months ago)
Ĉina popolkanto: Liuyang-rivero
Posted on April 19, 08
3 comments (latest 3 months ago)
Franco en Tibeto: vi povas ne raporti, sed ne povas mensogi
Posted on April 16, 08
5 comments (latest 3 months ago)
The Riots in Lhasa
Posted on April 16, 08
Tibeta budaismo rifuzas perforton
7 comments (latest 3 months ago)
Falsa vizaĝo de okcidentaj medioj
Posted on April 13, 08
9 comments (latest 3 months ago)
Lamaismo
Posted on April 13, 08
6 comments (latest 3 months ago)
Video: Dalai Lama
Posted on April 13, 08
Simpla diskuto pri Tibeto,kaj fotoj de mi
Posted on April 11, 08

More information

This post is public
© Free use
  1. 226 visits

Tibeta budaismo rifuzas perforton

Tuesday April 15, 2008 at 12:01AM

Kondamnante la seriozan perfortan eventon pri batado, frakasado, rabado kaj bruligado en Lasao kaj aliaj lokoj, tibetaj 20 monaĥoj kaj vivbudhoj sinsekve esprimis, ke tibeta budaismo celas forigi malbonecon kaj disvolvi bonecon, rifuzas perforton kaj milde esprimas postulon.

Estro de tibeta filio de Ĉina Budaisma Asocio vivbudho Dupkang Tuden Kedup diris, ke kiam li vidis, ke sin vestantaj per kasajo de tibeta budaismo, iuj monaĥoj perforte profanis budaismon, li sentas "senliman indignon kaj honton.

Vicestro de tibeta filio de Ĉina Budaisma Asocio Dadrak Tenzin Geleg diris, ke la agaĉo de kelkaj kontraŭleĝuloj por batado, fraksado, rabado kaj bruligado tute malobservis la fundamenton de mizerikordo de Budao, malobservis ankaŭ budaisman doktrinon.

Tibeta unika vivbudhino Sangdang DorjePhakmo Dechen Chodron esprimis, ke templo estas la kampo por penso kaj studo de budhisma sutro, monaĥoj devas absorbite praktiki budhismon. Iuj kontraŭleĝaj monaĥoj tenis bastonojn, brikojn, ŝtonojn aŭ tranĉilojn, postkuris kaj batis pasantojn, hakis kaj mortigis popolanojn, ĉu ili ankoraŭ havas "mizerikordan", "humanan" kaj "kompatan" koron?

esperanto.cri.cn/121/2008/03/24/Zt1@78211.htm

7 Comments / add your comment?

Karulo says:
Se tio vere okazis ja estas tre bedaurinda afero. Espereble la monahxoj kaj la policanoj iam komprenos pri mizerikordo, humaneco kaj kompatemo.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Jakvo pro says:
Do ili estas tute mala al Ĉina registaro .
Lastan novaĝon parolas pri pli ol 450 ekzekutoj pasintan jaron en Ĉino far la Ĉina registaro.
Mi do n ebone komprenas kial Ĉino havas la rajton organizi Olimpikajn Ludojn. O.L. estas aŭ devas esti festo de ŝporto kaj humanismo. Ekzekuti homojn estas perforti humanisman pensmanieron.
Mi ne kulpigas vin sed vian registaron. Nepre necesas ke iu socialismo de popolo regu en Ĉinio kaj ne la iu laŭ noma komunismo kiu pli alproksimiĝas al kapitalismo plej kruda ol la ideoj laŭ Komunista Manifesto.

Mi esperas sed dubas ke okazos ke ĉiuj demokrataj landoj bojkotas O.L. en lando kie homaj rajtoj ne ekzistas.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Roberto Tresoldi says:
Kara Jakvo, malbonsxance tiuj 450 ekzekutoj estas la oficiala numero de Cxinio (kaj por mi tio ja estas monstra numero!); laux Amnesty International estis 8000 ekzekutoj en 2007, kaj 27500 homoj sidas en karcero atendante la ekzekuton...

Aldone, mi konas la pensamanieron de Dalai Lama - kiu estas la sama ekde jardekoj - kaj suficxe bone konas la pensmanieron de budhismo; gxi estas tute kontraux perforto. Do, se veraj monahxoj utiligis perforton en Tibeto, tio estas kontraux ilia obeemo al la legxo de kontrauxperforta agado, kaj kontraux la ordonoj de Dalai Lama mem. Mi fakte opinias, ke ili ne estas veraj monahxoj...kelkaj fontoj sugestas, ke temas pri policistoj travestitaj kiel monahxoj (sed tion oni ne povas konfirmi, cxar jxurnalistoj aux UN-observantoj ne rajtas eniri Tibeton). Tio estas ege pli kredebla, ol budhisma monahxo kiu prenas armilon kaj batas homojn... Tamen, estas ankaux alia ebleco: eble kelkaj monahxoj tion faris sub la premo de terura subpremado; homoj senesperigxis, kaj reagis perforte kiel reago al la cxina konduto en Tibeto.

Kiam Mussolini estis mortigita, kaj transportita al Placo Loreto en Milano, oni pendumis lian korpon, kaj oni vidis centojn kaj centojn da homoj, kiuj kracxis kontrau la kadavro, kaj pugno-kaj-krurofrapis gxin dum horoj...la homoj estis tiel suferintaj sub ties regado, ke ne plu povis kontroli sin mem... kaj temis pri normalaj homoj, kutime tute pacemaj!

Mi konscias, ke Cxinio estas batalanta interne grandan batalon inter reformemuloj, kaj kontrauxreformemuloj; la unuaj estas ege pliproksimaj al iasence iom plidemokrata starpunkto pri Tibeto kaj la homaj rajtoj en Cxinio, la aliaj klopodas konservi la malnovan povosistemon (oni ne forgesu Tien An Men)...La tempo kaj la premoj de cxiuj homoj de bona volo povos helpi al pozitiva solvo de tiu luktado: ju pli Cxinio malfermigxas al la mondo, des pli la influoj de la mondo atingos gxin, kaj pasxo post pasxo aferoj povos sxangxigxi...

Mi favoras, kiel vi komprenis, la reformeman grupon...
Posted 3 months ago. ( permalink )
Karulo replies:
dankon Roberto pro via opinio. Gxi estas tute kredebla interpreto de la okazintajxoj
Posted 3 months ago. ( permalink )
Zhang Xuesong pro replies:
>Mi fakte opinias, ke ili ne estas veraj monahxoj...kelkaj fontoj sugestas, ke temas pri policistoj travestitaj kiel monahxoj (sed tion oni ne povas konfirmi, cxar jxurnalistoj aux UN-observantoj ne rajtas eniri Tibeton). Tio estas ege pli kredebla, ol budhisma monahxo kiu prenas armilon kaj batas homojn...

Fakte vi jam sciis de la blogo de s-ro Minosun (www.ipernity.com/blog/xlp_minosun/56459), ke la fonto estas malvera, ĉar la lasta foto en la blogo jam klarigis pri tio. La foton fotis en septembro 2001, la armitaj policanoj vestis ankoraŭ en uniformo 87, sed ekde la 1a de majo 2006 ĉinaj armitaj policanoj jam ŝanĝis novan uniformon!
Ĉu vi ankoraŭ ne kredas pri tio? Vidu la videon: www.ipernity.com/blog/xlp_minosun/56459

Ne imageble estas, ke okcidentanoj prefere kredas malverajn eĉ falsajn raportojn el okcidentaj amaskomunikiloj ol veraj kaj faktaj el ĉinaj.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Roberto Tresoldi says:
Kara Xuesong, mi tute ne pensis pri tiu bildo...sinjoro Minosun bone klarigis pri gxi. La problemo estas, ke se jxurnalistoj ne rajtas eniri la landon, ili ne povas raporti pri kio fakte okazas...kaj cxi tie la homoj demandas al si, kial ili ne rajtas eniri Tibeton. Ne temas pri sekureco, cxar multaj el ili estas raportistoj, kiuj estis cxu en Irako, cxu en aliaj militkampoj, kaj kutimas je riskado. Kiam oni malpermesas ion, homoj farigxas suspektemaj, kaj timas ke oni volas kasxi ion. Se Cxinio volas vere solvi la problemon, gxi devus permesi al jxurnalistoj kaj observantoj libere viziti Tibeton, pridemandi homojn, intervjui ilin sen kontrolo de polico...Tiamaniere neniu povos poste havi dubojn pri tio, kio vere okazis (aux ne okazis) tie. Estas tre simpla solvo...
Posted 3 months ago. ( permalink )
Roberto Tresoldi edited this comment 3 months ago.
Zhang Xuesong pro says:
Nia registaro tro atentas la sekurecon de eksterlandanoj!
Same mi esperas ke nia registaro tute malfermas Tibeton al eksterlandaj raportistoj, nur tiel oni pli bone konas la veron pri Tibeto.
Tamen la registaro ankaŭ devas konsideri pri spionoj, ja ne malmultaj spionoj en ĵurnalisma kampo.
Posted 3 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.