Notoj pri mia Europa vajaĝo

 

        Informiĝinte ke okazos la 50-a IS en Germanio , mi decidis ĝin partopreni kaj vojaĝi al Europo por praktiki mian Esperanton-------- kvankam mi jam lernis ĝin multe da jaroj, tamen mi ne havas ŝancon  ĝin paroli.

        Elektinte kelkajn urbojn por viziti ,mi faris preskaŭ perfektan planon.

        Dum mia 19- taga vojaĝo mi vizitis 5 landojn kaj 14 urbojn. Vere, Mi multe praktikis nian karan lingvon—Esperanto dum mia restado en Europaj urboj, kompreneble, okazis al mi multe da interesaj aferoj , tiuj estas neforgeseblaj por mi.

 

  1. Preskaŭ maltrafis la aviadilon al Duntmond

 

    Atinginte al la flughaveno de LUTON je la tagmezo de la 27-a de Decembro,2006, mi renkontis 5 Britiajn partoprenontojn de IS. Tim gvidis min al ili kaj ni babilis ĉe drinkejo en la flughaveno. Kontrolinte je la 2-a horo posttagmezo ni daŭrigis drinki kaj manĝi en la drikejo por nia tagmanĝo.

    Mi ne estas sperta preni aviadilon, por me, tio ĉi estas la dua fojo preni aviadilo. Mia unua sperto estis flugo de Pekino al Londono, tiam mi trapasis tra la handikapita koridoro kaj tio ne kostis multe da tempo. Ĉifoje, Mi ne scias kiom da tempo ni bezonas. Mi pensis ke eble ili bone sciis la tempon. Sed ili drinkis kaj babiladis , ŝajne ili forgesis la tempon. Ne povas atendi plu,  Je la 3 kvaroroj post la 14-a mi remarkigis ilin ke ni devas enaviadiliĝi.Ĵuste tiam ili trovis ke la tempo estas ne sufiĉa por ni. Ni tuj foriris al la dogana inspektejo.

    Multe da pasaĝeroj vicatendis tie. Ni alliĝis kaj atendis. Tiam ni estis iom maltrankviliĝis. Kiam estis mia vico por inspekti, Ben diris, “ Ni ankoraŭ havas 5 minutojn, Ne maltrankviliĝu”.

    Ho, 5 minutojn! Por mi estas tiom mallonga. Kiam mi finfine enaviadiliĝis, jam estas 9 minutoj post la 15-a horo.Ankoraŭ aliaj  3 esperantistoj ne atingis.

Nia kara aviadilo atendis nin!

                                                                                (daxurigota)