Mi edzo emas gastigi siajn geamikojn hejme.

Li mempreparis riĉan tagmanĝon kaj invitis ABCDE-ojn.

A estas poeto kaj esploranto pri socialogio.

B estas profesoro kaj doktoro pri literaturo, alkoholaĵa kulturo

C kaj D estas liaj kolegoj, direktoroj el malsamaj branĉoj en la polica kolegio

E estas subulo de mia edzo kaj provizora ŝoforo iam

Estis festaj tagoj por ĉinoj.

Ili alvenis al mia hejmo antaŭtagmeze. Mia edzo preparis tagmanĝaĵon por ili, sed mi vizitis miajn gepatrojn kaj tagmanĝis tie.

Vespere, kiam mi revenis hejmen el miaj gepatroj, mi vidis, ke mia edzo ankoraŭ preparas vespermanĝon por siaj geamikoj, kiuj jam estis en mia hejmo tutan tagon.

Ili drinkis kaj drindadis, finfine, ili decidis ke ĉiuj iros al la karaokejo por kanti.

Fakte mi jam trovis, ke mia edzo estas ebriita, ankaŭ la aliaj, tamen mi ne povas haltigi ilin.

Lasu!

Mia edzo revenis hejmen proksimume nokte per taksio.

Sekvantan matenon.

Antaŭ ol ni ekiris al miaj gepatroj, Mia edzo trovis, ke lia aŭto malaperis. Ankaŭ la ŝlosilo! Li konkludis, ke iu el ili forstiris lian aŭton al la kantejo hieraŭ vespere. sed Kiu?Li tute ne povas rememori tion.

Enaŭtiĝinte en mian aŭton, li komencis telefoni al ABCDE.

E respondis, ke li ne stiris la aŭton. Kantinte, Li revenis hejmen per taksio. Eble estis D.

D diris, ke li ne rememoras kion ili faris hieraŭ vespere. Li estis ebriita.

C ne estis ĉe la telefono ĉimomente.

B diris ke lia kapo estis malklara tiam. Ankaŭ li ne povas rememori la hieraŭan aferon.

A diris,ke li ne iris al la kantejo kune kun ili, li foriris rekte de mia hejmo.

Kelkajn minutojn poste......

C telefonis al mia edzo kaj diris, estis E kiu estis la hieraŭa ŝoforo. Do, mia edzo turnis sin al E, sed E ne akceptis la vokon.

Denove al A: ĉu vi vidis kiel ni iris al la kantejo? ĉu per taksio aŭ per mia aŭto.

A: per via aŭto!

"Kiu ŝoforis la aŭton?"

A: Estis D !

Mi intermetis: ho ve, finfine estas iu, kiu tenas la kapon klara.

Denove al D: A diris, ke vi ja estis la ŝoforo hieraŭ vespere.

D: sed la aŭto ne estis kondukita de mi. Mi ne ŝoforis la aŭton.

Mi rimarkigis mian edzon pri la ŝlosilo, Kiu havas la ŝlosilon, tiu stiris la aŭton.

"Serĉu en via poŝo, ĉu la ŝlosilo estas tie?"

"Aha, jes, estas!"

Tiaj drinkemuloj!

Hieraŭvespere ili veturis al la kantejo per la aŭto de mia edzo kaj kantinte ili tute forgesis la aŭton, ĉiuj revenis hejmen per taksio.

Posttameze mi veturigis mian edzon al la kantejo kaj reprenis la aŭton.

(Nun en Ĉinio jam ne plu permesas ŝofori aŭton post drinkado.)