Mi havas nevon, kiu nur estas 17-jara kaj estas studento en iu universitato. Iufoje mi babilis kun Trigo(Peng Zengming el Wuhan) rete pri la instruado de Dennis en la urbo Haikou, subite alvenis al mia kapo ideo: mi volis ke mia nevo ĉeestu la kurson de Dennis. Mia frato tuj konsentis, ke mia nevo flugos al la urbo Haikou kune kun mia filino. Sed finfine, estis mi, kiu akompanis ilin al la urbo, ĉar miaj gepatroj maltrankviliĝis pro tio, ke ilia nepo unuafoje vojaĝos malproksime.

Antaŭ nia foriro mi venigis mian nevon al mia hejmo, ne multe parolis pri Esperanto, nur demandis al li, ĉu li bone scipovas "PINYIN"? Jes, li respondis. Mi prenis libreton kun multaj bildoj kaj instruis 6 literojn ĉapilitajn al li. Mi diris, ke li povus prononci aliajn literojn tute laŭ la maniero de "Pinyin". dek minutojn poste li jam povas bone voĉlegi la vortojn. "Hejmeniru kaj revenu al mi postmorgaŭ, ni flugos al la urbo Haikou", mi diris al li.


Mi ne troigas Esperanton al li, nur diris, ke Esperanto estas bona komunikilo, se vi interesiĝas, lernu ĝin. se ne, lasu ĝin.


Kiam ni eniris en la kurson, ili jam lernis 12 lecionojn, dum la unua mateno la kapo de mia nevo estis turnita, Dennis tute ne zorgis pri li komence, sed mi ne povas ne esprimi mian admiron kaj surprizon. Posttagmeze mia nevo neatendite levis sian manon por paroli la frazojn: mia cxemizo estas blanka, mia pantalono estas blua, miaj sxuoj estas nigraj... 4 tagojn poste li jam povas paroli simplajn frazojn en Esperanto kaj parolis 3 minutojn laŭ la bildo, 7 tagojn poste eĉ iomete babilis kun Dennis.


Li tre ĝojas eĉ fieras pro tiu vojaĝo al la insulo Hainano. Sur la vojo de la flughaveno al la hejmo mia nevo subite demandis al mia edzo en Esperanto: ĉu vi estas laca? "Jes, mi estas tre laca." Mia edzo respondis esperante. "Mi forgesis mian telefonon en la taksio" mia nevo daŭrigis. Tio ege surprizis min. Li nur lernis Esperanton 7 tagojn! Mia edzo ne kaptis la frazon kaj mi ridegis...


Nun li vizitas mian skajp-kurson por dauxrigi sian lernadon. Kelktempe li ĉeestas la voĉkonferencon de Faro. Mi donis du kromnomojn al li por ke li elektu: arketo, Tao (Laŭ lia ĉina nomo), li elektis arketon. Ĉar li aŭdis, ke lia onklino Arko estas fama esperantistino en Ĉinio ^_^


Li kaj mi ege ŝatas la metodon de Dennis. Multaj opinias, ke eksterlandaj instruistoj ne taŭgas instrui al ĉinoj, tio ne estas tute absoluta. Por komencantoj vere ekzistas problemoj kompreni kaj komuniki, sed komence, nur komence. (kompreneble, estus bone se ĉina instruisto helpas.) Tamen la metodo estas bona, la progreso estas rapida.