About this blog

Jen estas mia blogo en Esperanto. Cxi tie estas mia Gxardeno por plenti miajn E-florojn.....

  • 26 posts
  • 8 676 visits / 1 comment
November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

November 20, 2009

Resuma raporto pri la 2-a Lushan-Forumo de Esperanto

La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto okazis de la 16-a ĝis la 18-a de oktobro 2009 en la urbo Jiujiang, Jianĝi- Provinco.

Al la Forumo aliĝis kaj patoprenis 38 personoj el 4 landoj (suda koreio-2, Hispanio kaj Usono po 1, Ĉinio-34 (1 el Jiujiang nur partoprenis la last-tagan aktivadon).
La Forumo okazis en Donglin-Kanjono piede de la famkonata Lushan-Monto, kie fondiĝis bazo de internacia kulturo de nia E-Asocio en la 1-a Lushan-Forumo pasintjare. La pitoreskeja administrantaro donis al ni tre bonan kondiĉon kaj petis malaltan koston.
Ĉar Lushan-Forumo sin sekvis tuj post la seminario de ILEI-Ĉinio, ĉiuj ĉeestantoj de la seminario ankaŭ partoprenis la Forumon. Dum la interkona vespero ni anstataŭigis la tradician manieron per novaj kaj interesaj ludo,kvizo kaj stafeta laŭtlegado. Trigo invitite prezidis en la interkona vespero. Unue estis demandoj kaj respondoj, Oni divenis kaj trovis la ĝustan personon laŭ la respondita papero, siatempe konatiĝis unu la alian. Poste estis kvizo pri E-scio. La ĉeestantoj sin dividis en 3 grupojn. Kiu venkis, tiu gajnis ĉokoladon kiel premion. Tiuj ĉokoladoj ĝuste aspektas medaleske, kiujn donacis la filino de Arko.La tria parto estis stafeta laŭtlegado de la E-libro <Eta Princo>. Flue voĉlegi ebligas paroli flue. S-ro Zhao Jianping, direktoro de la redakcio de Ĉina Radio Internacia, gajnis aplaŭdon pro sia belsona voĉo kaj fluega parolo.La kvar parto estis kanti kaj danci. Ĉiuj ĝuis la interkonan veperon.
En la inaŭguro,Prez.Gong Xiaofeng faris malferman paroladon en la nomo de Jianĝi-a E-Asocio; ĵurnalistino el EPĈ kaj komitatano de ĈEL laŭtlegis la gratulan leteron de Ĉina E-Ligo; raportisto el Ĉina Radio Iinternacia salutis nome de la redakcio de Esperanto. Ĉeestantoj multaj ankaŭ salutis la kunvenon en la nomo de siaj asocioj. Vic-prezidanto Liu Zhichun laŭtlegis salutvortojn de pluraj organizaĵoj.
Gong Xiaofeng en sia laborraporto prezentis al la ĉeestantoj gravajn eventojn okazigitajn de Jianĝi-a E-Asocio dum 2008-2009, kaj pligrave, ŝi informis, ke la asocio finfine sukcesis en la kontrolo de la rilata registaro kaj fariĝis laŭleĝa asocio. Antaŭ du jaroj la asocio sin trovis preskaŭ en embaraso. Post kolopodado de la nuna estraro finfine ĉiuj problemoj estas solvitaj.
Povus tiel diri, ke la programo de la forumo estis riĉa, abunda kaj bonkvalita. Entute okazis 13 prelegoj kaj paroloj, 2 E-kursoj. S-ro Hu Guozhu faris ĉefprelegon titolitan ‘Tao Yuanming kaj lia Libera Pensgalopo. Augusto Casquero el Hispanio faris prelegojn pri planlingvo kaj instrua metodo en seminario kaj forumo respektive, Dannis Keefe el Usono prelegis pri enhavo de lernolibro de Esperanto, kaj Trigo(Peng Zhengming) pri Esperanta vortoludo. Vic-profesorino Song Ping el la plej malproksima urbo Harbino, norda Ĉinio, prezentis aktivadojn pri E-instruado kaj E-movado en sia urbo. Aliaj montris aŭ rakontis kion ili faras kaj faros. Kelkaj prelegoj kaj paroloj estis ekster la foruma programo, sed ĉeestantoj volis prezenti kaj paroli en nia lingvo. La partoprenantoj ankaŭ interŝanĝis Esperantajn legaĵojn kaj memoraĵojn.
Post la prelegoj, okazis E-kursoj por komencintoj kaj progresantoj, Dennis kaj Augusto gvidis sinsekve la kurson, ili montris bonan kaj interesan metodojn, vigligis nian etoson kaj altigis intereson de lernado.
Ni ankaŭ agrable pasigis la tempon dum la vespera programo kaj ekskurso. Dum la koncerto S-ro Liu Zhichun kaj S-ro Trigo ludis respektive flutojn Ĉinan kaj Eŭropan, kaj la sonoj de flutoj disfluis en la silenta Kanjono. Augusto Casquero montris filmeton faritan dum UK en Bjalistoko. En la filmeto la partoprenantoj salutis al ĉinaj esperantistoj unu post alia. Dum la ekskurso ĉeestantoj grimpis al la montpinto, ĝuante belegan akvofalon kaj freŝan aeron.
En la ferma ceremonio ni petis opiniojn de la ĉeestantoj por plibonigi nian laboron estontan. Multaj ĉeestantoj esprimis siajn dankojn kaj gratulojn al nia forumo, ankaŭ la bondeziron,ke sukcesu la sekvanta forumo. Ni dankis al ĉiuj ĉeestantoj, ankaŭ al la laborantoj kaj helpantoj de LKK.
Dum la forumo la konsilantaro de Jianĝi-a E-Asocio trovis tempon por kunsidi kaj faris decidon, ke la 3-a Lushan-Forumo okazos en la ĉefurbo Nanchang, oktobre de 2010.
Ni invitas ĉiujn partopreni en la sekvanta Lushan-Forumo.

DSC09243
DSC09243



Published at 11:55 ( 1 comment / 43 visits )
This post is public

November 20, 2009

resuma raporto pri seminario de ILEI-Ĉinio

De la 15-a ĝis la 16-a de oktobro, 2009, okazis seminario de ILEI-Ĉinio kun la temo “Kiel lernigi Esperanton al lernantoj” en la mont-vilaĝo Tingtao ĉe Donglin-Kanjono piede de pitoreskejo Lushan-Monto en la urbo Jiujiang, sud-Ĉinio. Sume 20 membroj kaj instruemuloj el Ĉinio, Koreio, Hispanio kaj Usono ĉeestis la seminarion.

Dum la seminario Profesorino Gong Xiaofeng (Esperante Arko), sekciestro de ILEI-Ĉinio, faris labor-raporton de la sekcio por la jaroj 2008-2009, konigis labor-planon en 2010 kaj petis opiniojn de la ĉeestantoj. S-ro Wei Yubin kaj vic-profesorino Song Ping prezentis respektive trejnadojn de Esperanto en siaj urboj Taiyuan kaj Harbino. Dannis Keefe el Usono konigis Esperantan instruadon ĉe la Universitato Nankino kaj Aŭgusto Casquero el Hispanio (nuntempe ili instruas Esperanton en Ĉinio) faris prelegon pri planlingvoj. Dennis Keefe kaj Arko demonstris respective instrua-metodojn de Esperanto. La ĉeestantoj faris varman diskutadon pri problemoj ekz.kiel funkcios la sekcio en Ĉinio? kion fari kaj kiel fari en 2010? kaj pri lernolibroj, instruhelpiloj, metodoj, son- kaj vid-materialoj ktp. En la seminario oni decidis okazigi la someran seminarion de la Ĉina Sekcio de ILEI en aǔgusto 2010 en urbo Taiyuan de Shanxi-provinco.
Stefan MacGill,prezidanto de ILEI sendis gratul-leteron kaj ankaŭ aliaj asocioj en kaj eksterlandaj gratulis la okazigon de la seminario.


Published at 11:51 ( 0 comments / 17 visits )
This post is public

October 20, 2009

saluton el Arko

finfine nia E-forumo kaj seminario de ILEI-Ĉinio finiĝis ĉe famkonata montaro Lushan.

mi atingis al la duonmonton per port-seĝo.

la foto estas fotita sur la vojo al la kunvejo de interkona vespero.

sur la vojo al la interkona vespero
sur la vojo al la interkona ve…

Published at 08:23 ( 3 comments / 102 visits )
This post is public

August 6, 2009

Praktiki nian Esperanton pere de interreto



Multaj ĉinaj esperantistoj ŝatas plendi, ke mankas al ili ŝancoj praktiki Esepranton. Sed male. Nuntempe ni havas pli modernajn kaj pli rapidajn mesaĝiloj. Pere de interreto oni preskau kapablas fari ĉion.
Lastempe funkciis en Harbino, nordĉinio, somera Esperanto kurso por 15 tagoj. S-roj Optimisto kaj Ma Youngtae, korea esperantisto estis la instruistoj. Sume 18 studentoj ĉeestis la kurson. S-ro Optimisto estas sperta instruisto en Ĉinio. Li mem ŝatas uzi Skajpon por praktiki Esperanton. Dum la kurso, li ankau trejnigis siajn kursanojn pere de interreto. Tio estas freŝa por kursanoj, ege kuraĝigis ilin malfermi iliajn buŝojn. Mi ne persone vizitis la kurson, tamen ili konektiĝis kun mi al la klaso kaj mi babilis preskau kun ĉiuj kursanoj unu post alia, inkluzive la instruistoj. Ĉi tiu somera Esperanto kurso estas sukcesa kaj fruktoplena.
Eble la nuna grava afero en Ĉina Esperanta rondo estas la instruada aktivado de Prof. Ronald J. Glossop, Usona esperantisto. Li planas instruas Esperanton al infanoj kaj junuloj en 3 urboj, nome, Taiyun, Wuhan kaj Nanchang. Antau lia alveno, mi rekomendis la metodon al S-ro Wei yubin, estro de Beyangjie elementa lernejo en urbo Taiyuan, kie oni instruas Esperanton al infanoj. Mi ankau ĉeestis ilian aktivadon pere de kamarao reta. En la pasinta somero mi iris al la urbo Taiyuan kaj trejnigis 3 junajn instruistojn kune kun Trigo. Ĉifoje mi ne povas reiri tien pro ostorompo de mia femuro. Pere de kamarao kaj mikrofono mi vidis kaj babilis kun la junaj instruistoj kaj gepatroj de infanoj. Vere laudinde, ĉe la lernejo ne nur instruas Esperanton al infanoj, sed ankau funkcias E-kurso por gepatroj. Infanoj kaj siaj gepatroj kune lernas Esperanton. Tio tute estas nova afero en nia lando.
Dank’ al S-ro Wei, kiu konektiĝis kun mi al la kurso de Ronald, mi povas auskulti kaj vidi, kvazau mi estus kune kun ili.

jen estas kelkaj fotoj el ili:

Ron instruas al infanoj
Ron instruas al infanoj

Ron instruas al infanoj

3
3
infanoj kaj siaj gepatroj

S-ro Wen jingen el Pekino
S-ro Wen jingen el Pekino

S-ro Wen jingen

Profesoro Li Weilun el Pekino
Profesoro Li Weilun el Pekino

Prof. Li Weilun el Pekino, autoro de lernlibro por infanoj

pere de video mi auskultis la prelegon de Ron
pere de video mi auskultis la…
jen mi auskultis la prelegon pere de kamarao



Published at 05:28 ( 5 comments / 331 visits )
This post is public

June 14, 2009

vi estas bonvenaj al nia aktivado

~~ ~~ ~~ ~~

2009’ KONFERENCOJ
LA 2-A LUSHAN-FORUMO DE ESPERANTO
KAJ
SEMINARIO DE ĈINA SEKCIO DE ILEI


(Sinsekve okazigotaj en Lushan-montaro)


INVITAS VIN PARTOPRENI!
~~~~~~


Programoj de la Seminario de ĈS-ILEI


Ĉeftemo: Kiel lernigi Esperanton al lernantoj


1. Kiel funkcios nia sekcio en Ĉinio? kion fari kaj kiel fari en 2010?
2. Diskutado pri lernolibroj, instruhelpiloj, metodoj, son- kaj vidmaterialoj, ktp.
3. Instruajn prezentadoj de instruistoj (prezentontoj estas varbataj)
4. Ailaj programeroj…


~~
Programoj de la Lushan-forumo


Ĉeftemo: Ĝuu Esperanton


1. Ĝuado de Esperanto----Esperanto en ĉiutaga vivo, en komunikado, en turismo, en komerco, k.t.p.
2. Ĉefprelego----Tao Yuanming kaj la idealo de Esperanto.
3. Prelegoj----Prezentadoj pri lokaj vidindaĵoj kaj moroj de Jiangxi-provinco.
4. Interŝanĝo pri Esperanto-legaĵoj.
5. Ekskurso.
6. Aliaj programeroj...Deklamado, kantado, dancado, ludado, k.t.p. (prezentontoj estas varbataj).


Dato :
2009.10.15~~16 (por la konferenco de ILEI)
13:00~~17:00 de 2009.10.15 Alveno de la partoprenantoj
2009.10.17~~18 (por la forumo)
13:00~~17:00 de 2009.10.16 Alveno de la partoprenantoj


Loko :
La loko estas bela pitoreskejo, situanta piede de Lunshan-Montaro.
Loĝejo: vilao ĉe pitoreskejo. Partoprenantoj loĝos en agrablaj dulitaj ĉambroj kun propra duŝejo kaj necesejo.


Kotizo :
Por la seminario de Ĉina Sekcio de ILEI:240 Yuan RMB;
Por la Lushan-Forumo:350 Yuan RMB;
Ambaŭ: 550 Yuan RMB.
La kotizo kovras kostojn de aliĝo,loĝado,manĝado kaj enirbileto k.t.p.
Partoprenantoj povas ĉeesti laŭ sia deziro.


Kontaktu kun :
Arko (Gong xiaofeng): 13065155677 QQ:81523339
Hosemo (Chen Zaiwei): 13208968091 QQ: 312670302
Leterano (Wang Letian): 13803525849 QQ: 307520906
Somero (Xia Rongqiang): 13803559091 QQ: 994267351




L.K.K

Ĉina Sekcio de ILEI kaj JiangXi-a Esperanto-Asocio

Published at 05:41 ( 2 comments / 169 visits )
This post is public

May 25, 2009

rompigxis mia femuro

antaux 28 tagoj mi falis hejme sur la planko, ve, mia malfelicxa femuro rompigxis.

Nun mi jam akceptis operacion kaj kusxas sur la lito en mia hejmo.

Kuracisto diris, ke mi devas litkusxi almenaux 12 monatojn.



Published at 06:50 ( 5 comments / 224 visits )
This post is public

December 14, 2008

Zamenhof-festo

la 13-an de Decembro, okazis aktivado cxe Nanchang Universitato, la plej granda kaj grava el la altlernejoj en Jiangxi provinco.

Antauxtagmeze, ni vizitis la teron de universitato. posttagmeze ni okazigis prelegojn por gestudentoj titolitan "eniru en Esperanton kaj al la tuta mondo". Devis, esperantisto el nigxerio, nuntempe laboras en Urbo Nanchang, faris prelegon al la studentoj. Ankaux mi faris prelegon pri mia vivo en Europo kaj praktiko de la lingvo.

la cxefpordo
la cxefpordo

Devis babilas kun miaj studentoj
Devis babilas kun miaj student…

viziti mian universitaton
viziti mian universitaton

cxe la modelo de la Universitato
cxe la modelo de la Universita…

cxe la kunvenejo
cxe la kunvenejo

marsi en la Universitato
marsi en la Universitato

knabineto
knabineto

Published at 01:42 ( 1 comment / 377 visits )
This post is public

December 11, 2008

Jen la voĉoj de miaj gestudentoj

Ili lernis malpli da 30 horoj. Ĉu vi opinias ke ili bele legis?

Published at 06:20 ( 4 comments / 278 visits )
This post is public

December 10, 2008

miaj studentoj (foto)

Hieraŭ mia E-kurso finiĝis. Jen la foto.

Speciale mi kunportis verdan flagon .

ankaŭ mi faris filmeton.

Published at 09:42 ( 1 comment / 186 visits )
This post is public

November 28, 2008

Donglin-vidindejo piede de Lushan-monto

Bonvenon al Lushan Forumo de Esperanto venontjare!

http://esperanto.cri.cn/341/2008/11/19/1s88877.htm

Jen estas intervujo dum Lushan Forumo de Esperanto el China internacia Radio:

Donglin-templo estas ĉirkaŭata de monto kaj akvoj. Ĉirkaŭ 2 kilometrojn distance de la templo estas Donglin-vidindejo. Ĝi, parto de Lushan-monto, famas pro la kanjono en la formo de tranĉilo. Tial la vidindejo portas alian nomon, Tranĉilo-kanjono. Laŭ la montvojo la vidindejo longas 10 kilometrojn, kun milmetra altecodiferenco. Sur la monto kreskas entute 3 mil specoj de plantaĵoj, kiuj produktas tre freŝan aeron.

Direktoro de la vidindeja administrejo sinjoro Gao Yuan konigis: "La vidindejo Tranĉilo-kanjono estas la plej bela vojo al la monto Lushan. Tie oni jam eltrovis multajn ruinojn de temploj kaj turoj. Historie, tie kolektiĝis budhismo, taoismo kaj konfuceanismo pro la dotita naturo, des pli 18 superaj saĝuloj en la historio sinsekve restis ĉi tie, multaj historiaj literaturistoj kaj kleruloj restigis siajn spurojn en tiu montvalo."

Kontraŭ la fluo supre al la monto, videblas krutaj klifoj kaj pompaj ŝtonegoj apud la akvofluoj. Intertempe ĝojige aperas ĉenaj akvofaloj, kies flustro, kvazaŭ muziko, formas poezian spacon. Granda poeto Tao Yuanming (365-427),de la dinastio Dongjin iam forlasis versparon, kiam li ermite vivis tie: "Oriente de la heĝo ni plektas krizatemon, sude al la monto mi ĝuas la plezuron."

La akvofalo de Wulong-lago (lago Nigra Drako) en Tranĉilo-kanjono estas vidinda. La du akvofaloj tie falis sur grandegan ŝtonon, kie budhistoj kaj bonzoj por esti benata kultis la Nigran Drakon en ĉiu 6-a de la sesa monato laŭ la luna kalendaro. Ĉar, laŭdire, antaŭ 1 600 jaroj, kiam majstro Huiyuan konstruis la templon Donglin, li ricevis helpon de la nigra drako. Nun sur la ŝtonego legeblas skulptitaj ideogramoj kun la senco: Drako animigas monton.

Sinjoro Xia Rongqiang esperante konigis: "Nia pitoreskejo karakterizas per mistere ĉarma beleco. Sennombraj akvofaloj ĉene pendas laŭ la kanjono de Lushan. Des pli la vidaĵoj pri ĉinaj antikvaj kulturoj dislokiĝas inter la vidaĵoj, kiuj formas naturan parkon kvazaŭ paradizon." Laŭ konigo, la administrejo de Donglin-vidindejo aperigis ekologian turismon kaj paralele ekspluatis iujn humanismajn vidaĵojn.

Laŭ la principo "orde aranĝi la riĉfontojn, stile ĉasi la originalecon", oni dividis la vidindejon en kvar funkciajn parkojn: Parko por moderna agrokultura vidaĵo; parko por moderna kultura turismo; parko por eksterdoma ekspluata ekzercado kaj parko por antikvaj ruinoj. Inter ili la lasta forte tiras la interesiĝon de intelektulaj turistoj. La rekomenditaj vidaĵoj enkorpigas taoisman, konfuceanisman kaj budhisman kulturojn. Ekzemple, tie estas la 36-a feliĉega regno inter la 72 de taoismo; sinsekve elteriĝis ruinoj pri budhismaj templetoj; turoj; loĝejoj de antikvaj instruituloj…

Published at 12:35 ( 2 comments / 196 visits )
This post is public

November 28, 2008

Donglin-templo --budhisma sanktejo

http://esperanto.cri.cn/341/2008/11/19/1s88876.htm

Jen estas artikolo el China internacia radio:

Supozeble vi aŭdis pri Lushan-monto, monda kultura heredaĵo enlistigita en la kategorion jam en la jaro 1996. Lushan-monto troviĝas ĉe la urbo Jiujiang de la provinco Jianĝi en la suda parto de Ĉinio. La monto estas pompa, kruta, danĝero kaj pitoreska, ampleksanta multajn distingiĝajn vidindejojn. Nun mi parolu pri unu el la pitoreskejoj de Lushan-monto----Donglin-vidindejo kaj gvidu vin viziti ties Donglin-templon kaj Tranĉilo-kanjonon.

Dongling-templo, situanta okcidente sub la monto Lushan, ekkonstruiĝis en la jaro 384, kiam Ĉinio sintrovis en la dinastio Dongjin. Tiutempa budhisma majstro Huiyuan prezidis la konstruon de la templo kaj li mem tie faris lekciojn pli ol tridek jarojn, dume fontis la Purlanda Budhismo. Iam Donglin-templo konservis pli ol 10 mil volumojn da sutroj kaj budhismaj klasikaĵoj, kaj estis plej granda instituto en antikva Ĉinio por traduki la budhisman sutron el Hindio. En okcidenta budhisma rondo cirkulas diro "orienten klinita kaj kore adori Lunshan-monton", tio ja ilustras la sincerecon al majstro Huiyuan kaj la templo Donglin. Vicdirektoro de la vidindeja administrejo sinjoro Xia Rongqiang konigis:

"Siatempe, literaturistoj kaj erudiciuloj vizitis la templon kaj restis ĉi tie, tiel formis sceno, ke 'tage post tage multiĝis disĉiploj'. En sia plej prospera periodo, Donglin-templo posedis pli ol tri cent domojn kaj milojn da budhistoj. Laŭdire, literaturisto Lu You (1125 -1210) de Song-dinastio vizitis la templon tri tagojn, tamen nur parte rigardis la vidaĵojn de la templo."





















Laŭdire, en Tang-dianstio, ĉina bonzo Jianzhen vizitis la templon Donglin kaj poste kune kun disĉiplo de Huiyuan orienten vojaĝis al Japanio por prediklekcii kaj vastigi la budhismon. Tiamaniere la doktrino de la Purlanda Budhismo aliris en Japanion. La nuna japana Donglin-doktrino kultas Huiyuan kiel sian praulon. Historie, Donglin-templo grave kontribuis por la kulturaj interŝanĝoj kaj amikaj interfluoj inter Ĉinio kaj Nepalo, Ĉinio kaj Hindio, Ĉinio kaj Japanio.

Enirinte en la templon, turistoj kaptas je la unua vido lageton de lotuso. La lageto areas 1 050 kvadratajn metrojn, elstaras en la mezo lotusosiduo, sur kiu sidas statuo de gutada Avalokiteŝvaro ornamata per ŝtonskulptitaj flugdrako kaj hipopotamo. La lotusoj en la templo estas mirinde blankaj kaj torente aromaj. Ĉiu havas pli ol 130 petalojn. Kiam floras la lotusoj, alkuras devotuloj por peti fortunon.





















Trapasante la lageton, oni atingas la Grandan Halon de la templo. Sinjoro Xia Rongqiang konigis, "Historie la Lushan-monto estis loko ŝlosila en militado. Ankaŭ Donglin-templo ne eskapis de batalado. La konstruo de la templo ja spertis detruojn kaj restarigojn dum pli ol mil jaroj."

La nuna Granda Halo de la templo estas nove konstruita laŭ la stilo de Song-dinastio. La halo altas 21 metrojn. En ĝi nove skulptiĝis budho trimetre alta. La budha statuo estas orumita kun mieno serena kaj trankvila kaj linio milda kaj akorda. La orumita budho des pli majestigas la Halon. Post la Granda Halo estas Gardo-Halo, en kiu vivece ridetis la statua Majtrejo, kune, estas statuoj de Ŝakjamunio kaj aliaj titolitaj budhistoj. Ili estas tute orumitaj.

Forlasonte la templon, turistoj nepre surprizite ĵetis la rigardon al la miljara kamforarbo kiu, laŭdire, estas beata,kvazaŭ gardanto, rakontus miljaran historion de la templo.

Published at 12:30 ( 0 comments / 147 visits )
This post is public

October 28, 2008

Intervjuo al mi de China radio internacia

s-ino Gong Xiaofeng, prezidanto de Jiangxi-a Esperanto-Asocio

Saluton, karaj auskultantoj! Nun vi auskultas la programeron Leterkesto, mi estas Shanshan. De la 17-a ghis la 19-a de oktobro en Lushan-monto, fama pejzagho de Jiangxi-provinco, suda Chinio, Jiangxi-a Esperanto Asocio okazigis Lushan-an Esperanto-Forumon. Sume 50 chinaj esperantistoj el 12 urboj kaj regionoj partoprenis en ghi kaj ghuas la belegan pejzaghon de Lushan-monto. Pere de tiu okazo, mi intervjuis s-inon Gong Xiaofeng, prezidanton de Jiangxi-a Esperanto-Asocio.

(la intervjuo)

vidu cxe:

http://esperanto.cri.cn/261/2008/10/27/1s87941.htm

Published at 15:03 ( 8 comments / 362 visits )
This post is public

October 24, 2008

Lushan Forumo de Esperanto fermighis.

Posttagmeze de la 19-a de oktobro, sukcese fermi is la Lushan-a Esperanto-Forumo en Jiujiang, urbo de Jiangxi-provinco, suda Chinio. Sume 50 esperantistoj el 12 provincoj kaj regionoj partoprenis en ghi.

Tio estas la unua fojo por nia provinca E-asocio organizigi E-kunvenon en alia urbo ekster chefurbo Nanchang. La kunvenejo estas fama pitoreskejo Dongling Valo che Lushan. Nia E-asocio fundigis internacian kulturan bazon tie por disvastigi Esperanton.

Prof. Arko kaj estro de la Pitoreskejo kune malfernigis la bazon.

Arko fari salut-vortojn
Arko fari salut-vortojn

fari salut-vortojn

kunvenejo

S-ro Zhao Jianping kun junaj gestudentoj el Beijing kaj Nanchang.



Published at 11:38 ( 0 comments / 178 visits )
This post is public

October 7, 2008

Nova E-kurso funkcias en Nanchang Universitato

Nova E-kurso funkcias hodiaux vespere. 100 studentoj cxeestis la kurson. Post la lernado de 32 horoj, ili gajnos 2 poentojn. la sutdentoj venas el diversaj fakoj.

cxi-vesper mi instruis al ili 3 horojn, ve, mia gorgxo dolorigxas...

Published at 15:32 ( 5 comments / 353 visits )
This post is public

August 1st, 2008

Trigo fari ĝjaŭzi-ojn

Invitite de Jado, estro de elementa lernejo en urbo Taiyuan, norda Ĉinio, Trigo kaj mi vojaĝis tien de la suda parto de Ĉinio. Dum semajno, Ĉiu matene ni trejnis tri instruistojn en Esperanto, kaj posttagmeze ni ekskursis. Vespere ni babilis kaj kantis... Fari ĝjaŭzi-ojn estis la plej interesa afero.

read more
Published at 15:43 ( 9 comments / 256 visits )
This post is public

May 29, 2008

finiĝis la kursoj de Esperanto

Ĉivespere la Esperanta kurso de mi finiĝis. La alia kurso jam finiĝis marde ĉisemajne.

En la fino mi diris al ili kelkajn retpaĝojn por daŭrigi ilian lernadon. Mi kredas, ke multe da ili ja volus plu lerni nian lingvon.

Mi ankaŭ petis ke ni kunfotu por memori.

Jen la fotoj de miaj gestudentoj.

 Tiu ĉi kurso funkciis ĉiumarde. Mi estas en la mezo de la unua vico.

 Tiu ĉi kurso funkciis ĉiuĵaŭde.

 Estis tre varme. Por foti mi petis ilin amasiĝi.

 

 

Published at 14:09 ( 16 comments / 866 visits )
This post is public

March 29, 2008

mia respondo

En mia universitato fondigxis E-kurso gvidite de mi, sume 290 gestudentoj partoprenas al gxi. Post almenaux 3-hora instruado, La studentoj jam povas legi simplajn frazojn, ili admiras ke trovigxas tia bela lingvo en la mondo, ankaux ili admiras pri mia vivo en Esperanto. Multaj studentoj esprimis ke ili volas ellerni gxin.

Sed kiam mi publikigis la novajxon en la forumo, Iuj homoj diris ke Esperanto estas malutila kaj instrui Esperanton al studentoj estas trompo. Ecx kelkaj dubas pri tio, ke la studentoj estas allogitaj de Esperanto nur post unu leciono. Ili ne kredas tion, kion studentoj diris, ke ili admiras min, ilia instruistino. 

Senbude, tiuj homoj ne bone konas min, ili ne scias ke  mi estas handikapita, ili ne scias ke Esperanto aldonis al mi grandan sxangxon.  Ili ne scias ke finfine mi farigxis doktorino kaj profesorino en la Universitato! Tio estas ege malfacila atingebla por handikapitaj en Cxinio. Miaj studentoj ja admiras min pro tio.

Mi estis elektita kiel unu el la dek eminentaj instruinstoj de nia Universitato en la jaro 2002.

Mi respondis al ili en la forumo, S-ro Guozhu, fama tradukisto, poeto, tre sxatas mian respondon kaj li tradukis gxin en Esperanton , krome, li speciale donacis al mi poemon cxinesko (vidu la alia blogo hodiaux).

 Cxu fondi Esp-kurson estas trompo al studentoj?

 Skribita de Arka(Arko),  Esperante tradukite de S-ro  Guozhu
 
我是谁,我自己清楚。你不清楚。
Kia mi estas? Mi mem bone scias. Sed vi ne.
我的课有没有魅力,学生清楚。你不清楚。
Cxu mia leciono estas alloga? La studentoj bone scias. Sed vi ne.
世界语有没有魅力,我清楚,你不清楚。
Cxu Esperanto estas alloga? Mi mem bone scias. Sed vi ne.
我的课能不能让学生大开眼界,学生清楚,你不清楚。
Cxu mia leciono povus plivastigi la horizonton? Miaj studentoj bone scias. Sed vi ne.
学生佩服不佩服我,我清楚,你不清楚。
Cxu miaj studentoj admiras min? Mi mem bone scias. Sed vi ne.
 
大学里不是所有的课程都能马上看出有用与无用,
Ne cxiu leciono en universitato montris sin utila je la unua minuto.
也许今天看似无用的课程,
Tre eble iu leciono lauxsxajne senutila hodiaux
在将来某一天会起大作用
estos tre utila iutage en estonteco.
因为知识本身就是一个累积的过程。
Cxar scio mem estas procezo de akumulado.
 
世界语有用无用,不用你告诉我。
Cxu Esperanto estas utila?
Ne necesas ke vi parolu pri tio al mi.
 
不指望290名学生都成为世界语者
Mi neniam atendis ke la 290 studentoj cxiuj farigxos esperantistoj.
但至少有290名学生知道了什么是世界语
Sed almenaux pliaj 290 studentoj sciis kio estas Esperanto.
学生坚持下去了,是件好事
Estas bone, se la studentoj persistos en Esp-lernado.
学生放弃了,也不是什么坏事。
Estas ne iom malbone, se la studentoj forlasus.
爱好问题,不要强迫,尊重一点别人
Pri sxatokupoj, ne estu trudigxema. Lernu respekton al aliaj homoj.
 
脚踏实地,一步一个脚印,我的人生就是这么走过来的
Stari firme sur la tero, cxiu pasxo kun spuro, mi ja tiel travivis mian vivon.
 
Published at 08:29 ( 4 comments / 325 visits )
This post is public

March 29, 2008

Ĉinesko----Verkita de Guozhu

 

☆ Al Arka
--- laŭ ĉinesko Belulino Yu
 
Arka faris diskurson,
kaj fondis kurson.
Samideanoj laŭdas,
sed maliculoj malaplaŭdas.
 
Ĉiam aperas fuŝo,
el hunda buŝo.
Proverba leciono:
Al fripono trafu bastono!

 

 

 

 

 

Published at 08:22 ( 1 comment / 185 visits )
This post is public


← previous 1 2 next →

( 26 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Arko ( Arka )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...