De hodiaŭ mia 5-semajna ferio komenciĝas.

Dum lastatempe mi estas ege okupita, tia okupiteco daŭros dum mia ferio.

mi havas taskojn jenajn:

1. skribi projekton al la fonduso de la ŝtata natura scienco

2. ekzameni manuskripton de iu faka revuo kaj doni komentojn kaj kritikojn.

3.modifi miajn 3 akademiaj tezojn

4.ellabori la programerojn de Taiyuan Plano( la dua instrua seminario kaj paroliga trejnado organizota de ILEI-Ĉinio, la 2-a ĝis la 11-a de aŭgusto)

5.skribi la raporton de 2009 al ILEI.

.........

En la 26-a de Januaro mi flugos al Hainan Insulo kune kun mia filino kaj mia nepo. La insulo (108.37°-111.05° E , 18.10°-20.10°N) situas en la plej suda parto de Ĉinio kaj eksterlandaj vojaĝantoj povas viziti ĝin sen vizo.

S-ro Dennis KEEFE ferios de la 25-a de januaro ĝis la 25-a de februaro en la insulo, ĉar la vetero estas pli varma ol tiu en Nankino, kie li instruas. Ni aranĝas renkotiĝon tie por ke Dennis instruu Esperanton al gejunuloj, k.a.

Mi flugos tien por subteni lin. Varm vetero favoros resaniĝon de mia kruro. ĉu?