Notoj pri mia Europa vajaĝo

Gong xiaofeng

4. Mi gajnis premion de Kviza ludo

 

Oni povus tiel diri, ke la celo de Internacia Seminario (IS) estas krei la atomsferon de Esperantujo, kie oni povus sperti Esperanto-vivon kiel en aktuala vivo. En la tuta tri-etaĝa hostelo----efektive antikva kastelo---estis bele dekoraciita de esperantaj simboloj. En tiuj diversaj kunvenejoj troviĝas ludejo, drinkejo kaj teotrinkejo, metiejo kaj Esperantaj kursoj.ktp. En ludejo oni povas lerni kaj ludi kune amuzajn ludojn; Drinkejo, speciale preferata de drinkemuloj, ankaŭ estas tre bona loko por sin distri ( bedaŭrinde mi ne iris en la drinkejon pro la laŭta bruo de la muziko); Homoj, kiuj ŝatas kvietan etoson, preferas teotrinkejon por babili ĉirkaŭ la tablo kun kandeletoj, kaj por ĝui la flamojn de dancado flagra. Kaj plaĉas al junaj knabinoj metiejo, kie ili povas lerni kiel fari belajn manlaboraĵojn.

 La organizantoj faris multe da aktivadoj ne nur por amuzi gejunulojn, sed ankaŭ provizis al ili grandan ŝancon por interkonatiĝi unu la alian. Temas pri tio, mi volas altlaŭdi la kvizon, intelekta ludo, en kiu troviĝas interesaj demandoj pri partoprenantoj, ekzemple, kiu estas la plej aĝa ĉeestanto? Kiu estas la plej juna ĉeestanto? Bonvole skribu la nomojn de 5 paroj da amatantoj, 5 vegetaranoj kaj karnovaruloj. Skribu la frazon”feliĉan novjaron” per dek lingvoj. Kiu estas tiu, kiu ĉiam kunportas koloran ĉapelon ? Kial la prezidanto de distra programo nomiĝas Aŭtojdek?  k.t.p.

  Por respondi tiuj demandojn oni devas kontakti kun multaj partoprenantoj. Mi ne estas tiel juna kiel aliaj kaj neniam respondis tian kvizon antaŭe, sed mi devas plenplenumi la taskon, ĉu ne?  Mi demandis kaj demandadis, bedaŭrinde kiam Julia, la recpredeculino, postulis mian kviz-paperon je la limdato, mi havis 2 demandojn ankoraŭ ne solvitajn. Ho, mi estis hontinda tiam, ĝuste kiel studentino ne plenumis la hejmtaskon. Sed Julia dankis min kaj diris, ke mia subteno donis al ŝi grandan honoron , ĉar mi estas unika ĉina ĉeestantino.

Vespere de la 2a de Januaro, 2007 la IS estis fermita. Oni prezentis riĉajn kaj variajn programojn , eĉ premiolotadon. Mi devas mencii, ke la tria premio estis du gazetoj, la dua premio estis broŝuro “Pasporta Servo 2006” kaj la unua premio estas mantuko presita kun Esperanta simbolo. Vere interese estis, ke la tria kaj la dua premiogajnintoj estas geedzoj, ili interkonatiĝis kaj amikiĝis ĝuste per Esperanto.

Krom tiu ĉi premiolotado, oni ankaŭ donis premiojn al tiuj, kiuj bone respondis la kvizon. Neatendite mi fariĝis unu el la premiogajnintoj. Kiam Julia anoncis la nomojn, la unua estis Arko. Sed mi ne kuraĝis konfirmi kion mi aŭdis, ĉu ĵus menciita vere estas mia nomo? Malofte mi uzas mian Esperantan nomon dum mia vojaĝo, mi ekmemoris kiam mi partoprenis aktivadon organizita de Julia, mi menciis al ŝi pri mia Esperanta nomo.

 Kompreneble, mi restis en mia seĝo kaj vidis 6 gejunulojn gaje eniri sur la terenon. Ĉiuj premioj estis ornamitaj je malsamaj desegnoj, Julia invitis Christof doni la premiojn, ĝuste tiam Julia rimarkis ke Arko ne troviĝas en la tereno. Ŝi laŭte vokis “Arko, ĉu Arko estas ĉi tie?”  Ha, ĉifoje mi aŭdis klare ŝiajn vokojn. “Ĉu estas mi? Jen mi estas.” Stariĝinte, mi aliĝis al la teamo de premio-gajnintoj kaj ricevis de Christof mian premion--- bombonoj algluiĝitaj sur kvadrata malmola nigra papero.

Denove al mia seĝo,mi invitis apudsidantojn dividi la bombonojn, sed ili ne havis korojn detrui mian belaspekte pakitan premiaĵon. Reveninte al mia ĉambro, estis pli ĝoje surprizita, ke mi trovis diskon de la dorso de la bombonoj.

Jen la bildo de mia premio. Ha, la bombonoj estis formanĝitaj de mi mem en mia vojaĝo en Parizo. Nur la disko ankoraŭ kuŝas en mia libroŝranko.                                ( daŭrigota)