La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto okazis de la 16-a ĝis la 18-a de oktobro 2009 en la urbo Jiujiang, Jianĝi- Provinco.

Al la Forumo aliĝis kaj patoprenis 38 personoj el 4 landoj (suda koreio-2, Hispanio kaj Usono po 1, Ĉinio-34 (1 el Jiujiang nur partoprenis la last-tagan aktivadon).
La Forumo okazis en Donglin-Kanjono piede de la famkonata Lushan-Monto, kie fondiĝis bazo de internacia kulturo de nia E-Asocio en la 1-a Lushan-Forumo pasintjare. La pitoreskeja administrantaro donis al ni tre bonan kondiĉon kaj petis malaltan koston.
Ĉar Lushan-Forumo sin sekvis tuj post la seminario de ILEI-Ĉinio, ĉiuj ĉeestantoj de la seminario ankaŭ partoprenis la Forumon. Dum la interkona vespero ni anstataŭigis la tradician manieron per novaj kaj interesaj ludo,kvizo kaj stafeta laŭtlegado. Trigo invitite prezidis en la interkona vespero. Unue estis demandoj kaj respondoj, Oni divenis kaj trovis la ĝustan personon laŭ la respondita papero, siatempe konatiĝis unu la alian. Poste estis kvizo pri E-scio. La ĉeestantoj sin dividis en 3 grupojn. Kiu venkis, tiu gajnis ĉokoladon kiel premion. Tiuj ĉokoladoj ĝuste aspektas medaleske, kiujn donacis la filino de Arko.La tria parto estis stafeta laŭtlegado de la E-libro <Eta Princo>. Flue voĉlegi ebligas paroli flue. S-ro Zhao Jianping, direktoro de la redakcio de Ĉina Radio Internacia, gajnis aplaŭdon pro sia belsona voĉo kaj fluega parolo.La kvar parto estis kanti kaj danci. Ĉiuj ĝuis la interkonan veperon.
En la inaŭguro,Prez.Gong Xiaofeng faris malferman paroladon en la nomo de Jianĝi-a E-Asocio; ĵurnalistino el EPĈ kaj komitatano de ĈEL laŭtlegis la gratulan leteron de Ĉina E-Ligo; raportisto el Ĉina Radio Iinternacia salutis nome de la redakcio de Esperanto. Ĉeestantoj multaj ankaŭ salutis la kunvenon en la nomo de siaj asocioj. Vic-prezidanto Liu Zhichun laŭtlegis salutvortojn de pluraj organizaĵoj.
Gong Xiaofeng en sia laborraporto prezentis al la ĉeestantoj gravajn eventojn okazigitajn de Jianĝi-a E-Asocio dum 2008-2009, kaj pligrave, ŝi informis, ke la asocio finfine sukcesis en la kontrolo de la rilata registaro kaj fariĝis laŭleĝa asocio. Antaŭ du jaroj la asocio sin trovis preskaŭ en embaraso. Post kolopodado de la nuna estraro finfine ĉiuj problemoj estas solvitaj.
Povus tiel diri, ke la programo de la forumo estis riĉa, abunda kaj bonkvalita. Entute okazis 13 prelegoj kaj paroloj, 2 E-kursoj. S-ro Hu Guozhu faris ĉefprelegon titolitan ‘Tao Yuanming kaj lia Libera Pensgalopo. Augusto Casquero el Hispanio faris prelegojn pri planlingvo kaj instrua metodo en seminario kaj forumo respektive, Dannis Keefe el Usono prelegis pri enhavo de lernolibro de Esperanto, kaj Trigo(Peng Zhengming) pri Esperanta vortoludo. Vic-profesorino Song Ping el la plej malproksima urbo Harbino, norda Ĉinio, prezentis aktivadojn pri E-instruado kaj E-movado en sia urbo. Aliaj montris aŭ rakontis kion ili faras kaj faros. Kelkaj prelegoj kaj paroloj estis ekster la foruma programo, sed ĉeestantoj volis prezenti kaj paroli en nia lingvo. La partoprenantoj ankaŭ interŝanĝis Esperantajn legaĵojn kaj memoraĵojn.
Post la prelegoj, okazis E-kursoj por komencintoj kaj progresantoj, Dennis kaj Augusto gvidis sinsekve la kurson, ili montris bonan kaj interesan metodojn, vigligis nian etoson kaj altigis intereson de lernado.
Ni ankaŭ agrable pasigis la tempon dum la vespera programo kaj ekskurso. Dum la koncerto S-ro Liu Zhichun kaj S-ro Trigo ludis respektive flutojn Ĉinan kaj Eŭropan, kaj la sonoj de flutoj disfluis en la silenta Kanjono. Augusto Casquero montris filmeton faritan dum UK en Bjalistoko. En la filmeto la partoprenantoj salutis al ĉinaj esperantistoj unu post alia. Dum la ekskurso ĉeestantoj grimpis al la montpinto, ĝuante belegan akvofalon kaj freŝan aeron.
En la ferma ceremonio ni petis opiniojn de la ĉeestantoj por plibonigi nian laboron estontan. Multaj ĉeestantoj esprimis siajn dankojn kaj gratulojn al nia forumo, ankaŭ la bondeziron,ke sukcesu la sekvanta forumo. Ni dankis al ĉiuj ĉeestantoj, ankaŭ al la laborantoj kaj helpantoj de LKK.
Dum la forumo la konsilantaro de Jianĝi-a E-Asocio trovis tempon por kunsidi kaj faris decidon, ke la 3-a Lushan-Forumo okazos en la ĉefurbo Nanchang, oktobre de 2010.
Ni invitas ĉiujn partopreni en la sekvanta Lushan-Forumo.