La 7a de februaro estas la Printempa Festo de Ĉinio, la unua tago de la novjaro 2008 (Jaro de muso!) laŭ ĉina luna kalendaro. Tiam oni ofte salutas reciproke "Ĝojan Printempan Feston" aŭ "Ĝojan Novjaron", do mi ŝatas scii, kiel diras "Ĝojan Printempan Feston" en via lingvo?
Bonvolu sekvi laŭ jenaj ekzemploj, mi petas:
Ĉina: 春节快乐!
Esperanta: Ĝojan Printempan Feston!
Vjetnama: Chuc mung nam moi!
Rumana: An Nou Fericit!
Germana: Fröhliches Frühjahrsfest!
Finna: Iloista Kevään Juhlaa!
Portugala: Feliz Festa da Primavera!
Hungara: Örömteli Tavaszi Ünnepet!
Katalune: Feliç Festa de la Primavera!
Franca: Bonne fête du Printemps!
Angla: Happy Spring Festival
Hispana: Feliz Fiesta de la Primavera!
Nederlanda: Gelukkig lentefeest!
Armena: Karnan dony ŝynorhavor - Գարնան տօնը շնորհաւոր
Itala: Felice festa di Primavera!
Makedona: Sreĉen proleten praznik !
Ĉeĥa: Šťastný jarní svátek!
Rusa: Счастливого весеннего праздника!
Austria: Prosit Naijoa
Ukraina: Veseloho Svjata Vesny!
Afrikansa: 'N Gelukkige Lentefees!
Volofa: Dewenetid
Turka: Bahar bayramınız kutlu olsun
Litova: Linksmos pavasario šventės!
Pola: Wesołego Święta Wiosny!
Mi daŭre esperas la esprimon en pliaj lingvoj...
Kaj mi proponas ke anstataŭ 'senegala' vi skribu 'volofa'.
Morgaŭ estas la Printempa Festo, komenco de ĉina novjaro, do aŭskultu la kanton "Bonan Novjaron" en mia ludlisto kaj ĝuu kun ni la Ĝojan Printempan Feston!
Feliĉan Jaron de la Rato!
Sign-in to write a comment.