1

Se mi estus arbo, mi volas kreski ĉiam en bela Horqin Stepo.

La ruĝaj floroj plene pompas sur mia arbo, la ruĝaj fruktoj plene pendas sur mia arbo, ĉiutage birdoj rigardas sur la abro, kaj ĉiu mia folio estas melodia popolkanto, kiam trablovas zefiro , ĉiu mia folio ekfaras gracian dancon.

2

Se mi estus arbo, mi volas kreski ĉiam en bela Horqin Stepo.

Miaj folioj brakumas blankajn nubojn en la blua ĉielo, miaj branĉoj karesas amsojn da bovoj kaj ŝafoj. Eble vi opinias ke la centjara soleco restas en mia koro vivante sole en la vasta stepo.

Tamen mi povas aŭdi de malprokismo la ludon per ĉevalkapa violono kaj ĥoron de kalandroj.

Do, mi ĉiam restas en freŝverda, kaj rifuzas velkiĝon, kaj ĉiu mia folio estas arbaro.

Mi jam kutimas al longa meditado sub la luna lumo, kaj eniris en la estonta mondo plena je revo.

(tradukis laŭ poemprozo de Ke Lan)